Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20110815: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Ŝablonoj: respondo
Geitost (diskuto | kontribuoj)
Linio 119: Linio 119:
Hei Tlustulimu, kannst du mal checken, warum z.B. [[Vikipediisto:Byrial]], [[Vikipediisto:CLW]] nicht unter [[:Kategorio:Vikipediisto nn-1]] oder [[:Kategorio:Vikipediisto nn]] aufgelistet werden, ebenso nicht [[Vikipediisto:Troels Nybo]] unter [[:Kategorio:Vikipediisto nn-2]] oder [[:Kategorio:Vikipediisto nn]]. Bei mir klappt das aber mit derselben Vorlage komischerweise. Ich werde daraus nicht schlau. --[[Vikipediisto:Geitost|Geitost]] 14:59, 1. Jun 2009 (UTC)
Hei Tlustulimu, kannst du mal checken, warum z.B. [[Vikipediisto:Byrial]], [[Vikipediisto:CLW]] nicht unter [[:Kategorio:Vikipediisto nn-1]] oder [[:Kategorio:Vikipediisto nn]] aufgelistet werden, ebenso nicht [[Vikipediisto:Troels Nybo]] unter [[:Kategorio:Vikipediisto nn-2]] oder [[:Kategorio:Vikipediisto nn]]. Bei mir klappt das aber mit derselben Vorlage komischerweise. Ich werde daraus nicht schlau. --[[Vikipediisto:Geitost|Geitost]] 14:59, 1. Jun 2009 (UTC)
:Hallo, Geitost. Da die Vorlagen {{ŝ|Vikipediisto nn-1}} und {{ŝ|Vikipediisto nn-2}} noch ziemlich neu sind, gibt es mit den automtischen Kategorisierungen eine Verzögerung. Der Servercatch braucht manchmal eine Weile. Gruß --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 15:23, 1. Jun 2009 (UTC)
:Hallo, Geitost. Da die Vorlagen {{ŝ|Vikipediisto nn-1}} und {{ŝ|Vikipediisto nn-2}} noch ziemlich neu sind, gibt es mit den automtischen Kategorisierungen eine Verzögerung. Der Servercatch braucht manchmal eine Weile. Gruß --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 15:23, 1. Jun 2009 (UTC)
::Ach so, das wusste ich nicht. Ich hatte schon nach Fehlern in den Vorlagen gesucht. Multan dankon! --[[Vikipediisto:Geitost|Geitost]] 15:31, 1. Jun 2009 (UTC)

Kiel registrite je 15:31, 1 jun. 2009

Vikipedia emblemo Saluton kaj bonvenon en mia diskutopaĝo!
Bonvolu tion ĉi legi antaŭ ion skribi!

Se vi volas demandi min, demandu ĉi tie kaj mi ĉi tie ankaŭ respondos.
Se mi demandis vin en via diskutopaĝo, vi respondu tie kaj uzu {{Re|Tlustulimu}}! Tiel mi ricevos sciigon pri via mesaĝo.

Bv. ne uzi ĉi tie la ŝablonon {{ŝ|Nova!}}, ĉar mi ne subtenas ilian uzadon. Dankon.

Arkivoj
Arkivoj

Vikipedio:Babelejo
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
dsb
1
pl
1
Ten użytkownik posługuje się językiem polskim na poziomie podstawowym.
Uzantoj laŭ lingvo

Neaferecajn kaj neobjektivajn diskutojn mi forigos ĉi tie.

Sed malnovajn diskutojn mi ŝovos en arkivon, nomatan laŭ la skemo [[Vikipediista diskuto:Tlustulimu/ArkivoDato|Dato]]. Por tio ekzistas la ŝablono {{Arkivo}}.


Bonvolu respondi sur via uzantopaĝo, se mi tie ion demandis al vi, aldonante la jenon al la komenco de via respondo:

{{re|Tlustulimu}}

Tiam la diskuto ne okazas sur du malsamaj paĝoj.


