Hejmmuziko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24: Linio 24:
Simplaj kantaroj formis la bazon por la notado de la nuntempa hejmmuziko. Reduktita sur sia praversio, la teksto sufiĉis por memorigi la melodion buŝe tradukitan aŭ konatan el amaskomunikiloj. Por gitaro- aŭ akordionludantoj la superstaraj akordsignoj fariĝis nepre necesaj.

Muzik[[eldonejo]]j nuntempe surmerkatigas apartajn eldonaĵojn por moderna hejmmuziko, kiuj prezentas malfacilajn modelojn en faliligitaj versioj, reduktas komponaĵojn sur sian [[melodio]]n kaj simplan [[akompano (muziko)|akompanaĵon]] aŭ transponas ilin en pli facile kanteblajn resp. ludeblajn [[tonalo]]jn. Ĉefe populara muziko estas prilaborata kaj eldonata por hejma uzo.
Muzik[[eldonejo]]j nuntempe surmerkatigas apartajn eldonaĵojn por moderna hejmmuziko, kiuj prezentas malfacilajn modelojn en faciligitaj versioj, reduktas komponaĵojn sur sian [[melodio]]n kaj simplan [[akompano (muziko)|akompanaĵon]] aŭ transponas ilin en pli facile kanteblajn resp. ludeblajn [[tonalo]]jn. Ĉefe populara muziko estas prilaborata kaj eldonata por hejma uzo.

Kantoj, kiuj eble neniam antaŭe estis fiksitaj en notoj, sed rekte surbendigitaj post sukcesa vendado de la sonportujo estas skribforme presataj kaj publikataj. [[Muzikalo]]j same taŭgas por tio kiel pop- kaj rokkantoj. Por la hejma uzado ĉi tiuj notoj estas enigataj en plifaciligita formo en pli malpli ampleksajn kolektojn. Ĉi tiuj enhavas depende de la eldonaĵo la kantvoĉon, akordsimbolojn por gitarantoj samkiel simplan pianakompanaĵon, kiu subtenas la kantadon. En kelkaj eldonaĵoj la kantvoĉo enestas ankaŭ en la pianopartio, ludata per la dekstra mano.

Kiel registrite je 17:37, 23 maj. 2009

Hejmmuzikodommuziko estas la muzikado en familio, en lernejo kaj en aliaj sociaj komunumoj. Gravas je tio la muzika agado en nepublika kadro.

Historio

Dum la mezepoko ekestis el komuna kantado post farita laboro la plej variaj popolkantoj. Ili estis tradiciataj buŝe. Pro la kolektado de popolkantoj dum la romantismo ili estas unuaj notitaj ekzemploj de hejmmuziko.

En Vieno la florepoko de hejmomuziko estis komence de la 18-a jarcento, kiam mecenatoj influis la muzikan vivon de la urbo. La nobelaj artomecenatoj ĉiam denove invitis en siajn kastelojn muzikistojn kaj kapelojn, kiuj tie prezentis al plejparte selekta publiko novajn komponaĵojn.

Dum kiam komence estis preskaŭ nure la imperiestra kortego, je kio muziko trovis flegejon, (ekz. per fondado de la kortega muzikkapelo far Maksimiliano la 1-a aŭ operprezentadoj sub Leopoldo la 1-a kaj Karolo la 6-a), la muzikŝato transiris iom post iom al la alta kaj malalta nobelaro. Ekz. Haydn, Mozart kaj eĉ ankoraŭ Beethoven verkis sub nobelaj patronoj. La karakteriza floraĵo de ĉi tiu pli malvasta ligo inter artistoj kaj nobelaro estis precipe la ĉambromuziko. Komence de la 19-a jarcento ĉi tiu ŝato ankaŭ plivastiĝis en la burĝa tavolo kaj transvivis sian kulminon en la bidermajro. Karakterizaĵo de ĉi tiu hejmomuziko estas ĝia facila ludebleco samkiel malgranda muzikantaro.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj precipe ĉe filinoj el la alta eŭropa burĝaro muzika edukado apartenis al memkompreneblaj partoj de bona edukado. Tiucele ofte servis piano- kaj kantolecionoj. Tio plibonigis la ŝancon por la familioj de la filinoj por sukcesa edzinigo de la knabinoj. Analoge kreskis la averaĝa nivelo de la lernantinoj. Pluaj profesiaj celoj ne estis ligataj kun ĉi tiuj studadoj. Muzikaj karieroj de virinoj kiel tiu de Clara Wieck, posta Schumann, kiuj sin apogis sur regado de instrumento, en la 18-a kaj 19-a jarcentoj estis esceptokazoj. Pli grandan memstarecon ĝuis la kantistinoj, kies specifaj voĉregistroj estis postulataj en la ensembloj de la siatempaj operoj.

