Tokipono: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Linio 143: | Linio 143: | ||
[[Kategorio:Taoismo]] |
[[Kategorio:Taoismo]] |
||
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]] |
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]] |
||
[[Kategorio:Konstruitaj lingvoj]] |
|||
[[ca:Toki pona]] |
[[ca:Toki pona]] |
Kiel registrite je 14:17, 9 mar. 2009
Toki Pona | |
aposteriora lingvo • eksperimenta lingvo | |
---|---|
Parolata en | dise tra la mondo |
Parolantoj | dekoj (plejparte en Nordameriko kaj Eŭropo) |
Skribo | latina alfabeto |
Kreinto | Sonja Elen Kisa |
Dato | 2001 |
Lingvistika klasifiko | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | sen valoro |
ISO 639-2 | art (personaj konstruitaj lingvoj) |
ISO 639-3 | tok |
SIL | - |
Glottolog | toki1239 |
Angla nomo | Toki Pona |
Franca nomo | toki pona |
Noto | Planlingvo kun nur 118 bazaj vortoj |
la simpla vojo de la vivo |
Tokipono (tokipone: toki pona) estas planlingvo konstruita de Sonja Elen Kisa kaj unue publikigita en la interreto en 2001. Ĝi ne estas internacia helplingvo, sed filozofia aŭ luda lingvo. La vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo: vivi simple sen la komplikoj de la moderna vivo. Ankaŭ la gramatiko estas farita por esti kiel eble plej simpla, parte laŭ modelo de piĝinoj: ekzemple, ne ekzistas subjunkcioj aŭ pasiva voĉo. Oni kiu parolas tokiponon estas nomata "jan sona", kiu signifas esperante la vortojn lingvisto aŭ saĝulo.
Fonologio
Estas en Tokipono nur 14 fonemoj, 9 konsonantoj kaj 5 vokaloj. La silabo-formoj de Tokipono similas al tiuj de la japana, t.e. eblas V(n) aŭ KV(n) je komenco de vorto, poste nur KV(n). Ekzemple: "o" (ho), "ala" (ne, mal-), "ken" (povi), "kule" (koloro). Jen ĉiuj eblaj silaboj:
a e i o u La silabo 'u' povas esti ronda aŭ neronda. ka ke ki ko ku Plozivoj kaj frikativoj sa se si so su povas esti voĉaj aŭ nevoĉaj. ta te to tu La silabon 'ti' oni evitas pro similo al 'si' na ne ni no nu pa pe pi po pu ma me mi mo mu ja je jo ju La silabon 'ji' oni evitas pro similo al 'i' la le li lo lu wa we wi La silabojn 'wu' kaj 'wo' oni evitas pro similo al 'u' kaj 'o'. n ĉe fino de silabo
Ofteco de fonemoj
Analizo de 10-litermila tekstaro en Tokipono liveras jenajn proporciojn por la fonemoj de Tokipono:
0.172 a 0.148 i 0.116 n 0.102 l 0.077 o 0.074 e 0.051 k 0.046 t 0.044 m 0.041 s 0.037 p 0.032 u 0.030 j 0.028 w
Gramatiko kaj Semantiko
Tipologie, Tokipono estas izola lingvo (po unu morfemo en unu vorto). Ĝia fiksa vortordo estas subjekto-verbo-objekto. La rolojn de diversaj vortoj en frazo oni distingas per la frazoparto-dividiloj "la" (kiu finas adverban komplementon), "li" (dividas subjekto de verbo), kaj "e" (akuzativa prepozicio). Modifiloj (adverboj kaj adjektivoj) sekvas la modifatan vorton, krom adverbaj subfrazoj, kiuj antaŭas la modifatan ĉeffrazon, dividita de ĝi per "la".
Plej multaj vortoj uziĝas plur-role, kiel verbo, substantivo, adjektivo. Eĉ la prepozicioj havas ankaŭ verbajn kaj/aŭ substantivajn uzojn, ekz. "tawa" = "al" aŭ "iri".
La bazaj ununombraj pronomoj estas "mi, sina, ona, ni" = "mi, vi, li/ŝi/ĝi, tiu/tio". Aliajn pronomojn oni formas per almeto de "mute" (= pluraj, multaj), do "mi mute" = "ni", ktp. La vorto "jan" (= homo, ulo) ankaŭ povas roli kiel nedifina pronomo kia la esperanta "oni", kaj "ijo" (aĵo) kiel la esperanta "io".
La lingvo distingas radikvorte nur 5 kolorojn: blanka, nigra, ruĝa, blua, flava. Aliajn kolorojn oni povas esprimi per kunmetaj sintagmoj (ne ekzistas kunmetaj vortoj), ekz. "laso jelo" = flavblua, verda.
La vortoj ĝenerale devenas de la angla, Tokpisino, la finna, la kartvela, la nederlanda, la akadia franca, Esperanto, la kroata, la ĉina (la normĉina kaj la kantona). Estas nur 118 vortoj, escepte de certaj arĥaismoj.
Propraj nomoj kaj aliaj alilingvaj pruntaĵoj estas ĉiam adjektivoj, ne memstaraj vortoj. Ekz. "jan Sonja": laŭvorte, "homo Sonja", "ulo Sonja".
Parolantaro
Jam de pluraj jaroj ekzistas komunumo de parolantoj (pli precize, ĉefe legantoj kaj skribantoj) en IRC-babilejo kaj retpoŝta listo ĉe Yahoo Groups. Estas dekoj da homoj kiuj povas legi kaj skribi tokipone, sed ne estas certe, kiom el ili povas flue paroli ĝin.
La literaturo de Tokipono aktuale konsistas el proverboj, partoj de religiaj tekstoj, poemoj, kaj kelkaj noveloj.
Specimeno
numeroj | en Tokipono |
---|---|
0 | ala |
1 | wan |
2 | tu |
3 | tu wan |
4 | tu tu |
5 | luka |
6 | luka wan |
7 | luka tu |
8 | luka tu wan |
9 | luka tu tu |
10 | luka luka |
La Patro Nia (Aŭdigu sondosieron):
mama pi mi mute o,
sina lon sewi kon.
nimi sina o sewi en pona.
ma sina o kama.
jan o pali e wile sina en lon sewi kon en lon ma.
sina o pana lon tenpo suno ni e moku tawa mi.
o weka e pali ike mi, sama la mi weka e pali ike pi jan ante.
o pana ala e wile ike tawa mi.
o awen e mi weka tan ike.
ni li nasin.
Eksteraj ligoj
- Oficiala retpaĝo de Tokipono (esperante, tokipone kaj angle)
- Yahoo retpoŝta grupo pri Tokipono - diskutado en Tokipono kaj pri ĝi ĉefe en la angla kaj Esperanto, foje en aliaj lingvoj
- Lecionoj de Tokipono en Esperanto
- Retpaĝo pri nova skribosistemo - (angle) - hejmo de projekto por inventi memstaran skribosistemon por Tokipono, verŝajne alfasilabaro kiel la korea Han-gul.
- Pri Tokipono en la rusa
- Bazaj lecionoj en la germana (kaj informo en la angla kaj Esperanto)
- Kurso de Tokipono en la kataluna
- tomo pi jan Ke estas paĝeto persona sole en la tokipona.
- Artikolo en Globe and Mail (angle)