Henano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gan:河南
SassoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: simple:Henan
Linio 53: Linio 53:
[[ru:Хэнань]]
[[ru:Хэнань]]
[[sh:Henan]]
[[sh:Henan]]
[[simple:Henan]]
[[sv:Henan]]
[[sv:Henan]]
[[sw:Henan]]
[[sw:Henan]]

Kiel registrite je 13:50, 3 jun. 2009

Situo de Henano en Ĉinio
Situo de Henano en Ĉinio

Henano (河南 en la ĉina, Hénán en la pinjina) estas provinco en orienta, meza Ĉinio kun ĉ. 97 milionoj da loĝantoj. En Henan troviĝas la urboj Luoyang kaj Kaifeng, kiuj estis ĉefurboj de la ĉina imperio. Henan estas la plej dense loĝata provinco de Ĉinio (572/km2) kaj havas centran situon. Ĝia ĉefurbo estas Ĝengĝoŭo.

Oni fondis en tiu ĉi provinco la ĉinan civilizon, ĉe kunfluo de riveroj Wei, Fen kaj la Flava rivero. Tie aperis la dinastioj Shang aŭ Yin (18-12 jc. a.K.). La urbo Loyang estis imperiestra sidejo – kun interrompoj – ekde 771 a.K. ĝis 937 p.K., ĝis falo de dinastio Tang. Ekde tiam Kai-feng iĝis ĉefsidejo de la lando ĝis malvenko de la norda Sung-dinastio en 1127 fare de la mongoloj.

Henan estas dividebla je orienta ebenaĵa kaj okcidenta montara parto.

Ankaŭ la Flava rivero dividas la landon, norde de la rivero situas montara regiono, (montaro Xionger Shan kaj Funiu-montaro kun basenoj).

En Henan oni kultivas tritikon, sojfabon, maizon, dolĉan terpomon, milion, hordeon, lenton. Gravas ankaŭ la industriaj plantoj kiel kotono, tabako kaj oilplantoj. La provinco estas ankaŭ centro de la silkraŭpa bredado.

En la industrio gravas minado de terkarboj (Loyang, Cheng-chou, Kaifeng kaj Xinxiang), produkto de traktoroj kaj aliaj industriaj maŝinoj.