Kun la invento de pianolo, sondisko kaj sekvaj sonregistriloj iom post iom malkreskis la praktikado de hejmomuziko. Junularaj muzikmovadoj (ekz. Wandervogel kaj lerneja muziko en Germanio kontraŭis ĉi tiun tendencon kaj prosperigis la flegadon de hejmmuziko per malnova kaj nova ludo- kaj kantomuziko. Studentoligoj ankaŭ vivtenis la tradician kantaron. La tradicia kantado de gratulokantoj dum naskiĝtago aŭ de kristnaskokantoj en la advento plejparte konserviĝis. La postuloj por komuna muziko tamen forte sinkis post la 19-a jarcento.

Instrumentoj

Tradiciaj hejmmuzikaj instrumentoj estas ekz. piano, gitaro, akordiono, bekfluto, zimbalono kaj citro. En pli nova tempo ankaŭ ofte aliras ritmaj instrumentoj, ekz. marakoj aŭ tintiloringoj. Ankaŭ principe ĉiuj specoj da bruo- kaj ludilinstrumentoj kiel ekz. fajfilojbekflutaj kapartikoj estas uzeblaj, ĉefe kiam infanoj kunludas. Tamen tio ĝis nun preskaŭ ne estas en uzo.

La elektroniko nur per muzikila klavaro eniris la dommuzikon, kvankam jam komencoj ekzistis en la 1930-aj jaroj (Neo-Bechstein). Tamen karakteriza por hejmmuziko ĉiam estis, ke la malmultaj disponeblaj instrumentoj por la akompanado de kantado devis sufiĉi.

Notoj por hejmmuziko

Simplaj kantaroj formis la bazon por la notado de la nuntempa hejmmuziko. Reduktita sur sia praversio, la teksto sufiĉis por memorigi la melodion buŝe tradukitan aŭ konatan el amaskomunikiloj. Por gitaro- aŭ akordionludantoj la superstaraj akordsignoj fariĝis nepre necesaj.

Muzikeldonejoj nuntempe surmerkatigas apartajn eldonaĵojn por moderna hejmmuziko, kiuj prezentas malfacilajn modelojn en faciligitaj versioj, reduktas komponaĵojn sur sian melodion kaj simplan akompanaĵon aŭ transponas ilin en pli facile kanteblajn resp. ludeblajn tonalojn. Ĉefe populara muziko estas prilaborata kaj eldonata por hejma uzo.

Kantoj, kiuj eble neniam antaŭe estis fiksitaj en notoj, sed rekte surbendigitaj post sukcesa vendado de la sonportujo estas skribforme presataj kaj publikataj. Muzikaloj same taŭgas por tio kiel pop- kaj rokkantoj. Por la hejma uzado ĉi tiuj notoj estas enigataj en plifaciligita formo en pli malpli ampleksajn kolektojn. Ĉi tiuj enhavas depende de la eldonaĵo la kantvoĉon, akordsimbolojn por gitarantoj samkiel simplan pianakompanaĵon, kiu subtenas la kantadon. En kelkaj eldonaĵoj la kantvoĉo enestas ankaŭ en la pianopartio, ludata per la dekstra mano.

Ofte kantmelodioj estas duoble notataj por eviti iritadojn por la kantantoj. Je tio la kantvoĉo retroviĝas en la pianakompanaĵo. Por iomete progresintaj pianludantoj ekestas la malfacilaĵo, forigi tiujn ĉi duoblajn melodiojn el la finversia akompanaĵo.

Vd ankaŭ:

Literaturo

Ligoj eksteren