RE:Helpo:Alŝuti dosieron

Saluton Tlu,

Mi volonte ekzamenos la tutan aferon dum la venonta semajnfino. Mi ne sciis, ke ekzistis tia paĝo, kaj ĝi ŝajne ankoraŭ ne estas uzata (al ĝi ligas neniu "oficiala" paĝo). Post tradukado de la subpaĝoj, eble ni povos anstataŭigi la nunan Speciala:Alŝuti ? Kore, Thomas Guibal 18:47, 7. Apr 2009 (UTC)

Alŝutado

Salut'! Mi dankas Vin pri la helpemo, sed mi konfuziĝis. (La hieraŭa urso jam videblas sur 2 lokoj senprobleme). Ĉe alŝutado mi legis: la 1-a paŝo estas "informo por dosiero". Tion mi faris, dume vi anonciĝis, ke mi eraris. La tria foto troviĝas ankoraŭ en mia komputilo. Mi ĵus nomumis ĝin Sensorteco. Kion mi faru, se ne "informo por dosiero"? Crosstor.--Crosstor 13:35, 8. Apr 2009 (UTC)

Salut'!

Mi faris la redaktadon, danke al vi en "Resumo" eĉ por kvarfoje, tamen la rezulto ne estis bona, ĉar la ruĝa averto pri justa uzo restis. Verŝajne vi vidos miaj redaktojn (kovrilpaĝo, justa uzo, ktp). Kion mi faru? Kore --Crosstor 08:35, 12. Apr 2009 (UTC)

Tipoj de literoj en informkestaj titoloj

Kiel mi eksciis laŭ via redakto en hsb:Informkesto festo, vi uzis ankaŭ tie tipon de literoj en la titolo laŭ fonta familio Book Antiqua. Ĉu vi pensas, ke ĉiu informkesta ŝablono havu karakterizan tipon de fonta familio? Ĉu ne estus do interese havi la titolojn skribitaj per aliaj fontoj? Mi vidis nenie tion, mi nur tiel eksperimentis. Kerio 17:38, 13. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Kerio. Mi pensas, ke tiaj formatoj ne tre gravas, ĉar ja ne ĉiu leganto de artikoloj havas la samajn skribodosierojn sur sia komputilo. Kore --Tlustulimu 17:56, 13. Apr 2009 (UTC)
Bone, sed ne ĉiu leganto ne havas ĉiujn css-formatojn kaj similajn nebezonaĵojn, kaj ili ja estas uzataj, eĉ kiam kaŝe. Se ne estus tiel, kial do iuj devus instali ilin en siaj subpaĝojn? Nu bone, mi ne solvos plu tion. Kerio 18:13, 13. Apr 2009 (UTC)

Dankon

Dankon pro la atentigo! Mi ne konsciis, pri la ekzisto de la ŝablono. Mi nun kolektas "tipajn frazojn", kiuj povas utili por helpi al novuloj. Eble indus iam kunigi ilin en unu ŝablono kun diversaj parametroj. --PaulP - Disk. 18:54, 15. Apr 2009 (UTC)

Ŝablono Lingv/Informkesto

la afero estas iom komplika ĉar la dokumentado estas provizita de {{Lingv/dokumentado|Informkesto}} kie Informkesto estas uzata kiel parametro. Do temas pri neordinara dokumentado kiu nekutime sintenas. AL @ 12:49, 16. Apr 2009 (UTC)

Informkestoj

Saluton René, ne, mi ne havas apartajn proponojn pri la stilo de la informkestoj. En kelkaj konkretaj okazoj mi ja havas proponojn por aldono aŭ korekto de difinitaj parametroj, sed ĉi-rilate mi iom scivolas, kio estus la plej taŭga proceduro: mencii miajn proponojn en la koncerna diskutpaĝo; simple tuj aldoni la parametrojn, kiuj laŭ mi mankas; aŭ averti la personon kiu aŭtoris la ŝablonon ... ? Mi jam rimarkis, ke mencii proponojn en la diskutpaĝo plej ofte rikoltas nenian reagon ;-) --PaulP - Disk. 12:55, 19. Apr 2009 (UTC)

