Parhufuloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sr:Папкари
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 101: Linio 101:
[[sr:Папкари]]
[[sr:Папкари]]
[[sv:Partåiga hovdjur]]
[[sv:Partåiga hovdjur]]
[[ta:இரட்டைப்படைக் குளம்பி]]
[[tr:Çift toynaklılar]]
[[tr:Çift toynaklılar]]
[[uk:Парнокопитні]]
[[uk:Парнокопитні]]

Kiel registrite je 05:50, 10 mar. 2009

Ŝablono:Taksonomio korektita Parhufuloj (Artiodactyla) estas anoj de ordo de mamuloj. Ili estas mezgrandaj aŭ grandkorpaj, ĉiovoraj aŭ herbovoraj bestoj.

La nombro de la fingroj estas ĉiam para (2 aŭ 4). La plej fortaj fingroj estas la mezaj, do la 3-a kaj la 4-a ungoj. La 2-a kaj la 5-a estas malpli fortaj, rudimentaj aŭ mankas. La 1-a fingro (polekso, dika fingro) ĉiam mankas. La akso de la kruro pasas inter la 3-a kaj la 4-a fingroj.

La originala dentoformulo modifiĝis al la speciala nutrado. La incizivoj kaj la kaninoj kelkfoje mankas. La stomako estas unuparta (ekzemple ĉe porko) aŭ plurparta (ekzemple ĉe bovo). Kelkaj parhufuloj remaĉas.

La utero estas dukorna, la placento estas difuza (placenta diffusa)kotiledona (placenta cotyledonaria).