Eŭropa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: th:ยูโรพา
Linio 53: Linio 53:
[[sr:Европа (митологија)]]
[[sr:Европа (митологија)]]
[[sv:Europa (mytologi)]]
[[sv:Europa (mytologi)]]
[[th:ยูโรพา]]
[[uk:Європа (міфологія)]]
[[uk:Європа (міфологія)]]
[[zh:欧罗巴]]
[[zh:欧罗巴]]

Kiel registrite je 18:51, 12 apr. 2009

Eŭropa kaj la taŭro de Gustave Moreau (c. 1869)

Eŭropa, (helene Εὐρώπη), laŭ la helena mitologio, estis filino de Agenoro, reĝo de Fenicio kun la reĝino Telefasa, kaj fratino de Kadmo, la estonta fondinto de Tebo, en la grekia pejzaĝo Beotio. Ŝi estis tiel bela ke oni akuzis ŝin uzi la vizaĝofarbojn de la diino Hera, ŝtelitajn por ŝi de Hekata.

Foje, kiam la princino rikoltis florojn kune kun siaj amikinoj, proksime de plaĝo, ne tre fora de la paŝtejo kie manĝis la brutaro de sia patro, ŝi ekvidis specialan taŭron inter la aliaj brutoj, kun blankbrila felo, respektinda sinteno kaj dolĉa mieno, neniam vidita de ŝi. La junulino, allogita de tia belega specimeno, alproksimiĝis por karesi la beston kaj sentis lian buŝodoron similan al safrano. La taŭro , tiam, kuŝis ĉe ŝiaj piedoj kvazaŭ invitante ŝin suriris lian dorson. Eŭropa, fascinata de lia neordinara beleco kaj sereneco, sidiĝis sur la dorson de tiu mirinda taŭro. Apenaŭ stariĝis, la virbruto direktiĝis al la maro portante surdorse la belulinon kaj naĝis ĝis la insulo Kreto. Tiam la taŭro, kiu estis Zeŭso aliformiĝinta kiel bruto, prenis sian originan formon kaj prezentiĝis al la princino, amorante ŝin ĉe fonto sub platanoj, kiuj, laŭ la tradicio, konservis porĉiame sian frondon.

Poste, Eŭropa naskis siajn tri filojn: Minoo, Radamanto kaj Sarpedono. Tiuokaze Zeŭso omaĝis la patrinon per tri donacoj: la giganto Taloso, kiu devis protekti la insulon kontraŭ ajna malamika forto, ĉashundo kiu neniam maltrafis la predaĵon kaj nevenkebla armilo.

Zeŭso edziniĝe oferis Eŭropan al la loka reĝo Asterio, kiu akceptis ŝiajn filojn kiel siaj propraj kaj kiam li mortis, anstatŭis lin unu el ili. Minoo. Eŭropa fariĝis, tiele, la unua reĝino de kreto.