RE:Arno

Nur dank'al via mesaĝo mi ĵus vidis la anoncon de Arno. Li ja estis malpli aktiva ekde iom da tempo. Mi vere esperas, ke li baldaŭ revenos, ĉar li estas altvalora kunlaboranto kaj majstras komputikon multe pli bone ol mi... Eble ni lasu mesaĝon sur lia diskutpaĝo ? Kore, Thomas Guibal 18:31, 20. Apr 2009 (UTC)

Mi komencis iun "simpatilibron" en lia diskutpaĝo. Certe li iam legos tion. --PaulP - Disk. 19:01, 20. Apr 2009 (UTC)

Bildo de la lago

Saluton Tlustulimu, mi ne jam orientiĝas en la dosieraj ŝablonoj por bildoj, mi ne scias, kion taŭgas. Ĉu vi povus iom helpi kaj aldoni la konvenan ŝablonon aŭ permeson, se la bildo estas kopiita el la retadreso skribita en la informoj. Dankas Jujijo 14:25, 23. Apr 2009 (UTC)

Ŝablona diskuto:Ŝanĝu ŝablonon

Saluton, Tlustulimu, vi estas la aŭtoro de Ŝablono:Ŝanĝu ŝablonon. Eble vi bonvolas rigardi al ties diskuto, kie mi ĵus priskribis mian nekomprenon. Ĉar la sablono aperas en pli ol 100 paĝoj, eble indas klarigi ĝin. Antaŭdankon, Aisano 21:26, 25. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Aisano. Mi ĵus aldonis informon al la ŝablona dokumentado kaj tradukis la forgesitan suprasoraban vorton. Mi esperas, ke nun la uzo de la ŝablono estas iom pli klara. Kore --Tlustulimu 14:04, 26. Apr 2009 (UTC)
Dankon; mi skribis en la ŝablona diskutpaĝo pli detale. Mi ankoraŭ ne perfekte komprenas la uzon de la ŝablono (ekzemple en "informkesto biografio" ĝi ne aperas, sed en la paĝoj uzantaj la informkeston jes -- mi preferus inverse), sed mi pensos pri la afero.
Aisano 18:29, 26. Apr 2009 (UTC)
Saluton, mi longe pensis pri la meta-ŝablono. Mi komprenas vian argumenton, ke en la ŝablono mem ĝi ne utilus, ĉar tie ja facile eblas vidi, redakti kaj diskuti la ŝablonon. Aliflanke mezuma artikolo havas 10, 20 aŭ eĉ pli da ŝablonoj... sed subite (kvankam ege malfrue) mi komprenis, ke Ŝablono:Ŝanĝu ŝablonon estas ne por ĉiuj ŝablonoj, sed precipe por informkestoj! Do ekzemple Ŝablono:Dato ne havu ĝin, ĉar tio tre ĝenus la legadon de artikoloj. En informkestoj la ordinara leganto de vikipedio eble pretervidas ĝin.
Strange, ke mi bezonis tiom da tempo por kompreni tion. Mi ankoraŭ emas pensi, ke la ŝablono pli ĝenas la ordinaran leganton, ol ĝi helpas la vikipediiston, sed tio estas persona afero. Pretere, kiel ordinara nur-leganto de vikipedio (ĉu tiaj ekzistas?) mi eble preferus, se la ŝildeto ĉe la ŝraŭbilo dirus ne nur "redaktu", sed "redaktu la ŝablonon de tiu ĉi informkesto" aŭ ion similan. Kion vi opinias?
Mi de tempo al tempo repensos pri la afero. – Aisano 18:23, 27. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Aisano. Dankon pro vi propono pri la bildeta teksto. Mi ĵus ŝanĝis ĝin, tiel ke pli klaras kio estus redaktata. Kore --Tlustulimu 15:24, 29. Apr 2009 (UTC)

Propraj fotoj

Salut'!

