Infanto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ja:インファンテ (称号)
Linio 24: Linio 24:
[[hr:Infant]]
[[hr:Infant]]
[[it:Infante]]
[[it:Infante]]
[[ja:インファンテ (称号)]]
[[ko:인판테]]
[[ko:인판테]]
[[lv:Infants]]
[[lv:Infants]]

Kiel registrite je 07:09, 31 maj. 2009

Infant-krono (Hispanio)
La infantinoj Isabela Klara Eŭgenia (maldekstre) kaj ŝia pli juna fratino Katarina Miĥaela, 1570

Infanto estas titolo de ĉiuj hispanaj kaj portugalaj reĝidoj. La kortega alparolo de hispana infanto estas Alteza Real (reĝa moŝto), de portugala nur Alteza (moŝto; laŭvorte alteco).

Laŭ PIV (2002) la titolo ne estas uzata por la reĝaj heredontoj; tio veras almenaŭ por Portugalio. La portugala tron-heredonto portis la titolon Príncipe Real de Portugal (reĝa princo de Portugalio); liaj aŭ ŝiaj gefiloj estis infantoj, escepte de la supozebla heredonto inter ili; tiu portis la titolon Príncipe da Beira.

La hispana heredonto havas, aldone al "infanto", la titolon Príncipe de Asturias (princo de Asturio); kutime oni uzas tiun ĉi titolon kaj ne nomas la heredonton "infanto". La hispana reĝo rajtas doni la titolon ankaŭ al aliaj membroj de la reĝa familio.

Etimologie la vorto devenas, same kiel "infano", de la latina infans ("infano", origine "neparolanto").

Vidu ankaŭ: Kronprinco.