Konkero de Ameriko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 100: Linio 100:


La reĝo de Hispanio iom prokrastigis la konkeron ĝis kiam tiuj aferoj estu esploritaj pli detale. Fine li akceptis, ke la indiĝenoj estas homaj estaĵoj, sed ne entute, kaj pro tio pluhavigis la sistemon de [[encomienda]] kiu finfine permesis la perfortan laboron kaj la seksan eksceson kontraŭ virinoj.
La reĝo de Hispanio iom prokrastigis la konkeron ĝis kiam tiuj aferoj estu esploritaj pli detale. Fine li akceptis, ke la indiĝenoj estas homaj estaĵoj, sed ne entute, kaj pro tio pluhavigis la sistemon de [[encomienda]] kiu finfine permesis la perfortan laboron kaj la seksan eksceson kontraŭ virinoj.

Mortonte, Mansio Serra de Leguizamón, unu de la konkeristoj de Peruo, esprimis sian bedaŭron por la maljusta detruo de la inkaa socio. Aliaj hispanoj kiuj ne estis nepre membroj de la klerularo, kiel Sahagún, kiu enamiĝis je la azteka kulturo, kaj eĉ inter la konkeristoj [[Bernal Díaz]], kiu estis kun Korteso, kortuŝiĝis ĝis kompari la tragedion de Meksikio kun la [[Milito de Trojo|Falo de Trojo]]. La fakuloj kiuj kontraŭas la tendencojn ''indiĝenistajn'' defendas ,ke la indiĝenoj akceptis vole la hispanan kulturon kaj ke la indiĝenaj virinoj ankaŭ laŭvole seksumis kun la konkeristoj kaj kreis novan miksitan etnon.


==Notoj==
==Notoj==

Kiel registrite je 16:37, 18 mar. 2009

La alveno de hispanoj al Karibio en 1492 malfermis la vojon al eŭropaj landoj por konkeri ampleksajn teritoriojn de Ameriko.

La konkero de Ameriko estis la esplorado, milita okupado kaj koloniigado de parto de Ameriko fare de kelkaj eŭropaj potencoj, el kiuj la plej gravaj estis Hispanio, Portugalio, Britio, Francio kaj Nederlando, post la alveno de Kolumbo al Ameriko en 1492 kaj kiu daŭris ĉefe dum la 15a, 16a kaj 17a jarcentoj, kvankam eĉ ankoraŭ restas kelkaj koloniaj enklavoj en la kontinento. Tiu agado pludaŭris eĉ ĝis la 19a jarcento fare de naciaj amerikaj ŝtatoj, inter kiuj elstaras Argentino kaj Usono kiuj realigis politikon de etna purigado[1] malfavore al amerikaj indiĝenoj.

Ĝenerala rigardo

La konkero de Ameriko supozis la militan okupadon de la teritorio de kelkaj popoloj de malegala kultura disvolviĝo kiuj loĝis la kontinenton, ekde ĉasistoj-kolektistoj kiel la perikuoj, gvajkuraojkoĉimioj en Basa Kalifornio ĝis civilizacioj pli disvolvigitaj, inter kiuj la plej konataj estis la inkaoj, la aztekoj, la majaoj kaj la mŭiskaoj.

Unuaj eŭropaj ĉeestoj

Ŝajne jam fine de la 10a jarcento jam estis setlejo de vikingoj en L'Anse aux Meadows en insulo de la nuna teritorio de Kanado.

La mapo de Vinlando

La vikingoj nomigis Vinlandon la esploritajn terojn kaj eble ili reprezentis tiujn teritoriojn de la Arkto. La Universitato de Yale publikigis en 1965 la mapon de Vinlando, valorigita en 25 milionoj da dolaroj kaj kies aŭtenteco estis pridemandita. La Smithsonian Institution petis al Douglas McNaughton fizikisto kaj fakulo pri antikva kartografio analizi la uzitan inkon de la mapo pere de la sistemo Karbono 14, McNaughton konkludis antikvecon de ĉirkaŭ 1434; aliflanke Robin Clark profesoro pri kemio de University College de Londono realigis aliajn studojn de la inko pere de spektroskopio Raman kaj konkludis datigon de ĉirkaŭ 1923.[2]

La mapo montras mondomapon kun parto identigebla kiel Gronlando kaj alia kiel Vinlando koincida kun la restaĵoj de la insulo Novlando, sed kio ĉiukaze estas ege for de la insuloj kaj y de la etendaj kontinentaj teritorioj kiujn la hispanaoj malkovros, mapigos kaj kiuj poste nomiĝos kiel Ameriko, kaj de aliaj amerikaj teritorioj kiuj poste ankaŭ portugaloj, francoj kaj britoj esploros kaj koloniigos.

La vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo

La maristo Kristoforo Kolumbo iniciatis la vojaĝon de malkovro kiu startis de Palos de la Frontera (Oubo, Hispanio) direkte al okcidento. La ŝiparo konsistis el tri ŝipoj, Santa María, La Niña kaj La Pinta, per kiuj alvenis al Ameriko la 12an de oktobro de 1492. Kolumbo miskredis ke li estis alveninta al la orienta marbordo de Azio, kaj tiele oni nomigis tiujn teritoriojn dekomence kiel "La Indioj". Tiu nomo disvastiĝis siavice inter eŭropanoj, per la nomo de "Indias" inter hispanoj, kaj "West Indies" inter britoj, kaj eĉ oni uzis la vorton "indioj", por aludi la indiĝenojn sen distinge inter iliaj diferencaj kulturoj, socioj kaj membroj. Kolumbo mortis sen scii ke sia malkovro havis kiel sekvon la konkeron de kontinento nekonata por la eŭropanoj de la 15a jarcento kaj la subpremado de civilizacioj, kulturoj, socioj aŭ individuoj indiĝenaj, kio justigis tiun subpremadon sur tri grandaj principoj:

  1. "Nenies Tero" (res nullius), principo kio supozigis fakte kaj rajte la disdivido foje de la teritorio inter eŭropaj ŝtatoj per de okupado, pro malkonigo de la indiĝena posedrajto se ekzistis.
  2. "Teroj por kristanaro", principo kiu justigis la decidon disvastigi la kristanismon al la loĝantaroj de Ameriko, permesante la perfortan konverton kaze ke ne estus volonta, dum kelkaj eŭropanoj defendis eĉ ke "la indiĝenoj ne havas animon"[3] negante la homan kondiĉon de la indiĝenoj.
  3. "Konkerrajtoj" de la eŭropaj ŝtatoj pri civilizacioj aŭ indiĝenaj socioj kiuj hegemoniis de unu sur aliaj, de la naturaj riĉaĵoj kaj de la perforta uzado de la indiĝenoj kiel senpaga laborforto profite de la dominanto de la teritorio. La obsedo por oro, simboligita de la insista serĉado de Eldorado, karakteris formon de Konkero de Ameriko bazata sur la sistemo de la Kondotiero estrante soldulojn, tiama mode en eŭropaj militoj.

En 1493 la papo Aleksandro la 6-a "donis" tiujn teritoriojn malkaŝitajn de la regno de Kastilio devigante ĉiujn veturontojn tien peti permeson de la reĝo de Kastilio (Aleksandraj buleoj), ordono kiun poste britoj, nederlandanoj, francoj, belgoj, svedoj, rusoj malakceptis. Post unu jardeko, Américo Vespucio, itala ŝipisto serve al hispanoj, priskribis, ke la teroj malkovritaj de Kolumbo ne estis en Azio, sed temas pri kontinento nekonata de la eŭropanoj de la 15a jarcento. Omaĝe eŭropanoj nomigos kiel "Ameriko" tion ĝis tiam malkaŝitan kaj poste valide por la tuta kontinento.

Konkero kaj koloniigo

Mapo de la germano Martin Waldseemüller de 1507, kiu unue nomigis "Amerikon" la kontinenton konatan antaŭe kiel "Abya Yala" (majaoj), "Cem Anahuac" (aztekoj) kaj Vinland (vikingoj). La mapo montras jam la Pacifikon kaj la centramerikan terkolon antaŭ la "malkovro" atribuita al Balboa (1513). La mapo estas konata kiel Naskiĝatestilo de Ameriko kaj troviĝas en la Trezorejo de la Biblioteko de la Usona Kongreso.