Mi ĵus finis faradon de emblemoj "memfarita" por miaj fotoj. Ekde nun ili estas libere uzataj. Komence mi faris ilin laŭ Miaj kontribuoj/Alŝutitaj bildoj/50, sed baldaŭ ne listiĝis la pli malnovaj fotoj (250 ne funkcias). Tial mi laŭ mia rememoro finfaris ilin. Sekve eble restis mia foto, kie estas: "no licenso". Ĉu estas ia metodo havi la liston: fotoj de Crosstor kun averto no licenso? Dankas:--Crosstor 10:21, 26. Apr 2009 (UTC)

Erinaceto

Jes, mi legis la mesaĝon antaŭ kelkaj tagoj. Mi ne scias, ĉu ekzistas iu kutimo pri forpasintaj vikipediistoj. Mi scias, ke antaŭ iom da tempo iu administranto mortis, kaj oni tiam metis iun specialan tekston en lia paĝo: Vikipediisto:Oryanw. Almenaŭ tion ni povus fari. --PaulP - Disk. 18:59, 12. Maj 2009 (UTC)

Gadget-markadmins.js

Saluton, mi rimarkis vian adapton, sed ne komprenas, kion mi devas fari (aŭ: ĉu mi devas fari ion). Ĉu ekzistas instruilo pri tio ie? Mi vane serĉis. Dankon! --PaulP - Disk. 13:18, 18. Maj 2009 (UTC)

Saluton, Paŭlo. Nun vi nenion devas fari, ĉar mi ja ĵus adaptis la paĝon. Sed la afero tre facilas. En la linio kun la variablo userSet['A'] estas difinataj la nomoj de la administrantoj. Sed kiel disiga signo estas uzata |. La aliaj difinoj funkcias simile. - La aldonaĵo estis origine kreita en la germana vikipedio, poste metita en la rusan kaj la sorabajn. Do mi tradukis ĝin en la esperantan version. Kore --Tlustulimu 13:27, 18. Maj 2009 (UTC)
Ha, jes, mi vidis, ke nun aldoniĝis (A) al niaj nomoj. PaulP - Disk. 13:30, 18. Maj 2009 (UTC)


Saluton, Tlustulimu. Mi kopias la averton kiun mi sendis al la aŭtoro pri Arbuto.

"Saluton. Mi gratulas pro la artikolo Fragarbo, sed mi vidas, ke vi supozeble tradukis la anglan (aŭ similan) nomon sen konstati ke jam en PIV aperas la vorto arbuto por la genro, ja ne por la specio, sed mi scias, ke estas sufiĉe uzata ankaŭ por la specio. Tute ne aperas tiu signifo en PIV. Ekzemple se vi enmetas per Guglo (mi scias, ke ne estas dio) nur fragarbo aperas 280 fojojn kontraŭ 9,530 de arbuto; eble tio ne rilatas al Esperanto: se vi aldonas tiun vorton Esperanto estas 7 fojojn por fragarbo kontraŭ 229 por arbuto. Mi lasis fragarbon kiel alidirektilo. Ĝis."

