Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: nl:Lodewijk IV de Beier
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 34: Linio 34:
[[pt:Luís IV, Sacro Imperador Romano-Germânico]]
[[pt:Luís IV, Sacro Imperador Romano-Germânico]]
[[ro:Ludovic al IV-lea, Împărat Roman]]
[[ro:Ludovic al IV-lea, Împărat Roman]]
[[ru:Людвиг IV (император Священной Римской империи)]]
[[ru:Людовик IV (император Священной Римской империи)]]
[[sk:Ľudovít IV. (SRR)]]
[[sk:Ľudovít IV. (SRR)]]
[[sr:Лудвиг IV Баварски]]
[[sr:Лудвиг IV Баварски]]

Kiel registrite je 11:21, 22 feb. 2009

Tombokovrilo de Ludoviko en Munkeno

Ludoviko la 4-a, nomata der Bayer (la bavaro) (1-a de aprilo 128211-a de oktobro 1347 en Puch ĉe Fürstenfeldbruck) estis el la dinastio vitelsbaĥoj. De 1294 li estis duko de Bavario kaj palatinata grafo bei Rhein. En 1314 li prezentis sin kiel kandidato de la luksemburga partio al la elekto de la romi-germana reĝo; la elekto ne donis klaran rezulton, kaj nur post la batalo ĉe Mühldorf (1322) Ludoviko povis pretendi la reĝecon. Papo Johano la 22-a, kiu deziris, ke ne estu forta germana imperiestro, rifuzis agnoski Ludovikon kaj atakis lin kiel herezulon. Pro tio Ludoviko en 1328 aranĝis, ke la roma civitanaro elektu lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj instalis kontraŭpapon, la franciskanon Pietro Rainalducci (papa nomo: Nikolao la 5-a).

La vivon kaj regadon de Ludoviko karakterizas la ŝanĝoj de la finiĝanta mezepoko, precipe la konflikto inter la du universalaj potencoj de la Okcidento (papo kaj imperiestro) kaj lia strebado pligrandigi sian personan potencon por instali heredan imperiestrecon de vitelsbaĥoj. Batalante kontraŭ la papaj pretendoj decidi pri aprobo de la reĝ-elektoj li metis la bazon por nova, sen-papa koncepto pri la esenco de regno kaj regado. Krome li antaŭenigis precipe la franciskanan ordenon kaj la senpere regnajn urbojn, kiuj iĝis decida apogilo de lia regado.

Sian malvastan teritorian bazon, la duklandon Supra Bavario, li laŭpaŝe plivastigis, akirante grandajn terenojn por sia familio. Lia maldelikateco kaj la malamikeco de la papo kondukis al la elekto de kontraŭ-reĝo, Karolo la 4-a.

Ludoviko mortis en 1347 dum la ĉasado de urso. Ĝis sia morto li estis sub la eklezia anatemo (proskribo), nuligita nur 300 jarojn poste.