Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
e
 
=== Religio ===
La spirita krizo spertita de Balzac je la epoko de lia unua [[komunio]] igis lin esplori la verkojn de la frutempaj kristanaj pensistoj kaj la enigmon de [[malbono]]. Kiel rimarkis la franca kritikisto Philippe Bertault, la plej granda parto de la [[mistikismo]] esprimita en ''Louis Lambert'' rilatas al tiu de [[Historio de kristanismo|frutempa kristanismo]]<small><ref>Bertault, pp. 72–75.</ref></small>. En siaj leteroj klarigas Lambert, ke li esploris ne nur kristanismon, sed ankaŭ interalie la filozofiojn de [[hinduismo]], [[budhismo]], [[islamo]] kaj [[konfuceismo]]. Emfazante la similaĵojn inter tiuj variaj tradicioj, li deklaras, ke [[Emanuel Swedenborg]] "''sendube enkorpigas ĉiujn religiojn - aŭ plivole la ununuran religion - de la homaro''"<small><ref>Balzac, pp. 218–219.</ref></small>. Pro la sama teorio klopodas Balzac, en ''Louis Lambert'' kaj alie, kompletigi sian kristanan kredon per okulta mistikismo kaj per pli laika realismo<small><ref>Oliver, p. 30; Hunt, p. 52; Bertault, pp. 75–76.</ref></small>.
 
La [[Katolikismo|katolika Eklezio]] mem estas temo de la meditadoj de Lambert, precipe rilate al frutempaj [[Martiro|martiroj]]. La apartigo de interna kaj ekstera realecoj, li sugestas, klarigas kiel la torturitoj kaj kripligitoj kapablas ignori fizikan doloron pere de spirita volo<small><ref>Oliver, p. 30; Bertault, p. 76; Maurois, p. 200.</ref></small>. Kiel diris Lambert : "''Ĉu la fenomeno de la turmentoj eltenitaj tiel heroe de fruaj kristanoj, kaj observita preskaŭ ĉiufoje, ne abunde pruvas ke Materia forto neniam superos la forton de Ideoj aŭ la Volon de homo ?''"<small><ref>Balzac, p. 200.</ref></small>. Tiu apartigo inter interno kaj ekstero ankaŭ helpas al la kompreno de la [[miraklo]]j atribuitaj al [[Kristo]], kiujn Lambert konsideras kiel "''perfekta''" ekzemplo de unueco inter la du fortoj<small><ref>Bertault, p. 76; Balzac, p. 200.</ref></small>.
25 291

redaktoj

Navigada menuo

Personaj iloj

Nomspacoj

Variantoj