Habitato (ekologio): Malsamoj inter versioj
Nova paĝo: thumb|right|Restantaj disigitaj habitatoj de la [[Afriko|afrika elefanto]] [[Image:RangeMap Lmarinus.jpg|thumb|right|Disvastiĝo de la… |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:03, 15 mar. 2009
Habitato ( el la latino habitat, "ĝi loĝas" ) estas ekologia aŭ biomedia areo kie vivas aparta best- aŭ plantspecio.Citaĵa eraro Nevalida <ref>
-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2Citaĵa eraro Nevalida <ref>
-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2 Ĝi estas la natura medio en kiu organismo restadas, aŭ la fizika medio kiu influas populacion de specio kaj estas uzata de tiu ĉi.
La termino "populacio de specio" estas preferata al tiu de "organismo", ĉar kvankam eblas priskribi la habitaton de unu sola nigra urso, oni fakte neniam trovas apartan aŭ individuan urson, sed grupigon de ursoj kiu entenas reproduktiĝantan populacion kaj okupas certan biogeografian areon. Plie, tiu ĉi habitato povus diferenci de tiu de alia grupo aŭ populacio de nigraj ursoj vivante aliloke. Do ne estas nek la specio, nek la individuo por kiuj oni tipe uzas la terminon habitato.
Mikrohabitato estas fizika situo kie vivas tre malgrandaj kreitaĵoj. Mikrobiomedio estas la apudaj ĉirkaŭejo kaj aliaj fizikaj faktoroj de individua planto aŭ besto en ĝia habitato.
Homa habitato
Homa habitato estas la medio en kiu homaj estaĵoj vivas, laboras, ludas kaj moviĝas. Ĝi ne sole estas restadejo - domo - sed la sumo de ĉiuj faktoroj kiuj konstituas la tutan biomedion, kiel urboj, landoj, kaj lernejoj.
Referencoj
Bibliografio
- Clements, Frederic E., and Victor E. Shelford. 1939. Bio-ecology. John Wiley & Sons, New York. 425 pp.