Krome mi povas diri, ke ne eblas facile traduki "unedo" por fari pli kompletan nomon por la specio, ĉar ŝajne tio estas ne adjektivo de nomo arbuto, sed frazo "unum mi manĝos" tio estas "nur unum mi manĝos". Iu klarigo estas en la artikolo. Konsulto al fakulo indas. Sed mi ne scias al kiu. Ĉiukaze ŝajnas klare pli inda Arbuto ol Fragarbo, kiu estas nur traduko el angla (aŭ simila lingvo) tute mallogika, ĉar frago estas tute alia afero, kaj malesperanta. Ne malkonfuza, sed ebla estas solvo lasi Arbuto por la specio kaj geno estu Arbutoj; tion mi faras ĉe birdoj kiam unu specio estas la plej konata de la genro. Oni ne povas havi nomon por ĉio kaj krei ilin tuje, sed eblas eliri el tio jam ekzistanta (PIV).--kani 22:05, 18. Maj 2009 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke la aparta termino arbuto estas uzenda por la genro, sed por la specio estu uzata devena formo de tio. La vorto fragarbo estas laŭangla traduko kaj krome ŝajnigas, ke temus pri iu arbo kun fragoj kiel fruktoj. Sed ja certe temas pri tute alia planto, ĉu ne? Bedaŭrinde mi ne scias, kion signifas la scienca parto unedo. Ĉu iu scias tion? Bedaŭrinde NPIV nur enhavas la vorton por la genro. Kore --Tlustulimu 20:03, 18. Maj 2009 (UTC)
Kara Tlustulimu, Mi ripetas ke mi trovis la nomon de fragarbo en la PIV. Ĉu tiu fonto ne estas fidinda aŭ ne Esperanteca ? Ankaŭ en mia propra lingvo oni nomas la arbeton : "Aardbeiboom", t.e. fragarbo. Ĝi povas esti arbeto ĝis 15 m alto, kaj kaŭze de la fruktoj oni senpere pensas al "arb(et)o kun fragoj", laŭ mi tre bela kaj trafa nomo. Ĉu oni donu la nomon de la genro al tiu de la specio ??? Tre konfuziganta propono laŭ mi. Ĉu Arbutus unedo estas la plej konata specio ? Por kiu, kaj kie ? Mi apogas vian ideon ĉi supre por serĉi apartan terminon. Aliaj serĉu ĝin, ĉar mi ne tre ŝatas tiajn diskutadojn. Se mi ne iome amus la Zamenhofan lingvon, mi tuj forlasus la vikipedian projekton. Mi protestas kontraŭ la maniero laŭ kiu "oni" decidas en la Esperanto Vikipedia. Mi esperas ke estonte tiaj decidoj estu pritraktataj de komisiono de objektivaj personoj. --Forstbirdo 20:07, 19. Maj 2009 (UTC)
Kara Tlustulimu, Mi aldonas kelkajn ekzemplojn provante ke la uzado de "Arbuto" rilatas ofte al la genro, ne ĉiam al Arbutus unedo. Insulo Galiano (Kanado), certe ne A.u.; Orelkecalo (Meksikio), same; Krimea montaro, Martjano (kabo) : koncernas :Arbutus andrachne. Ankaŭ en la Kanariaj Insuloj troviĝas Arbutus canariensis. Mi nur volas diri ke ĉiu specio havu sian propran nomon, ne tiun de la genro. Sed kun la statistikoj oni provas ĉiun, kiel vi scias. Korajn salutojn.--Forstbirdo 17:08, 20. Maj 2009 (UTC)
Interesa estas kompari kun anzino, speco de kverko (Quercus ilex), nomata ankaŭ ilekskverko, verda kverkoĉiamverda kverko. La vorton anzino, kompromisan inter pluraj lingvoj de Iberujo, ekuzis en Esperanto Jorge Camacho kaj aliaj membroj de la Ibera Skolo. La anzino tamen estas tut-mediteranea specio...--Forstbirdo 20:27, 22. Maj 2009 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi ankaŭ rigardis en mian dikegan vortaron Germanan-Esperantan kaj tie trovis, ke la vorto arbuto estas uzata por la genro Arbutus kaj la specio Arbutus unedo. Sed mi ne scias, ĉu tio estas en ordo. Krome estas menciita fragarbo kiel traduko. Kaj mi ankaŭ serĉis tradukon por unedo en mia latina vortaro, sed vane. NPIV2002 uzas la vorton arbuto nur por la genro. - Nur iom strangas, ke ekz. la ĉeĥa vikipedio (Genro: cs:Planika, specio: nomoj estas listigataj en la prigenra artikolo, sed la artikoloj ankoraŭ ne kreataj) bone distingas inter la genro kaj la specioj. Do ni plu serĉu solvon, kiu ebligus distingon, ĉu ne? - Unu ebleco laŭ NPIV2002 ja povus esti nova radiko arbutuso por la genro kaj la jama arbuto restas por la plej grava specio. Tio estus laŭ la paro piro (por la frukto, ĉar estas fundamenta radiko) kaj piruso (por la genro). Kore --Tlustulimu 09:30, 23. Maj 2009 (UTC)
(+) Alia ebleco de destingo estus arbuto por la genro kaj fragarbo por la specio Arbutus unedo. Tio evitus apartan, novan vorton. Kion vi pensas pri tio? Kore --Tlustulimu 09:32, 23. Maj 2009 (UTC)

