Bosnoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
e Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:34, 14 mar. 2009

Bosniakoj iam ankaŭ nomataj bosnianoj-muslimoj aŭ muslimoj (bosne per latina alfabeto Bošnjaci, Bošnjaci-muslimani, Muslimani aŭ per cirila alfabeto Бошњаци, Бошњаци-муслимани, Муслимани) estas plejparte sudaj slavoj, kiuj en la paso de superregado de Osmanida imperio sur Balkano konvertis al islamo. Ilia etnogenezo estas kaŭzo de multaj disputoj, precipe inter nacie orientitaj historiistoj. Bosniakoj ĉefe loĝas en Bosnio kaj Hercegovino, kie ili faras 42% de la tuta loĝantaro, laŭ la cenzo de 1991. En la Federacio de Bosnio kaj Hercegovino, kiu estas unu el du entitetoj kiuj kunfaras Bosnion kaj Hercegovinon, ili faras ĉirkaŭ 73% de la tuta loĝantaro. Bosniakoj plejparte estas de islama religio, islamigitaj aŭ islamiĝitaj de plejparte de Slavoj (plejparte de Serboj kaj de Kroatoj). Ilia lingvo en Federacio de Bosnio kaj Hercegovino oni nomas "Bosna" aŭ "Bosnia" lingvo, kvankam najbarlandanoj preferas nomi ĝin "Bosniaka lingvo". La lingvo estas preskaŭ sama kiel aŭ la Serba aŭ la Kroata lingvo, kvankam ĝi enhavas pli multajn vortojn devenantaj el la Araba aŭ la Turka lingvo.

Bosniakoj nombras ĉirkaŭ 3 milionoj, el kiu ĉirkaŭ 1.900.000 loĝas en Bosnio kaj Hercegovino kaj la resto loĝas en SerbioMontenegro.

Antaŭ la milito en Bosnio kaj Hercegovino la nomo por ĉi tiu popolo estis Muzulmanoj (kun majuskla M).

Bosnianoj kaj Bosniakoj

Bosniakoj mem preferas nomon Bosnianoj, sed ĝenerale preferata nomo estas "Bosniakoj" ĉar ne ĉiu loĝanto de Bosnio (do:Bosniano) estas ano de tiu popolo.