La koloniaj registaroj organizis la ekonomiojn de la amerikaj socioj sub siaj hegemonioj ene de sistemo de Internacia komerco por faciligi la havigon de ormetaloj kaj krudaj materialoj al la ekonomioj de Eŭropo, por formi merkantilismon favoran al la eŭropaj ŝtatoj. La konkero de Ameriko normigis sistemojn de laboro servutaj por indiĝenoj kaj sklavecaj (propraj de Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Afriko), baze sur forrabo de personoj en Afriko kaj ties deviga kaj perforta transporto al Ameriko.[4] Krome en la hispanaj kolonioj stabliĝis sistemo de kastoj baze sur la doktrino de la limpieza de sangre, kiu stabligis la superon de la nomita "blanka raso" sur la aliaj etnoj. Post la Konkero de Ameriko, kelkaj el la konstitucioj de la novaj ŝtatoj, sekvante la ekzemplon de Francio, abolis la sklavecon; aliaj konstitucioj kiel tiu de Argentino helpis la invadon fare de eŭropanoj de la teritorioj loĝataj de indiĝenoj. Krome, Haitio kaj la ŝtatoj kiuj sendependiĝis de Hispanio havigis sin per konstitucioj kiuj forigas la sklavecon. En aliaj amerikaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono, la sklaveco pludaŭris ĝis la dua duono de la 19a jarcento.

Kulture la konkero de Ameriko stabligis la karakterojn de la eŭropa civilizo, devigante la uzadon de eŭropaj lingvoj, ĉefe la hispana, la angla, la portugala kaj la franca, etendante la skribon kaj la ekonomion de merkato, konvertante la loĝantaron al kristanismo foje kun diversaj formoj de sinkretismo kie pluekzistas elementoj de la antaŭkolumbaj kaj afrikaj religioj kaj la forigon de la kanibalismo kaj la religia kutimo de la hombuĉado. La kulturoj kaj eŭropaj kaj amerikaj adoptis respektive la teknikajn inventojn disvolvitajn de la aliaj dum miloj de jaroj de separata disvolviĝo.

Lautaro, estro de la nacio de Mapuĉoj neniam konkerita de Hispanio

La eŭropa konkero realiĝis el urbaj enklavoj kaj neniam eniris aŭ estis malakceptita en ampleksaj areoj de la kontinento. Tiele, diversaj popoloj ankoraŭ hegemoniis sur diversaj teritorioj ĝis fine de la 18a jarcento aŭ eĉ de la 19a jarcento, kiam ili suferis novan tajdon de konkero fare de la ĵus sendependiĝintaj amerikaj ŝtatoj: la Patagonio, la Pampo, la Granda Ĉako, la Mato-Groso, la Amazonio, la Regiono de Darjeno, la grandaj ebenaĵoj de la okcidento de Nordameriko kaj Alasko inter alaij, restis sub la hegemonio de nacioj kiel la Mapuĉoj, Hetoj, Rankeloj, Viĉio, Tobaoj, Amazonianoj, Algonkenoj, Hopioj, Komanĉoj, Inuitoj kaj multaj aliaj. Kelkaj indiĝenaj popoloj, nomitaj en la 19a jarcento sovaĝaj de multaj personoj de kelkaj landoj kiel Argentino, Brazilo, Hispanio, Francio, Rusio, Britio, Usono, Urugvajo, Ĉilio, Portugalio, Japanio, Germanio, Belgio, Nederlando, Irlando, Italio, inter aliaj, kaj ankaŭ nomitaj indioj de multaj personoj de kelkaj landoj kiel Argentino, Brazilo kaj Hispanio, suferis militagadojn fare de la novaj ŝtatoj de Ameriko kaj ties armeoj laŭlonge de la jacentoj 19a kaj 20a. kio estis denoncita de kelkaj personoj kiel genocido, dum de aliaj personoj la sama agado estas konsiderata kiel "civiliza agado" aŭ "paciga agado".

