El Hierro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Insula Ferri
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ru:Иерро (остров)
Linio 57: Linio 57:
[[pl:El Hierro]]
[[pl:El Hierro]]
[[pt:El Hierro]]
[[pt:El Hierro]]
[[ru:Иерро]]
[[ru:Иерро (остров)]]
[[sk:El Hierro (sopka)]]
[[sk:El Hierro (sopka)]]
[[sv:El Hierro]]
[[sv:El Hierro]]

Kiel registrite je 23:17, 21 mar. 2009

Geografio > Afriko > Kanarioj > El Hierro < Hispanio


flago
flago

El Hierro, hispane El Hierro [el jerro] = "la fero", estas la plej okcidenta insulo el la Kanarioj. Ĝi estas la plej malgranda inter la "ĉefaj" insuloj kaj malpli influata de turismo ol la aliaj.

Areo: 269 km2

Loĝantaro: 10.071 (2004)

Insula ĉefurbo: Valverde

Plej alta punkto: Pico de Malpaso (1.501 metroj)

El Hierro apartenas al la provinco Santa Cruz de Tenerife, en la hispana regiono Kanarioj. Ĝi konsistas el la komunumoj Valverde kaj La Frontera.

vento-klinita junipero en Hierro

Flaŭro

Je la 22-a de januaro 2000 UNESKO deklaris la insulon biosfera rezervejo.

Iama nul-meridiano

Ĝis la malkovro de Ameriko la insulo estis la plej okcidenta punkto de la mondo konata en Eŭropo. Tial Ptolemeo difinis la longitudon de ĝia okcidenta kabo (Kabo de Orĉila) kiel nulejon; precize tiu "meridiano de Ferro" (tiama nomo de la insulo) estas 20,0° okcidente de Parizo. Ĉar okcidente de ĝi ne estis firma tero, gravis nur orientaj longitudoj.

En 1884 oni enkondukis la meridianon de Greenwich kiel referencejon; kelkaj landoj ankoraŭ dum jardekoj uzis la malnovan sistemon en oficialaj mapoj. La internacie normigita diferenco por transkalkulo inter la du sistemoj estas 17° 40' 00" (= 17,6667°).

Ekstera ligilo


Ŝablono:LigoLeginda