Enrique Granados: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
9 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
e
roboto modifo de: de:Enric Granados i Campiña; cosmetic changes
Neniu resumo de redakto
e (roboto modifo de: de:Enric Granados i Campiña; cosmetic changes)
Granados fariĝis elstara kaj sukcesa pianisto. Li skribis ĉefe [[lido]]jn kaj pianokomponaĵojn. La graveco de liaj [[opero]]j, hispanaj [[opereto]]j kaj [[Simfonia poemo|simfoniaj poemoj]] staras post tiu de lia pianomuziko. Inter ili la temperamentaj ''Danzas españolas'', la ''Valses Poeticos'', samkiel la poeziaj ''Goyescas'' (1911) elstaras. La pianociklo ''Goyescas'', al kiu Granados estis inspirita per la bildoj de la pentristo [[Francisco de Goya]] (1746–1828) kaj kiun li dediĉis al sia edzino, priskribas la popolan vivon de la epoko de Goya. La ''Goyescas'' apartenas al la plej virtuozaj pianokomponaĵoj de Granados. Lia plej fama peco estas ''Quejas o la Maja y el Ruiseñor'' (eo: ''Plendokantoj aŭ la belulino kaj la najtingalo''), el kiu devenas la melodio de la modkanto ''Bésame Mucho'', poste farita de ''Consuelo Velázquez''.
 
Multaj el liaj komponaĵoj ekzistas ankaŭ kiel transskribaĵoj por [[gitaro]], kiuj apartenas al la norm[[repertuaro]] de gitaristoj. Elstaraj sonregistraĵoj de liaj verkoj por gitaro ekzistas i.a. de [[John Williams (Gitarrist)|John Williams]], [[Julian Bream]], [[Pepe Romero]], [[Andrés Segovia]], [[David Russell]] aŭ [[Manuel Barrueco]]. En 1901 Granados fondis en [[Barcelono]] ''Academia Granados'' poste ''Academia Marshall''), kiun li direktis ĝis sia morto.
 
La [[Pariza Opero]] donis al Granados komision komponi operon. Pro tio li komencis aliversii belegan pianociklon ''Goyescas''. Post eksplodo de la [[unua mondmilito]] la Pariza Opero devis nuligi la komision. La novjorka [[Metropolitena Operejo]], jam delonge interesita je peco de hispana komponisto, sekve de tio komisiis Granados, finfari la operon. Granados, kiu dum sia vivo ne ŝate kaj ofte vojaĝintis, veturis kune kun sia edzino kaj la kantistensemblo por la unua prezentado de la opero al [[Novjorko]]. Tie li travivis feliĉan tempon, estis festata kaj jubilata. Dum la hejmenvojaĝo, je la transveturado de [[Folkestone]] al [[Dieppe (Seine-Maritime)|Dieppe]], la [[vaporŝipo]] ''Sussex'' estis torpedita de germana [[submarŝipo]] kaj sinkis. Granados ja unue povis esti savita, sed vidante sian edzinon senhelpe drivi en la maro, por malespera provo savi ŝin plonĝis reen en la akvon, en kiu ambaŭ dronis.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* {{DM|118639315|Enrique Granados}}
* [http://www.tacet.de/main/seite1d.htm Enrique Granados ludas siajn 1913 interpretojn], ''The Welte-Mignon Mystery Vol. I''
* [http://vergil.ub.uni-tuebingen.de/radio/zeige.php?dataset=12892 Germana Radioelsendo] pri Granados, Albéniz kaj de Falla (Quicktime-aldonaĵo bezonta)
{{vivtempo|1867|1916|Granados, Enrique}}
 
 
[[Kategorio:Hispanaj komponistoj]]
[[Kategorio:Romantikaj komponistoj]]
{{vivtempo|1867|1916|Granados, Enrique}}
 
[[bs:Enrique Granados]]
[[ca:Enric Granados i Campiña]]
[[da:Enrique Granados]]
[[de:EnriqueEnric Granados i Campiña]]
[[en:Enrique Granados]]
[[es:Enrique Granados]]
149 883

redaktoj

Navigada menuo