Kirasita transportilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
e Kirasita transportilo alinomita al Kirasita transportero, alidirektilo lasita
e Kirasita transportero alinomita al Kirasita transportilo, alidirektilo lasita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:52, 19 apr. 2009

Usona kirasita transportero M2 Bradley.

Kirasita transportero ("KT") estas kirasita vehiklo, kies primara celo estas transporto de infanterio (kaj nome rekte en batalzono), eventuale poste ankaŭ batalo kontraŭ infanterio kaj leĝere kirasitaj celoj de malamiko. Okaze de modernaj KT eĉ batalo kontraŭ kirasita tekniko de la malamiko helpe de AT (kontraŭtankaj) raketoj aŭ AA raketoj (tero-aero).

Evoluo de KT koneksas kun la dua mondmilito, wehrmacht kaj ties strategio de blitzkrieg - fulma milito. Dume kirasitaj kojnoj de tankaj taĉmentoj devas trabati la fronton per decidaj batoj, la infanterio devas esti moviĝema, por ke ĝi konkeru la konkeritajn lokojn. Same tiel ankaŭ por ilia pli bona ŝirmo estas ideala transporto per KT. Plie, ferdekaj armiloj - unue mitraloj kaj kanonoj inkluzive de pli altaj kalibroj, pli poste ankaŭ raketĵetiloj - estas alte efikaj iloj de la batalo kontraŭ taĉmentoj de kontraŭulo.

La kirasita transportero de hodiaŭa tempo estas meze blendita, plurrada aŭ raŭpa veturilo kun diversa ekipaĵaro - aŭ jam batala, komandanta, radiokomunika aŭ kontraŭkemia ks. Ĝi devas rezisti al pafado de mitraloj kaj maksimume ŝirmi la homekipon antaŭ efikoj de AT raketoj kaj AP (kontraŭblendaj) pafaĵoj de la kontraŭulo, kvankam rilate al ties difino kaj ankaŭ trafikaj pretendoj ne eblas uzi pli fortan blendon aŭ specialajn teknologiojn. Pafigiloj de la armiloj de KT estas kutime telepriregataj por pli bona ŝirmo de la homekipo, sole la raketoj estas necese ŝargi permane.

KT estas malmultekosta, efika kaj povuma armilo, kiu en la modernaj militaferoj antaŭ longe superis la pezajn kaj multekostajn tankojn.]