Utzenstorf: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 32: | Linio 32: | ||
Dum la epoko de la [[Helveta Respubliko]] la komunumo apartenis al la [[distrikto Burgdorf]] kaj ek de [[1803]] ĝi estas parto de la [[distrikto Fraubrunnen]]. |
Dum la epoko de la [[Helveta Respubliko]] la komunumo apartenis al la [[distrikto Burgdorf]] kaj ek de [[1803]] ĝi estas parto de la [[distrikto Fraubrunnen]]. |
||
==Sciindaĵoj== |
|||
En Utzenstof [[Jeremias Gotthelf]] pasigis grandan parton de sia juneco kaj estis [[vikaro]]. |
|||
==Eksteraj Ligiloj== |
==Eksteraj Ligiloj== |
Kiel registrite je 22:53, 19 mar. 2009
Utzenstorf | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Distrikto | Fraubrunnen |
Koordinatoj | 47° 7′ 37″ N 7° 33′ 26″ O / 47.12694 °N, 7.55722 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 37″ N 7° 33′ 26″ O / 47.12694 °N, 7.55722 °O (mapo) |
Areo | 16,99 km² |
Alteco | 476 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3427 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Utzenstorf estas komunumo en la distrikto Fraubrunnen en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4053 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Utzenstorf etendiĝas en la flosaĵebenaĵo de la rivero Emme 9 kilometrojn sude de Soloturno en la Svisa Mezlando. En sudokcidento kaj okcidento la kanaligita Emme formas la komunumlimon.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Utzenstorf limas en nordo al Wiler ĉe Utzenstorf, Zielebach kaj Obergerlafingen (Kantono Soloturno), en oriento al Koppigen, Niederösch kaj Oberösch, en sudo al Ersigen, Kirchberg, Rüdtligen-Alchenflüh kaj Aefligen, kaj en okcidento al Bätterkinden.
Trafiko
La stacidomo de Utzenstorf situas ĉe la trajnlinio de Soloturno al Burgdorf, kiu estis malfermita la 26-an de majo 1875. Krome tra Utzenstorf pasas la loka buslinio de Koppigen al Bätterkinden kaj Messen.
Proksime de la komunumo ankaŭ ekzistas aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1.
Historio
La unua dokumenta mencio de Utzenstorf datas el la jaro 949 kiel Uranestorfus. En mezepoko Utzenstorf estis la centro de la samnoma grafejo (comitatus Uranestorfus), kiu apartenis al la reĝregno Alta Burgonjo. En la 12-a jarcento la Zeringoj konstruis la Kastelon Landshut, supozeble sur la ruinoj de pli malnova konstruaĵo. La kastelo poste transiris al la posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo, kiuj pandigis ĝin je la fino de la 14-a jarcento.
En la jaro 1413 la berna civitano Rudolf von Ringoltingen akiris la suverenecon pri Utzenstorf, la alta jurisdikcio tamen apartenis al la berna kamparvoktejo Wangen. Per la vendo de la Kastelo Landshut, la vilaĝo en la jaro 1514 falis rekte sub la regado de Berno kaj ĝia iama regoteritorio fariĝis voktejo.
Dum la epoko de la Helveta Respubliko la komunumo apartenis al la distrikto Burgdorf kaj ek de 1803 ĝi estas parto de la distrikto Fraubrunnen.
Sciindaĵoj
En Utzenstof Jeremias Gotthelf pasigis grandan parton de sia juneco kaj estis vikaro.