Dum la Konkero de Ameriko (19a kaj 20a jarcentoj), ankaŭ kelkaj sendependaj amerikaj ŝtatoj, kiel Argentino, Ĉilio kaj Usono, iniciatis agadojn okupantajn teritoriojn de indiĝenoj en diversaj disvolvigaj situacioj; kelkaj fakuloj asertas, ke en tiaj agadoj tiuj landoj realigis politikon de etna purigado kaj de genocido,[5][6] sed aliaj fakuloj negas tion.[7]

Foto de la Masakro de Wounded Knee, dum la Konkero de Ameriko en la 19a jarcento fare de Usono kontraŭ la nacio Siuoj

Krome en la 20a jarcento aliaj amerikaj kaj eŭropaj landoj realigis rasistajn politikojn kontraŭ indiĝenoj, afrikamerikanoj kaj ties posteuloj, foje kiel sekvo de la hispana doktrino de limpieza de sangre (sangopureco) kaj foje kiel respegulo de la doktrino de rasismo biologia kaj pseŭdoscienca eŭrope.

Kronologio

Estas klara la komencodato de la Konkero de Ameriko (1492), sed la findato ne ests tiom klara. Pri Hispanio, en la 1570-aj jaroj dekreto de la reĝo Filipo la 2-a malpermesis la konkeron, kiu de tiam nomiĝis pacigo. Krom tiu termina afero oni povas aserti, ke la Eŭropa Konkero de Ameriko finiĝis per la ĝenerala proceso de emancipiĝo komencita de la usona sendependigo en 1776 kaj kreado de sendependaj kaj suverenaj ŝtatoj en Ameriko kiu etendiĝis laŭlonge de la 19a kaj 20a jarcentoj. La lasta ŝtato kiu sendependiĝis de eŭropa potenco estis Belizo en 1981, sed ankoraŭ restas kelkaj koloniaj enklavoj.

Spite tion la proceso de konkero de indiĝenoj pludaŭris en la jam sendependaj landoj. Ekzemple estas la nomita Konkero de la Okcidento fare de Usono, kaj la nomitaj Konkero de la Dezerto kaj Pacigo de la Araŭkanio en Argentino kaj Ĉilio, pere de kiuj oni konkeris la terojn kaj oni subpremis la popolon de Mapuĉoj. Eĉ fine de la 20a jarcento en landoj kiel Kolombio, Venezuelo, Brazilo kaj Peruo okazis kazoj de blankulaj kolonoj kiuj senposedigis la indiĝenajn popolojn el siaj teritorioj ĉu perforte ĉu pere de neklara negocado. La kontinenta organizaĵo de indamerikaj popoloj pludenoncas faktojn faritajn kontraŭ la homaj rajtoj. La elekto de Evo Morales kiel prezidento de Bolivio en 2006, unua prezidento de amerika ŝtato apartenanta al indiĝenaj movado kaj popolo, estis prezentita de siaj sekvantoj kiel la unua oportuno por malmunti la etnokolonian strukturon de la amerikaj ŝtatoj.[8]

Konsekvencoj

Inter la plej menciindaj konsekvencoj de la Konkero de Ameriko estas la jenaj:

  • Malapero de la politikaj kaj organizaj sistemoj de la amerikaj popoloj.
  • Definitiva perdo de ties suvereneco.
  • Malapero de multnombraj indiĝenaj lingvoj kaj preskaŭ formorto de aliaj. La amerikaj lingvoj duarangiĝis kaj hegemoniiĝis definitive la eŭropaj lingvoj.
  • Detruado de la kulturo de la indiĝenaj popoloj (tekstoj, artaĵoj, religioj, temploj, urboj, manfaritaĵoj, monumentoj, vojoj, memoro ktp.).
  • Subpremado kaj malestimado de indiĝenaj kulturoj.
  • Subpremado kaj malkonigado de la homa naturo de la indiĝenaj popoloj post ties reduktado al la kategorio de "enkomendo" sub la eŭropaj koloniistoj kaze de la hispana konkero. Kaze de aliaj koloniaj sistemoj la indiĝenoj estis miskonsideritaj kiel ne apartenantaj al la samaj kategorioj kiel la eŭropanoj kaj kun nesamaj rajtoj.
  • La sklaveco: kvankam ankaŭ indiĝenoj praktikis la sklavecon, la konkeristoj stabligis la sklavecon ĝeneraligite. Por tio ili forrabis ĉirkaŭ 60 milionojn de personoj en Afriko el kiuj nur ĉirkaŭ 10 milonoj alvenis vive al Ameriko por esti sklavoj.
  • Multaj kulturoj de la Nova Mondo konservis kaj pliigis siajn populaciojn kvankam ankaŭ multaj indiĝenaj kulturoj tute malaperis foje pro malsanoj alportitaj de eŭropanoj kaj nekonataj por ili, kaj foje pro la propraj konkeroj fare de eŭropanoj.
  • La Konkero de Ameriko malfermis novajn vojojn por komunikado kaj transporto, ĉefe maraj inter Eŭropo kaj Ameriko, kaj inter diversaj punktoj de Eŭropo kaj de Ameriko inter si. Tio kreigis dekojn da oceanaj kaj riveraj havenoj en la amerika kontinento. La dezajno de tiuj vojoj estis influita de komercaj kialoj rilate al la havaĵoj kiujn la kolonoj elprenis en Ameriko por ties transporto al Eŭropo, ĉefe oro, arĝento kaj nutraĵoj, tiel kiel por la eksportado de produktoj ekde Eŭropo kaj sklavoj ekde Afriko al Ameriko.

