Kilchberg ZH: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Kilchberg (Zurych)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Komunumo en Svislando
{{Komunumo en Svislando
|nomo=Kilchberg ZH
|nomo=Kilchberg ZH
|blazono=[[Image:Kilchberg.png|thumb|120px|center|Blazono de Kilchberg]]
|blazono=[[Image:Kilchberg-blazon.svg|thumb|120px|center|Blazono de Kilchberg]]
|bildo=[[Image:Kilchberg vom See.jpg|thumb|285px|center|Kilchberg vidita de la [[Lago de Zuriko]]]]
|bildo=[[Image:Kilchberg vom See.jpg|thumb|285px|center|Kilchberg vidita de la [[Lago de Zuriko]]]]
|kantono=Zuriko
|kantono=Zuriko

Kiel registrite je 09:20, 10 apr. 2009

Kilchberg ZH
Blazono de Kilchberg
Kilchberg vidita de la Lago de Zuriko
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 19' N, 8° 32' E
Areo 2,58 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8802
Komunumkodo {{{kodo}}}
vdr
Kilchberg kun la vilaĝa preĝejo, al kiu ĝi ŝuldas sian nomon

Pri la komunumo

Kilchberg ZH estas komunumo en la distrikto Horgen en Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 7188 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Kilchberg situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Zuriko, limante rekte al al urbo Zuriko.

Trafiko

Tra Kilchberg pasas la trajnlinioj de Zuriko al Gotardo kaj de Zuriko al Koiro. La komunumo estas bone konektita per trajnoj kaj busoj al la reto de la Zurika Trafik-Unio, kaj estas ankaŭ aliro al la aŭtoŝoseo a3 de Zuriko al Koiro.

Historio

La alemano Bankilo estis supozeble la fondinto de Kilchbergs - aŭ pli bone dirita - de Bendlikon, kiel la vilaĝo iam nomiĝis. Li setlis je la fino de la 5-a jarcento ĉe la alfluo de la vilaĝa rivereto al la lago, kie hodiaŭ troviĝas la hotelo «Löwen». Kiel la nomo «Kilchberg» indikas, la preĝejo sur la monto estis menciita unuan fojon en la jaro 1248. En la malnova zurika milito la ligna preĝejo estis bruligita de la ĵurkomunumanoj kaj poste anstataŭigita per ŝtona konstruaĵo. Ek de 1935 Kilchberg ankaŭ posedas rom-katolikan preĝejon.

Origine Kilchberg estis kampara vilaĝo. Krom kamparanoj, kies plej grava enspezo ĝis la 17-a jarcento estis la vinkulturado menciindas ankaŭ la ŝipistoj de Bendlikon, kiuj prizorgis person- kaj vartransporton kun la urbo Zuriko. En la 17-a kaj 18-a jarcento floris la hejmlaboro de la kotonoŝpinistoj kaj la muslinoteksitoj.

Ekonomio

En la 18-a jarcento la porecelanfabriko kaj poste la fajencofabriko havis gravan signifon por Kilchberg. Dum la nur 28-jara historio de la porecelanfabriko Schooren estis kreitaj multspecaj bele pentritaj tabloservicoj, sed ankaŭ multnombraj individuaj figuroj kaj figurgrupoj.

Kilchberg estas la ĉefsidejo de monde konata ĉokoladfabriko Lindt & Sprüngli. Ĝi estas la plej malnova kaj sola pli granda industrientrepreno sur la teritorio de la komunumo. La firmao, kiu fondiĝis en la jaro 1845 havas sian sidejon jam ek de 1899 ĉe la aktuala loko ĉe Seestrasse.

Eksteraj Ligiloj

greke Oficiala retejo de la komunumo Kilchberg ZH


Ŝablono:Horgen (distrikto)