Usona Terarmeo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Sonjaaa (diskuto | kontribuoj)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:45, 9 jun. 2009

Mortinta soldato en Petersburg, Virginio, 1865, fotita de Thomas C. Roche.
Du soldatoj vestitaj per kamufla vesto speciala por urbaj zonoj.

La Usona terarmeo, en la angla US ArmyUnited States Army estas la termino plej ofte uzata por la terarmeo de Usono, dum la aliaj partoj de la militfortoj estus la armofloto, armoaviaro, marinaro kaj marbordogvardistaro.

Tiu ĉi estas la plej grava kaj multnombraj el la armeopartoj. Ties ĉefa respondeco estas la termilitaj operacioj. En 2004 ĝi estis formit de 494.295 soldatoj en aktiva servo, 342.918 en la Nacia Gardistaro (Army National Guard) kaj 204.134 en la Rezervo (United States Army Reserve).[1]

Deveno

Tiu armeo devenas el la Kontinenta Armeo (Continental Army), kiu estis kreita la 14a de junio de 1775, antaŭ la setligo de Usono, por lukti en la Milito de la Sendependo sub la regado de George Washington. Post la milito kaj la malfondo de la Kontinenta Armeo, ĉar jam oni supozis, ke usonanoj ne bezonos armeon por defendi sin de ekstera ŝtato, la 3a de junio de 1784 la Konfederacia Kongreso kreis la Armeon de Usono je la neceso defendi sin (eŭropaj enmigrintoj) kontraŭ atakoj de indiĝenoj, ĉefe ĉirkaŭ 1791. Spite tio, la propra Armeo konsideriĝas kiel evoluaĵo de la Kontinenta Armeo kaj markas sian originon en 1775.[2]

19-a jarcento

Komence de la 19-a jarcento la Milito de 1812 estis okazaĵo por malvenko kontraŭ la brita armeo: malsukcesa invado de Kanado, incendio de Vaŝingtono, ktp. Poste kaj dum la tuta jarcento kaj ĉefe ekde 1815 ĝis 1860, la armeo dediĉis sin al akompano de la civilaj pioniroj en la koloniigo de la okcidentaj teritorioj kaj lukto kontraŭ la indiĝenoj. Inter 1846 kaj 1848 la usona armeo engaĝigis en pli sukcesa milito, nome la Meksikusona Milito, ĉefe pro la aneksio de Teksaso, sed kiu rezultis en gravaj atingoj de Usono ĉe la plej parto de la sudokcidentaj aktualaj ŝtatoj, kiuj estis vole nevole akiritaj el Meksikio.

Eble pli sanga estis la venonta milito, nome Usona Enlanda Milito el 1861 ĝis 1865 per kiu la nordaj ŝtatoj luktis kontraŭ la disiĝintoj sudaj ŝtatoj. Fakte la milito konsistis en la disiĝo de la Usona armeo en du frakcioj kiuj luktis unu kontraŭ la alia: la rezulto estis pli ol duonmiliono da mortintoj. Poste la Usona armeo daŭris sian lukton kontraŭ la indiĝenoj en la centro de la lando.

La fina jardeko de la jarcento estis epoko de sukcesaj militoj, kiel la Hispana-usona milito, per kiu Usono venkis unuafoje eksterlandan potencon kiel Hispanio kaj akiris gravajn teritoriojn kiel Kubo, Puerto-Riko kaj Filipinoj, kie eksplodis nova milito inter 1899 kaj 1902. Tiamaniere Usono inaŭguris sian ĝeneralan politikan tendencon interveni ie en la mondo por defendi per la forto de la armiloj kaj de ĝia Usona armeo la supozitajn interesojn de Usono aŭ de usonanoj. Ekzemple en tiu epoko la Usona armeo ekintervenis en Latinameriko kaj eĉ en Ĉinio dum la Boksera ribelo.

20-a jarcento

La agado de la Usona armeo disvolviĝis kaj ties organizado kompletiĝis dum la partopreno ĉefe en la du gravaj tutmondaj militaj konfliktoj, nome la Unua Mondmilito (1914-1918) kaj la Dua Mondmilito (1939-1945). Fakte la Usona armeo ne intervenis en tiuj militoj ekde la komenco, sed en preciza momento, kio permesis al ĝi pli akuratan preparadon. Dum la dua duono de la 20-a jarcento la Usona armeo agadis unuflanke en la Malvarma milito kaj duaflanke en regionajn konfliktojn kie tiu "malvarma" milito eksplodis en malfermaj militoj ĉefe de kontraŭkomunismaj blokoj, regataj de Usono, kontraŭ komunismaj ŝtatoj, apogitaj de Sovetunio.

Notoj

  1. http://www.army.mil/references/FY04ArmyProfile.pdf
  2. http://www.army.mil/cmh-pg/faq/birth.htm

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala ttt-ejo de la Usona armeo (angle) greke Tutmonda sekureco (angle) greke Defendado (angle) greke Ttt-ejo de la specialaj sekcioj de la Usona armeo (angle) greke Dosiero pri la transformoj de la Usona armeo tra historio por la franca defendministerio (france) greke Ttt-ejo pri la usona armeo dum la dua mondmilito (france) greke Artikolo pri instrumetodoj ĉe la Usona armeo (france)

Armitaj Fortoj de Usono
Aerarmeo Terarmeo Mararmeo Marinfanterio Marborda Gardistaro Kosmoarmeo

Ŝablono:LigoElstara