Frigyes Karinthy: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→En Esperanto aperis: +kovrilpaĝo |
PaulP (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 24: | Linio 24: | ||
* [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.ik.html#frigyes_karinthy Pliaj rete legeblaj verkoj] |
* [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.ik.html#frigyes_karinthy Pliaj rete legeblaj verkoj] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Hungaraj verkistoj]] |
||
[[Kategorio:Esperantistoj|KARINTHY, Frigyes]] |
|||
{{EdE|K}} |
|||
[[Kategorio:Hungaraj verkistoj|KARINTHY, Frigyes]] |
|||
{{vivtempo|1887|1938|Karinthy, Frigyes}} |
|||
[[Kategorio:Mortintoj en 1938|K]] |
|||
[[cs:Frigyes Karinthy]] |
[[cs:Frigyes Karinthy]] |
Kiel registrite je 11:50, 29 apr. 2009
KARINTHY Frigyes [karinti] (naskiĝis la 25-an de junio 1887 en Budapeŝto; mortis la 29-an de aŭgusto 1938 en Siófok) estis eminenta hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Li verkis poemojn, eseojn, teatraĵojn, novelojn kaj romanojn – plejparte kun humura/satira enhavo.
Li verkis spritajn, valorajn artikolojn pri Esperanto, eĉ estis prezidanto de la Hungara Esperanto-Societo de 1932, kaj partoprenis ĉe kelkaj Esperanto-kongresoj, kvankam li ne parolis Esperante.
Famaj verkoj
- Esik a hó ("Neĝas", 1912, noveloj)
- Így írtok ti ("Jen kiel vi aliaj verkas", 1911: li parodie imitas stilon de gravaj verkistoj de la hungara literaturo kaj de la mondliteraturo)
- Utazás Faremidóba ("Vojaĝo en Faremidon", 1915: romano en stilo de Swift: guliverumo)
- Tanár úr, kérem ("Sinjoro instruisto, bonvolu", 1916: humurplenaj rakontoj pri lerneja vivo, pri adoleskantoj)
- A bűvös szék ("Magia seĝo", 1918, teatraĵo)
- Capillária ("Kapilario", 1921, romano)
- Nem mondhatom el senkinek ("Mi povas diri ĝin al neniu", 1930, poemoj)
- Mennyei riport ("Ĉiela intervjuo", 1937, satiro)
- Utazás a koponyám körül ("Vojaĝo ĉirkaŭ mia kranio", 1937, dokumentromano)
- Üzenet a palackban ("Mesaĝo en la botelo", 1938, poemoj)
En Esperanto aperis
- Morgaŭ Matene, dramo, tradukis Kálmán Kalocsay. - Budapest: Hungara Esperanto-Instituto, 1923. - 142 paĝoj.
- Norda vento, novelkolekto, tradukis Károly Bodó. - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. - 95 paĝoj.
- Vojaĝo en Faremidon. Du ŝipoj, noveloj, tradukis Lajos Tárkony. - Budapest: Literatura Mondo, 1934. - 83 paĝoj.
- Vojaĝo al Faremido. Kapilario, tradukis Lajos Tárkony. - Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. - 181 paĝoj. ISBN 963-571-045-3
- La poeto. Renkontiĝo kun junulo. La cirko, tradukis Kalocsay Kálmán, Vilmos Benczik, Sárközi János. - En: Hungara antologio, paĝoj 212 – 218.
- Pliaj rete legeblaj verkoj