Enid Blyton: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Montrofenestro
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Enid Blyton
Linio 55: Linio 55:
[[nl:Enid Blyton]]
[[nl:Enid Blyton]]
[[no:Enid Blyton]]
[[no:Enid Blyton]]
[[pl:Enid Blyton]]
[[pt:Enid Blyton]]
[[pt:Enid Blyton]]
[[ru:Блайтон, Энид Мэри]]
[[ru:Блайтон, Энид Мэри]]

Kiel registrite je 06:08, 30 apr. 2009

Enid Gillian BLYTON (naskiĝis la 11-an de aŭgusto, 1897, mortis la 28-an de novembro, 1968) estis angla verkistino. ŝi estis unu de la plej konataj kreintoj de porinfanaj literaturo de la 20a jarcento. Ŝi verkis pli ol 700 librojn kaj kli ol 10.000 rakontojn. Enid Blyton estas la plej komerce sukcesa aŭtoro de porinfanaj libroj.

Vivo

Enid Blyton naskiĝis en Dulwich apud Londono, kiel unua ido de Thomas kaj Theresa Blyton. Kiel infano ŝi brilis per sia eksterordinara memorkapablo. En la aĝo de ok jaroj ŝi kapablis legi unu paĝon de libro kaj poste ripeti parkere la tutan tekston.

Kiel junulino ŝi vizitis inter alie la lernejon St. Clare School, kiu fariĝis scenejo por kelkaj el ŝiaj verkoj. Iom poste ŝi vizitis la St. Christopher School en Beckenham, Kent, kie ŝi kune kun sia familio pasigis grandan parton de sia junaĝo.

En la aĝo de 14 jaroj Enid Blyton komencis verki. Ŝi gajnis poem-konkurson por infanoj kaj komencis sendi siajn poemojn kaj rakontojn al diversaj revuoj. Kvankam ŝiaj gepatroj deziris ke ŝi fariĝu pianistino, ŝi decidis fariĝi instruistino kaj ekstudis en la Ipswich High School. Ŝi trovis okupon en la Bichley Park School for Boys, sed jam unu jaron poste ŝi reiris al Beckenham.

Ŝia unua infanlibro Child Whispers aperis en 1922.

En la jaro 1924 Enid Blyton edziniĝis al la eldoneja redaktoro Hugh Pollock. Ŝi forlasis sian instruistan karieron kaj dediĉis sin ĉefe al la verkado. Dum ioma tempo la paro vivis en Londono, sed fine revenis al Beckenham.

Ekde 1926 Enid Blyton eldonis revuon kiu enhavis amuzajn rakontojn por infanoj.

En la jaro 1929 la geedzoj transloĝiĝis al Old Thatch, Buckinghamshire, kie pli malfrue naskiĝis la filinoj Gillian (1931) kaj Imogen (1935).

En 1931 ŝi verkis sian unuan romanon por plenkreskuloj, kiun ŝi tamen ne publikigis. Ŝi faris el ĝi la unuan volumon de la rakontoj pri la cirko Gallianos. Ŝia unua granda romano The Advantures of the Wishing Chair aperis en 1937. La jaron poste ŝi lastfoje transloĝiĝis, al Green Hedges, Baconsfield. Ŝia edzeco disiĝis en 1942.

En la jaro 1943 Enid Blyton edziniĝis duan fojon, al la kirurgo Kenneth Darrell Waters. Ekde 1950 ŝiaj verkoj aperis en diversaj landoj, en pli ol cent lingvoj. Ŝi ekde tiam verkis 10.000 ĝis 12.000 vortojn tage.

Ŝia porinfana revuo en 1953, post preskaŭ 30 jaroj, ĉesis aperi. Enid Blyton anstataŭis ĝin per la Enid-Blyton-Magazine. La jaro 1957 estis plej fruktodona: Ŝi publikigis 37 novajn verkojn.

Ŝia lasta romano Noddy and the Aeroplane aperis en 1964. Kvar jarojn poste Enid Blyton mortis en Londono.

Verkaro

Enid Blyton verkis pli ol 700 librojn, ĉefe verkojn por infanoj.

La okazaĵoj en ŝiaj libroj grandparte estis propraj travivaĵoj kaj multaj personoj, kiel ekz. la instruistino pri franca lingvo kaj la belga kunlernantino vere ekzistis. Ankaŭ ŝiaj dombestoj, ekz. hundo, papago kaj simio, eniris ŝian verkaron.

Por siaj libroj ŝi mem elektis la ilustristojn. Krome ŝi havis la ideon, ke bildoj ornamu la malantaŭon de ĉiu libro – kaj librovendistoj bone privarbis ŝiajn librojn en la montrofenestroj. Plia ideo estis, ke sur ĉiu libro aperu ŝia subskribo.

Pri kritikuloj, kiuj ekz. primokis la kvanton de ŝia verkaro, ŝi iam diris: "Kritikoj de homoj pli aĝaj ol 12 jaroj min tute ne interesas."