Kara Tlustulimu, Kiel vi povas pensi, mi preferas la lastan solvon. Ne nur la angloj kaj la usonanoj parolas pri "fragarbo", ankaŭ la germanoj, la danoj, la flandroj kaj la nederlandanoj. Mi scias ke tiu ĉi ne estas bona argumento, sed aliaj jam suprenvenigis la statistikojn. Oni daŭre uzu la ekzistantan nomon por la genro, pri tiu ne estas dubo laŭ mia sento. La nomo "Arbuto" jam estas uzata por la genro en pluraj artikoloj.

La “plej grava specio” laŭ mi ne science ekzistas. Tiu nur provas ke Esperanto ĝis nun estas tro eŭropea. Plejparte de la vortaristoj supozis ke Arbutus unedo estus la sola specio de la genro. Kiu studas iome atente la artikolojn : Insulo Galiano, Martjano (kabo), Orelkecalo devas konkludi ke ĉeestas verŝajne ne-scienca uzado de la termino “Arbuto”

Kiel jam dirite, mi preferas ne trudi "mian solvon" por la nomo de la specio. Mi nur certas ke uzado de sama nomo kaj por la specio kaj por la genro estas evitenda.

Pri la titoloj por artikoloj, mi legis en Vikipedio:Titoloj de artikoloj ke oni rajtas ( rilate zoologiaj unuoj ) uzi la pluralon nur por taksonoj superaj al la genroj ( ekzemple : lacertuloj, reptilioj). Se oni aplikus tiun rikomendon/regulon al la botaniko, oni ne titolu "Arbutoj" por la genro ! Mia demando estas : kiel titoli artikoleton pri la genro Arbutus, kiun mi eble redaktos.

Finfine, por eviti parton de tiaj malkonkordoj, Vikipedia eble povus decidi titoli ĉiujn artikolojn pri specioj per la latina nomo ??

Mi dankas pro via intereso por la disputo, vin salutas kaj ankaŭ s-ro Kani.--Forstbirdo 14:07, 1. Jun 2009 (UTC)

Retaliro

Miu ĵus reakiris hejman retaliron kaj verŝajne rektivetos kiel eble. Kore AL @ 14:17, 22. Maj 2009 (UTC)

Saluton, Arno. Tio estas bona mesaĝo. Mi esperas, ke vi povos helpi al mi iom ĉe komplikaj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 14:38, 22. Maj 2009 (UTC)


La artikolo angla lingvo

Saluton , mi estas "Hades" .Mi ne parolas bona esperanto. Vi trovos la artikolo basa tiechi : (estas franca ).

Selon le service de la recherche pédagogique du Hanovre, il existe un décalage important dans l'apprentissage de l'anglais comme seconde langue entre le niveau qu'estiment posséder les utilisateurs et leur véritable maîtrise. Ainsi, il a été demandé à des élèves qui pratiquaient depuis 8 à 10 ans d'estimer leur niveau de compétence : 34% ont répondu très bien, 38% ont répondu bien; par contre, à la suite d'un test d'évaluation on s'est rendu compte que seulement 1% des étudiants maîtrisaientt très bien l'anglais, et seulement 4% le maîtrisaient bien [1] [2].

