Salakva lago: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
20 bitokojn forigis ,  antaŭ 12 jaroj
e
roboto forigo de: tr:Tuz gölü; cosmetic changes
e (roboto aldono de: cs:Slané jezero)
e (roboto forigo de: tr:Tuz gölü; cosmetic changes)
'''Salakva lago''' estas la nomo por [[lago]] kun [[salakvo]] en geografia [[baseno]] kaj sen akva konekto al salakva [[maro]].
 
Salakvaj lagoj kutime situas en tre sekaj regionoj aŭ en [[dezerto]]j, tiel ke pro la daŭra forta forvaporiĝo de akvo la sala koncentraĵo de la restanta laga akvo konstante altiĝas. Se forvaporiĝas pli da akvo ol alvenas pro aflua(j) rivero(j), iom post iom la lago sekiĝas kaj kreiĝas "sala dezerto", kiel ekzemple la [[Dezerto Granda Sala Lago|dezerto]] proksime de la [[Granda Sala Lago]] en la usona ŝtato [[Utaho]].
 
Se dum la jaro regule alternas pluvaj kaj sekaj sezonoj, ankaŭ regula alterno inter salakva lago kaj sala dezerto eblas, kiel ekzemple okazas en la montaro [[Atlaso (montaro)|Atlaso]] en norda [[Afriko]]. Ankaŭ homa interveno kiel forpreno de freŝa akvo por akvuma agrikulturo povas signife influi la akvokvanton (kaj sekve la salkvanton) de tiaj lagoj.
== Vivoregiono ==
[[Dosiero:Tasitolu, Dili.jpg|thumb|250px|<center>la tri salakvaj lagoj de [[Tasitolu]] en [[Orienta Timoro]], grava vivoregiono por [[akvobirdo]]j]]
Multaj specioj de [[fiŝoj]] kaj [[moluskoj]] ne povas pretervivi en forte saloza akvo. Tamen ekzistas iuj specioj, kiuj adaptiĝis al tiaj cirkonstancoj – zoologie ili nomatas bestoj "halofilaj", do "salemaj". Inter tiaj bestoj inter alie estas la "salakva krabo" ''[[Sala artemio]]'', kiu siavice allogas [[flamingo]]jn.
 
Se salakva lago sekiĝas, sub certaj cirkonstancoj semoj aŭ fiŝaj ovoj povas konserviĝi, kiam ili pro la forta suna radiado "bakiĝas" en la salo. En tiu konservita stato ili povas pretervivi dum pluraj jaroj kaj en la kazo de replialtigo de la akvonivelo povas revekiĝi al nova vivo.
[[ru:Солёное озеро]]
[[sv:Saltsjö]]
[[tr:Tuz gölü]]
[[uk:Мінеральне озеро]]
[[zh:鹹水湖]]
148 696

redaktoj

Navigada menuo