Renminbio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: wuu:人民币
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: als:Renminbi; cosmetic changes
Linio 19: Linio 19:
{{el}} http://www.thebeijingguide.com/money/money3.html <!-- en:Photographs of all Chinese currency and sound of pronunciation in Chinese en->eo:(Fotas, Fotoj, Fotografaĵoj) (da, de) (ĉiom, ĉiuj) (Ĥina, Ĉina) valuto kaj (sono, sondi, klarioni, soni) (da, de) prononco (in, en) (Ĥina, Ĉina) it:Fotografie delle banconote del renminbi it->eo:_Fotografie_ _delle_ _banconote_ _del_ renminbi -->
{{el}} http://www.thebeijingguide.com/money/money3.html <!-- en:Photographs of all Chinese currency and sound of pronunciation in Chinese en->eo:(Fotas, Fotoj, Fotografaĵoj) (da, de) (ĉiom, ĉiuj) (Ĥina, Ĉina) valuto kaj (sono, sondi, klarioni, soni) (da, de) prononco (in, en) (Ĥina, Ĉina) it:Fotografie delle banconote del renminbi it->eo:_Fotografie_ _delle_ _banconote_ _del_ renminbi -->
{{el}} http://www1.ttcn.ne.jp/~kozzy/china/rmb001.htm <!-- ja:人民幣について -->
{{el}} http://www1.ttcn.ne.jp/~kozzy/china/rmb001.htm <!-- ja:人民幣について -->
<br clear=all>
{{Commons|Chinese coins}}


[[Kategorio:Monunuoj]]
[[Kategorio:Monunuoj]]
[[Kategorio:Ĉinio]]
[[Kategorio:Ĉinio]]
<br clear=all>
{{Commons|Chinese coins}}


[[als:Renminbi]]
[[an:Renminbi]]
[[an:Renminbi]]
[[ar:رنمينبي]]
[[ar:رنمينبي]]

Kiel registrite je 03:47, 6 apr. 2009

Renminbi estas la unika leĝa mono en Ĉinio (juano). De 1948, en kiu estis emisiita la unua serio de Renminbi, oni jam emisiis 4 seriojn da monbiletoj. La nunaj monbiletoj estas de la 3-a kaj 4-a serioj emisiitaj en 1962 kaj 1987. Unu el la portretoj sur la monbileto en valoro de 100 juanoj estas de Mao Zedong (dekstre). Kaj la aliaj tri estas de Zhou Enlai, Liu Shaoqi kaj Zhu De (la dua, tria kaj kvara de dekstre). Dum la Nov-demokratia Revolucio de Ĉinio, por renversi la regadon de la feŭda sistemo kaj la registaron de militaristoj kaj forpeli la japanajn invadantojn el Ĉinio, ili gvidis la ĉinan popolon en malfacila batalo. Zhu De estis ne nur fondinto, sed ankaŭ komandanto de la ĉina popola armeo. Tial oni kutime nomis lin ĉefkomandanto Zhu. Liu Shaoqi estis gvidanto de la ĉina laborista movado. Krom milita laboro, Zhou Enlai gvidis ankaŭ laboron de la Komunista partio de Ĉinio en la regiono okupita de Kuomintango. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio Mao Zedong laboris kiel prezidanto de la Komunista partio de Ĉinio, Zhou Enlai — kiel ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Zhu De — kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj Liu Shaoqi — kiel prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko. Ili gvidis la ĉinan popolon en la socialisma konstruado.

Laŭdire, Mao Zedong oponis, ke oni presos lian portreton sur monbileto. Kial do la portreto aperis sur ĝi? Kiel s-ro Sun Yishan, belartisto de la Ĉina Monfara Kompanio, diris, kiam oni desegnis la 4-an serion, oni ne desegnis la monbiletojn en valoro de 50 kaj 100 juanoj. Kiam oni petis proponojn, iuj esperis, ke estos emisiitaj monbiletoj en granda valoro, ĉar kun la disvolviĝo de ekonomio kaj plialtiĝo de la popola vivnivelo, oni bezonis grandan kvanton da kontanta mono por fari aĉeton. Tial, por oportuni cirkuladon kaj negocon, redukti koston por preso kaj emisio, la ŝtato akceptis la proponon. La 4-a serio konsistas el 9 specoj, t.e., 6 specoj de monbiletoj en valoro de 1, 2, 5, 10, 50 kaj 100 juanoj kaj 3 specoj en valoro de 10, 20 kaj 50 fen-oj. La desegnado de la monbiletoj en valoro de 1 ĝis 10 juanoj estis finita en la unueca kombinado kaj sur ĉiu monbileto estas portretoj de 2 nacimalplimultanoj de Ĉinio, kio markas, ke Ĉinio estas multnacia. Poste, la desegnado de la monbiletoj en valoro de 50 kaj 100 juanoj estis relative sendependa. Sur la monbileto en valoro de 50 juanoj estas portretoj de laboristo, kamparano kaj intelektulo. Sur la monbileto en valoro de 100 juanoj estas portretoj de 4 forpasintaj gvidantoj de Ĉinio. Por esprimi estimon kaj sopiron al ili la desegnantoj decidis uzi iliajn profilojn.