Dans le cadre d’une étude réalisée en 2000 et (publiée dans Läkartidningen numéro 26-27, 2002, revue spécialisée destinée aŭ médecins suédois). 111 médecins généralistes danois, suédois et norvégiens ont lu le même article synoptique pendant 10 minutes. La moitié l’a lu dans sa langue maternelle, l’autre moitié en anglais. Des questions étaient posées tout de suite après la lecture. En général, tous les médecins danois, norvégiens et suédois sont relativement à l’aise avec la langue anglaise grâce à l’enseignement reçu à l’école et grâce également à la télévision, aŭ films. De plus, leur langue est une parente de l’anglais. Ils lisent également des ouvrages d’études en anglais, sont abonnés à des revues médicales en anglais. Dans le cadre de cette étude, les médecins avaient indiqué qu’ils comprenaient tous l’anglais. 42% d’entre eŭ avaient même signalé qu’ils lisaient chaque semaine des communiqués en anglais. Cette étude a révélé que Les médecins qui avaient lu le texte en anglais avaient perdu 25% des informations que s’ils l’avaient lu dans leur langue maternelle. —La komenton aldonis, sen subskribo, Hades (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Hades. Bedaŭrinde mi tute ne komprenas la francan lingvon. Do iu sperta franclingvano estas je la vico korekti vian tekston. Kore --Tlustulimu 16:22, 27. Maj 2009 (UTC)

Via komento pri Kerio

Jam la romianoj formulis "Audiatur et altera pars", oni aŭskultu ankaŭ la alian flankon. Laŭ mia impreso en la kazo de Kerio tio ne okazis - oni gaje komentis sen peti lian prezenton. (Tiun li nun metis sur sian paĝon.) En la Diskutejo mi komentis pri la homaj rajtoj ĉi-rilate. Sur la diskutpaĝo de Kerio mi skribis al vi (por ne disigi la diskuton), interalie pri la faroj kaj nefaroj de la administrantoj lige al via mesaĝo al Kerio. Kiu estas senkulpa, tiu ĵetu la unuan ŝtonon. Ĉion bonan Lu 07:47, 31. Maj 2009 (UTC)

Viaj demandoj

Pri via unua punkto mi ne vidas grandan problemon. Se denove okazas kontraŭregulaĵoj, iu ajn povas interveni, ankaŭ Narvalo, vi kaj mi. Pri via dua punkto: Regularo pri forbarado ne ekzistis. Ekzistis nur propono pri regularo, sed eĉ tiu propono diras, ke en urĝaj okazoj oni rajtas tuj forbari, senaverte. Laŭ ĝi, forviŝo de paĝoj estas kazo de urĝeco. Kie do kuŝas la problemo? —La komenton aldonis, sen subskribo, PaulP (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Paŭlo. La problemo nur estas, ke Kerio nun tumultas, kvazaŭ ĉiam la administrantoj estas la "maliculoj". Kore --Tlustulimu 15:29, 31. Maj 2009 (UTC)
Jes, kaj ne nur Kerio tion faras. La sola maniero por ne esti kritikata estas nenion fari. Sed mi ne kulpigas tiujn, kiuj kritikas nin. Ili vidas nur tiun forbaradon, sed ili ne scias, pri la dekoj da mesaĝoj, kiujn vi, Arno, Marcos, Maksim kaj mi interŝanĝis kun Kerio okaze de aliaj kontraŭregulaĵoj. Kore --PaulP@diskkont 15:50, 31. Maj 2009 (UTC)

Ŝablonoj

Hei Tlustulimu, kannst du mal checken, warum z.B. Vikipediisto:Byrial, Vikipediisto:CLW nicht unter Kategorio:Vikipediisto nn-1 oder Kategorio:Vikipediisto nn aufgelistet werden, ebenso nicht Vikipediisto:Troels Nybo unter Kategorio:Vikipediisto nn-2 oder Kategorio:Vikipediisto nn. Bei mir klappt das aber mit derselben Vorlage komischerweise. Ich werde daraus nicht schlau. --Geitost 14:59, 1. Jun 2009 (UTC)

Hallo, Geitost. Da die Vorlagen {{Vikipediisto nn-1}} und {{Vikipediisto nn-2}} noch ziemlich neu sind, gibt es mit den automtischen Kategorisierungen eine Verzögerung. Der Servercatch braucht manchmal eine Weile. Gruß --Tlustulimu 15:23, 1. Jun 2009 (UTC)
Ach so, das wusste ich nicht. Ich hatte schon nach Fehlern in den Vorlagen gesucht. Multan dankon! --Geitost 15:31, 1. Jun 2009 (UTC)