La demografia stagno

Dum la konkero de Ameriko okazis grava demografia stagno post kaj pro la alveno de la eŭropanoj. La kialoj estas pridisputataj inter tiuj kiuj emfazas la nevolajn kialojn kiel epidemiaj malsanoj alportitaj de la eŭropaj kolonoj kaj tiuj kiuj emfazas ke temas pri genocido, kialita pro la traktado ricevita de la indiĝenoj, ekzemple ĉe la Piĥaoj en Kolombio.[9]

Laŭ kelkaj fakuloj la definitiva kialo de la ĝenerala malvenko de la amerikaj civilizacioj estis la enmeto de malsanoj kaj infektoj neekzistantaj en Ameriko ĝis tiam, por kiuj la indiĝenaj popoloj ne havis taŭgajn biologiajn defendilojn. La usona fakulo H. F. Dobyns[10] ĉirkaŭkalkulis, ke 95 % de la totala populacio de Ameriko mortis en la unuaj 130 jaroj post la alveno de Kolumbo. Siaflanke Cook kaj Borak, de la Universitato de Berkeley aserti post studaj jardekoj, ke la populacio en Meksikio malpliiĝis el 25,2 milionoj en 1518 al 700 mil personoj en 1623, malpli da 3 % de la komenca populacio.[11] En 1492 Hispanio kaj Portugalio kune ne superis 10 milionojn de personoj.[12]

La demografia stagno de la origina populacio de Ameriko estis, laŭ kelkaj aŭtoroj, la ĉefa kaŭzo de ties milita malvenko kiel okazis ĉe la Ambigvoj en Kolombio. Steven Katz diris tiuteme:Tre probable temas pri la plej granda demografia katastrofo de la historio: la malloĝigo de la Nova Mondo, kun ĉiu sia teruro, kun ĉiu sia mortaro.[13]

Io simila okazis ĉe la Inkaa imperio, malvenkita Francisco Pizarro en 1531. La unua epidemio de variolo okazis en 1529 kaj mortigis inter aliajn la imperiestron Huayna Capac, patro de Ataŭalpo. Novaj epidemioj de variolo eksplodis en 1533, 1535, 1558 kaj 1565, kaj same de tifo en 1546, gripo en 1558, difterio en 1614 kaj morbilo en 1618.[14] Dobyns ĉirkaŭkalkulis, ke 90 % de la populacio de la Inkaa Imperio mortis pro tiaj epidemioj.

Debato pri ebla genocido kaj detruo de la indiĝenaj kulturoj

Pentraĵo de Tlakskalo (1552). La Mortigado de Ĉolula. Kelkaj sektoroj asertas, ke tiuj artaĵoj silentas la murdojn fare de la indiĝenoj kiel hombuĉado kaj kanibalismo, kaj ke la konkeristoj favoris la indiĝenajn popolojn per protekto kontraŭ tiuj faktoj. Tiele oni citas la rakonton de Bernal Díaz del Castillo, kronikisto de la konkeristoj, kiu rakontas ke tuj antaŭ la Mortigado de Ĉolula, la tlakskalaj aliancanoj diris al la kunulino de Korteso: Rigardu, Malinĉe, tiu urbo malbonfartas ĉar ni scias ke ĉinokte ili buĉoferis al sia idolo, kiu estas milita, sep personojn, el kiuj kvin estis infanoj, por ke tiu venkigu ilin super vi.[15] Male aliaj sektoroj asertas, ke la konkeristoj demoniigis la indiĝenojn, kreante nigran legendon cele faciligi la genocidon kaj espluatado de la indiĝena popolaro.