Sur la dorsflankoj de la 6 specoj de monbiletoj estas pejzaĝoj de Ĉinio. Ili estas la ĉefa montpinto de Jinggang-monto, Granda Akvofalo ĉe Hukou de la Flava Rivero, montpinto Qomolangma, Wŭia-gorĝo de Yangzi-rivero, surmara ŝtona kolono Nantian Yizhu kaj Granda Muro. Ĉiuj desegnoj sur tiuj monbiletoj, ekz. fenikso, peonio, gruo, pino, hirundo kaj persik-floro distingiĝas per naciaj karakterizaĵoj. Sur la monbiletoj de la 4-a serio legiĝas la vortoj han-aj, mongolaj, tibetaj, ujguraj, ĝŭang-aj kaj ankaŭ la nomo de la banko kaj la vorto pri valoro de monbileto en la han-lingva fonetika transskribo. Sur la fronto de monbiletoj estas ankaŭ koncernaj brajlaj vortoj. La arabaj literoj fakte estas ujguraj, kiujn uzas la ujguroj en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Antaŭe la ujguroj ne havis sian propran skriblingvon. Post la 10-a jc. islamo eniris en Xinjiang kaj la ujguroj prenis la arabajn literojn kiel sian propran skriblingvon.

Kompare kun la 3-a serio, la 4-a posedas grandan falsimunecon. La filigrano estas ene de papero por monbileto. La monbiletoj en valoro de 1, 2 kaj 5 juanoj estas plene filigranitaj; la monbiletoj en valoro de 10, 50 kaj 100 juanoj estas fikse filigranitaj, en la maldekstraj flankoj de la fronto estas portretaj filigranoj de kamparano, laboristo kaj Mao Zedong respektive.

La 4-a serio estas presita el kontraŭfalsa fluoreska inko, kiu riveliĝas sub purpura lumo kun specifa ondolongo. Se oni metas la monbiletojn en valoro de 50 kaj 100 juanoj emisiitajn en 1990 sub la purpuran lumon, oni trovos, ke malsupre de la maldekstra flanko de la fronto de la monbileto en valoro de 50 juanoj aperas oraj literoj "WUSHI" kaj cifero "50" meze de la dekstra; kaj en la responda loko de la monbileto en valoro de 100 juanoj oraj literoj "YIBAI" kaj cifero "100". La 4-a serio havas ankaŭ metalan sekuran linion kaj estas presita per modernaj teknikoj.

En Ĉinio oni emisiis 3 seriojn da cirkulaj moneroj. La 1-a serio emisiiĝis en 1957. Ĝi estis farita el alojo de aluminio kaj magnezio, en valoro de 1, 2 kaj 5 fen-oj. Ĝis 1993 oni emisiis 19 specojn de monero kaj monbileto en valoro de 5 fen-oj, 25 specojn — en valoro de 2 fen-oj, 26 specojn — en valoro de 1 fen-o. La 2-a serio, farita el nikela alojo kaj kupra alojo, estis emisiita de 1980 ĝis 1986, en valoro de 1 juano, 50, 20 kaj 10 fen-oj. La 3-a serio, en valoro de 1 juano, 50 fen-oj kaj 10 fen-oj, estis emisiita en 1992. Kaj cetere en Ĉinio oni emisiis 19 seriojn da cirkulaj memormoneroj kaj 91 seriojn da memormoneroj. La diversaj memormoneroj el oro, arĝento kaj kupro plejparte temas pri gravaj historiaj eventoj de Ĉinio, historiaj eminentuloj de la mondo, raraj animaloj ktp.


1 juano = 10 ĝiao

Eksteraj ligiloj

greke http://www.sinobanknote.com greke http://www.pbc.gov.cn greke http://www.thebeijingguide.com/money/money3.html greke http://www1.ttcn.ne.jp/~kozzy/china/rmb001.htm