Federacia Parlamento (Germanio): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Ziko (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
JAnDbot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: ru:Германский бундестаг |
||
Linio 78: | Linio 78: | ||
[[pt:Bundestag]] |
[[pt:Bundestag]] |
||
[[ro:Bundestag]] |
[[ro:Bundestag]] |
||
[[ru:Германский |
[[ru:Германский бундестаг]] |
||
[[sco:Bundestag]] |
[[sco:Bundestag]] |
||
[[sh:Bundestag]] |
[[sh:Bundestag]] |
Kiel registrite je 14:46, 6 mar. 2009
Bundestag (oficiale Deutscher Bundestag, t.e. Germana Federacia Konferenco) estas la nomo de la germana parlamento. Ĝi estas elektata kutime ĉiun kvaran jaron rekte de la germana popolo. Unuafoje ĝi elektiĝis la 14-an de aŭgusto 1949. Oni kunvenis komence en Bonn, ĝis 1986 en eksa pedagogia akademio, ĝis 1992 en eksa akvopumpejo kaj ĝis 1999 en nova konstruaĵo. Ekde 1993 la loko de la parlamento estas en Berlin, en la konstruaĵo de la Reichstag el 1894.
La Bundestag decidas pri la ŝtataj ("federaciaj") leĝoj kaj elektas la kancelieron. Laŭleĝe ĝi konsistas principe el 598 parlamantanoj, sed tiu nombro kutime iom plialtiĝas depende de la nombro de parlamentanoj rekte elektitaj en iuj balotaj distriktoj. Ekzemple la 16-a Bundestag elektita en 2005 konsistas el 614 anoj.
Parto de la germanaj ŝtataj leĝoj bezonas aprobon de la Federacia Konsilio (Bundesrat) por validiĝi.
Seĝoj laŭ partioj en la 16-a Bundestag (2005-2009)
+ | CDU / CSU: 226 (35,2 %) |
+ | SPD: 222 (34,2%) |
+ | FDP: 61 (9,8%) |
+ | Die Linke: 54 (8,7%) |
+ | Bündnis 90/Die Grünen: 51 (8,1%) |
Galerio
-
Unua ejo, 1949-1986
-
Kunsido en 1955
-
Ejo de 1986-1992
-
Kunsido en 1990
-
Ejo de 1992-1999, plenkunvenejo