Ekzistas akra debato pri la konsidero de genocido de la agado de la hispanaj konkeristoj en Ameriko en kiu oni esprimis diversajn vidpunktojn:

  • Konstanta genocido fare de la eŭropaj koloniaj potencoj kaj la amerikaj ŝtatoj: la Pintokunveno de la Indiĝenaj Popoloj de Ameriko konsideras, ke la konkero fare de ĉiuj eŭropaj potencoj estis fizika kaj kultura genocido kaj ke tiu genocido estis pluigata de la amerikaj ŝtatoj.
  • Genocido fare nur de hispanoj: tiun sintenon defendas kelkaj anglosaksaj fakuloj kaj rilatas al la nomita nigra legendo kiu laŭ kelkaj estis kreata ĉefe de Britio kiam tiu luktis por la povo en Ameriko kontraŭ la Hispana Imperio.
  • Genocido fare de la naciaj ŝtatoj: tiu sinteno neas ke la eŭropaj potencoj kaŭzis indiĝenan genocidon, sed asertas, ke diversaj naciaj amerikaj sendependaj ŝtatoj misfaris genocidojn dum la konkero de indiĝenaj teritorioj.
  • Civiliza agado: tiu sinteno neas ke la konkero de indiĝenaj teritorioj fare de eŭropaj potencoj aŭ amerikaj ŝtatoj kaŭzis evidentan malpliigon de la indiĝena populacio kaj asertas male ke tiu havis civilizan resulton kiu permesis kristanigi la indiĝenojn, kio estus pliboniginte ties vivkvaliton.
  • Civiliza agado fare de precciza potenco: kiel varianto de la antaŭa sinteno, kelkaj sektoroj asertas ke kelkaj statoj agadis humanece dum la konkero de la indiĝenoj, sed alia tute ne, kiu kaŭzis genocidojn en kelkaj kazoj.
  • Amasmortado pro malsanoj: tiu sinteno agnoskas ke okazis amasmortado de indiĝenoj, sed pro la nevola transmisio de malsanoj kaj pro tio konsideras, ke tio ne estu konsiderata genocido.
  • Genocido kiel anakronismo: kelkaj sektoroj asertas ke la genocido estas anakronisma bildo apartenanta al la 20a jarcento kaj ne estu uzata por analizi la mortaro de indiĝenoj inter la 16a kaj la 19a jarcentoj.
  • Intermezaj sintenoj: ekzistas multnombraj intermezaj sintenoj kiuj konsideras ke okazos perforto sed kiu ne atingis la gravon de genocido.

En Latinameriko la ĝenerala sinteno estas ege kritika antaŭ la agado de la eŭropaj konkeristoj kaj estis krome adoptita oficiale de kelkaj ŝtatoj aŭ registaroj kiel tiuj de Venezuelo[16] kaj Bolivio, kaj de konsiderinda kvanto de intelektuloj kaj politikaj fortoj. En Eŭropo kaj parto de Nordameriko estas pli ofta ke la funkciuloj, la publika opinio, la intelektuloj kaj la politikaj kaj sociaj organizoj ne konsideras, ke la Konkero de Ameriko konstituis genocido, el ĝenerala vidpunkto.

Kelkaj fakuloj de Usono, Britio, Nederlando, Belgio, Germanio, Francio, Svedio kaj Norvegio asertas ke la agado de la hispanaj konkeristoj en Ameriko estis malhumana kaj konstituis genocido.[17] Aliaj historiistoj asertas ke tiaj asertoj ne havas bazon kaj male estas verko de konspiro helpata ĉefe de britoj kaj francoj por krei nigran legendon kontrŭ Hispanio. Kelkaj historiistoj defendas ke ŝtatoj kiel Britio, Usono, Argentino, Brazilo kaj Ĉilio, realigis genocidojn konkerante la indiĝenajn teritoriojn. Siavice tiu asertos estis malakceptitaj kiel mitoj de diversaj fakuloj. Ĝenerale oni povus diri, ke dum la konkero de la indiĝenja teritorij en Ameriko, en diversaj epokoj, diversaj sektoroj kaj priserĉistoj denuncis kaj pludenuncas la ekziston de genocidoj, dum aliaj priserĉistoj malakceptas entute tiajn denuncojn kiel mitoj aŭ nigraj legendoj.

