Sorio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vi:Soria
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Soria
Linio 56: Linio 56:
[[fa:سریا (شهر)]]
[[fa:سریا (شهر)]]
[[ff:Soriya]]
[[ff:Soriya]]
[[fi:Soria]]
[[fr:Soria]]
[[fr:Soria]]
[[gl:Soria]]
[[gl:Soria]]

Kiel registrite je 16:53, 9 mar. 2009

Soria (elp. Sorja) estas urbo kaj provinco de Hispanio en la norda parto de la centra ebenaĵo de tiu lando, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono.

Situo de Sorio en Hispanio

Urbo

Sorio situas ĉe la rivero Doŭro, kaj havas 37.200 loĝantojn (hispanana oficiala statistikaĵo - jaro 2005).

Proksime al la urbo troviĝas la restaĵoj de malnova urbo, Numantia, kiu batalis dum jaroj kaj pereis en la konkero fare de la romianoj. Ekzistas samnoma muzeo pri tiu rezisto kaj pri prahistorio de la provinco, kiu estis inaŭgurita pro reĝo Alfonso la 13-a. La futbalklubo de la urbo nomiĝas Numancia je memoro de Numanco.

En la urbo loĝis kaj laboris kiel franca instruisto dum kelke da tempo la poeto Antonio Machado, kiu estis tre influita de la tiea pejzaĝo. Nuntempe, la gimnazio kie laboris Machado, havas sian nomon. Pro sia rilato kun Machado, Sorio interfratiĝas la franca urbo Collioure, kie estas enteriga la poeto.

Historio

La origino de la urbo estas en la reloĝantigo, kiun faris la reĝo Alfonso la 1-a "la militisto", al la jaro 1110, poste konkeri ĉi tiujn terojn al la islamanoj. Tamen, poste la rekonkero, la urbo daŭris en milito inter la reĝlandoj kristanaj pro sia strategia situacio. Malmulte da tempo poste, la reĝo Alfonso la 8-a "la Imperiestro", farigis Sorion parton de la Kastilia Reĝlando.

Sorio helpis Alfonson VIIIn en milito kontraŭ la Reĝlando de Leono, kaj la reĝo dankis ĝin kun privilegioj por la urbo.

Al komenco de la 13-a jarcento, la komerco estis sur manoj de la judoj kaj la urbo havis tempon de ekonomia prospereco. Tiu kaj sia lima situacio faris Sorion gravan urbon. Tiam, la urbo ankaŭ eniris "La Meston" (hispane La Mesta, nacia konsilistaro de ŝafistoj) ek ĝia komenco.

Gravaj festoj

Procesio de la "Dimanĉo de Kaldronoj". Oni vidas la procesiantojn kun la tradiciaj "Piñorra" vestoj de Sorio.

Ĉi tiu urbo havas siajn grandajn festojn la lastajn tagojn de Junio kaj ili estas nomigataj "Festoj de Sankta Johano". Malgraŭ tiu nomo, vere, ĝia origino estis tre antaŭa al la katolikismo. La centro de tiuj tagoj estas suno, vino kaj taŭroj. La festoj de S. Johano estas dum kvin tagoj kaj ĉiam ili komencas Merkredon (nomigata "de la parolado") kaj finas Lundon (nomigata "de la dancoj"). Kvankam estas aliaj tagoj, kiu rilatas al preparo de la gravaj kvin tagoj. Ili signifas multe por la plejmulta loĝantoj de Sorio.

Sankta Johano ne estas la sankta patrono de Sorio, li estas Sankta Saturio kiu havas ankaŭ siajn festotagojn la unuaj tagoj de oktobro.

Provinco

Sorio estas la ĉefurbo de hispana provinco samnoma, kiu estas la malplej loĝata de Hispanio kaj ĝi perdis lonĝantoj ĉiu jaro, ĝis la enmigrado de sudamerikanoj kaj afrikanoj dum la lastaj jaroj de la 20-a jarcento kaj la unuaj jaroj de la 21-a jarcento inversigis tiun problemon. La loĝdenseco estas de 9 homoj/km2. Ĝi havas 183 vilaĝoj, kiuj preskaŭ la mezo havas malpli ol 100 genajbaroj kaj sole 12 havas pli ol 1000 loĝantoj.

La plejmulta loĝanto estas tre maljuna.

Ĝi limigas kun ĉi tiu provincoj: al nordo kun Logronjo, al oriento kun Zaragozo, al okcidento kun Burgoso kaj Segovio, al sudo kun Gvadalaharo.

La provinco havas arbaran industrion, agraran kaj brutaran industrion. Nuntempe la turismo en la provinco estas kreskanta.

Ĉefaj urboj: Burgo de Osma, Almazán kaj Ágreda.

Vidu