Periklo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Nova paĝo: thumb|<center>busto de Periklo, romia kopio laŭ antikva greka originalo, vatikanaj muzeoj '''Periklo''' (greke Περικλής, ''… |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 7: | Linio 7: | ||
[[Kategorio:Retorikistoj]] |
[[Kategorio:Retorikistoj]] |
||
[[Kategorio:Naskiĝintoj en la 5-a jarcento a.K.]] |
[[Kategorio:Naskiĝintoj en la 5-a jarcento a.K.]] |
||
[[Kategorio:Mortintoj en |
[[Kategorio:Mortintoj en la 5-a jarcento a.K.]] |
||
{{Link FA|en}} |
{{Link FA|en}} |
Kiel registrite je 20:27, 4 jun. 2009
Periklo (greke Περικλής, Periklés, naskiĝis antaŭ aŭ en la jaro 490 a.K., mortis dum septembro 429 a.K.) estis inter la gvidaj politikistoj de la urboŝtato Ateno kaj de antikva Grekio dum la 5-a jarcento a.K.. Li signife progresigis la konstruon de la atika demokratio, la sekurigon de la atena hegemonio en la Atika Mara Ligo (aŭ Delosa Ligo") kaj la realigon de impresa konstrua programo sur la Akropolo de Ateno.
Kiel konstanta posedanto de la stratega posteno de Atiko, la plej signifa elekta ofico en la demokratiĝinta socio de la regiono, la brila retorikisto Periklo preskaŭ ĉiam sukcesis gajni la subtenon de la atika parlamento (ἐκκλησία ekklēsía) por siaj projektoj. En tiu elstara pozicio li ankaŭ esence kunrespondecis pri la pliakriĝo de la politikaj tensioj kun la urboŝtato Sparto kaj ties aliancanoj en la Peloponesa Ligo, kiu kulminis en la Peloponesa Milito kaj la sekva perdo de la hegemonia pozicio de Ateno.