La debato pri la moraleco de la faktoj de la konkero produktiĝis eĉ en Eŭropo. Jam en la 16a jarcento, Fray Bartolomé de las Casas asertis ke la indiĝenoj estis espluatitaj malhumanece de la konkeristoj kaj enkomendistoj. Kaj tiam kaj nun kelkaj sektoris kritikis, ke la asertoj de De las Casas estas falsaj aŭ troigaj kaj parto de nigra legendo kontraŭhispana kaj kontraŭkatolika. Tamen Hispanio konsideris tiajn denuncojn de De las Casas kaj proklamis en 1542 la leĝaron nome Leyes Nuevas por la intenco protekti la rajtojn de la amerika loĝantaro antaŭ konkeristoj kaj kolonoj.

Hernán Cortés, konkeristo de Meksikio
Gravuraĵo de T. De Bry por la Historio de la detruo de la Indoj.

En 1615 Felipe Guamán Poma de Ayala sendis rakonton de 1200 paĝoj "La unua nova kroniko kaj la bona regado" al la Reĝo de Hispanio. Guamán estis eksa membro de la inkaa nobelularo kiu bedaŭris maljunaĝe estis helpinta junaĝe la konkeristojn kaj volis informi la reĝon pri la tuta problemaro. Lia kroniko enhavis la historion de la Inkaoj, ties konkero kaj la mistraktado al la indiĝenoj. La libro perdiĝis ĝis 1908 kiam aperis en la privata biblioteko de la Reĝa Familio de Danio.

Hispanio foje uzis metodojn troe violentajn por subpremi la defendon de la teroj fare de la originaj popoloj. Kaŭpolikano, la toki de la Mapuĉoj kiu estris la reziston kontraŭ la hispana invado, estis ekzekutita pere de palisumo.[18] Tupak Amaru kiu estris inkaan insurekcion en 1780 estis ekzekutita post rigardi devige la torturon kaj ekzekuton de sia edzino kaj filo inter aliaj; poste oni fortranĉis lian langon kaj estis ligita al kvar ĉevaloj intence dismembrigon, kion fine oni faris per hakiloj[19] Kelkaj sektoroj kritikas tiujn ekzekutojn kiel malhumanaĵoj por terurigi la indiĝenojn, sed aliaj asertas ke temas pri ekscesoj de la konkeristoj senscie de la reĝo.

Kelkaj fakuloj defendas al ideon ke rakontojn pri ekscesoj misfaritaj de hispanoj profitis la eŭropajn potencojn kaj protestantaj kaj rivaloj de Hispanio por krei kontrŭhispanan kaj kontraŭkatolican nigran legendon. Aliaj fakuloj defendas la ideon, ke profitis la supozitan ekziston de nigra legendo sektoroj kiuj inventis blankan legendon kiu prezentis la agadon de la konkeristoj kiel civiliza kaj kristaniga.

Somere de 1550, en Valladolid, tiujn temojn diskutis la konsilantaro de la reĝo de Hispanio. La humanisto kaj erudito aristotela Juan Ginés de Sepúlveda asertis, ke la indianoj estas “naturaj sklavoj” kiel Aristotelo difinis ilin per la frazo, “nehomaj barbaruloj kiuj pensas, ke la ofero plej granda kiun ili povis doni al Dio estas ilia homa koro”. Eĉ ties brilaj artoj, skulptarto kaj arkitekturo ne estis laŭ Sepúlveda pruvo de ties civilizo, “ĉar nek abeloj nek araneoj realigas verkojn kiujn homoj ne povas imiti.”

La dominikana monaĥo defendanto de la indiĝenaj rajtoj, Bartolomé de las Casas, alportis al la konsilantaro ampleksan dosieron pri la kruelaĵoj kiujn konkeristoj realigis en Ameriko, defendante la humanecon de la indiĝenoj. Tiam diris li frazok iu poste famiĝis: “Ĉiuj homoj estas humanaj”. De las Casas tamen akceptis kiel laŭleĝa la sklaveco de viroj kaj virinoj de Afriko. Kelkaj priserĉistoj agnoskas en Bartolomé de las Casas pioniron de la homaj rajtoj kiuj ekagnoskiĝos post la 18a jarcento. aliaj fakuloj defendas ke De las Casas falsigis la faktojn kaj estas kulpulo de la tiel nomata nigra legendo kontraŭhispana kaj kontraŭkatolika.

La reĝo de Hispanio iom prokrastigis la konkeron ĝis kiam tiuj aferoj estu esploritaj pli detale. Fine li akceptis, ke la indiĝenoj estas homaj estaĵoj, sed ne entute, kaj pro tio pluhavigis la sistemon de encomienda kiu finfine permesis la perfortan laboron kaj la seksan eksceson kontraŭ virinoj.

Mortonte, Mansio Serra de Leguizamón, unu de la konkeristoj de Peruo, esprimis sian bedaŭron por la maljusta detruo de la inkaa socio. Aliaj hispanoj kiuj ne estis nepre membroj de la klerularo, kiel Sahagún, kiu enamiĝis je la azteka kulturo, kaj eĉ inter la konkeristoj Bernal Díaz, kiu estis kun Korteso, kortuŝiĝis ĝis kompari la tragedion de Meksikio kun la Falo de Trojo. La fakuloj kiuj kontraŭas la tendencojn indiĝenistajn defendas ,ke la indiĝenoj akceptis vole la hispanan kulturon kaj ke la indiĝenaj virinoj ankaŭ laŭvole seksumis kun la konkeristoj kaj kreis novan miksitan etnon.

Notoj

  1. [1]
  2. El Escéptico, El Mapa De Vinland Una Falsificación Genial
  3. Colón y la primera época
  4. La sklaveco estis konata en Ameriko antaŭ la alveno de la eŭropanoj, ĉar ĝi ekzistis en kelkaj kulturoj. Pri la Inkaa Imperio la fakuloj pridiskutas ĉu la "janakonaoj" estis sklavoj (Del Busto, José Antonio; Perú incaico, 1977). La institucio de la janakonaoj pludaŭris dum la hispana kolonia epoko.
  5. Schiler, Herman. (2002). El genocidio en Argentina: de Roca a Videla, Paĝo/12, 12 de oktobro de 2002.
  6. [2]
  7. Cresto, Juan José (2004), Roca y el mito del genocidio, La Nación, 23a de novembro de 2004.
  8. Evo atacó al estado colonial, Paĝo/12, 14 de oktobro de 2006
  9. Tiuj teorioj asertas ke tio okazis dum la unuaj 130 jaroj. Guillermo Céspedes del Castillo: América Hispánica (1492-1898). Editorial Labor, Barcelona, 1983. ISBN 84-335-9426-5
  10. Dobyns, H. F. (1983). Their number become thined: Native American population dynamics in Eastern North America, Knoxville (Tenn.), University of Tennessee Press.
  11. Cook, S. F. y W. W. Borah (1963), The indian population of Central Mexico, Berkeley (Cal.), University of California Press
  12. Mann, Charles (2006). 1491; Madrid:Taurus, pag. 136
  13. Katz, S. T. (1994-2003). The Holocaust in Historical Context, (2 vol.), Novjorko, Oxford Universtity Press
  14. Mann, Charles (2006). 1491; Madrid:Taurus, pag. 133
  15. Díaz de Castillo, Bernal (1575). Historia verdadera de la conquista de Nueva España. T.I, paĝo 283, Biblioteca Virtual Cervantes
  16. Venezuela: Destruyen estatua de Colón. Presidente Chávez honra memoria de indígenas que se rebelaron contra la invasión española, Centro de Documentación Mapuche, 2004
  17. Nigra Legendo
  18. Ercilla y Zúñiga, Alonso de (1575). La Araucana
  19. Lewin, Boleslao (2004). La Rebelion de Tupac Amaru y los Orígenes de la Independencia de Hispanoamerica. Buenos Aires:SELA

Bibliografio

  • Boff, Leonardo (1992). Quinientos años de evangelización. De la conquista espiritual a la liberación integral, Santander, Editorial Sal Terrae, ISBN 84-293-1064-9.