Vikipedio:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Joliejoker (diskuto | kontribuoj)
Linio 65: Linio 65:
===Por la dua alternativo===
===Por la dua alternativo===
# [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 08:09, 20. Jun 2009 (UTC)
# [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 08:09, 20. Jun 2009 (UTC)
# --[[Vikipediisto:Joliejoker|Joliejoker]] 15:44, 21. Jun 2009 (UTC)


===Por la tria alternativo===
===Por la tria alternativo===

Kiel registrite je 15:44, 21 jun. 2009

Ĉar plurfojaj diskutoj pri la temo ne solvis la malkonsenton pri la uzo de landnomoj en la Vikipedio, jam pluraj Vikipediistoj proponis ke ni okazigu baloton pri la temo. Oni ne certe scias, ĉu fakte plimulto de la kontribuantoj deziras unuecan sistemon, tial okazas ĉi tiu baloto. La baloto okazas laŭ la reguloj en Vikipedio:Baloto.

La baloto komenciĝis. Vi povas voĉdoni sube de la paĝo. Sed unue atente tralegu la voĉdoneblajn alternativojn.

La voĉdoneblaj alternativoj

La temo de la baloto estas, ĉu ĉe landonomoj, kie ekzistas kaj formo kreita per la oficiala sufikso -uj- kaj tiu kreita per la neoficiala sufikso -i-, Vikipedio uzu unuece ĉie la saman sistemon aŭ ĉu oni libere uzadu, anstataŭigadu kaj alinomadu laŭplaĉe. Apartaj okazoj, kiel landonomoj kreataj ankaŭ per la sufiksoj -istan--land- (kiel Afganistano, Pollando), ne estas temo de ĉi tiu baloto, kaj estu traktataj aparte.

ĈI TIU BALOTO PRITRAKTAS NUR ĈU LA LANDONOMOJ ESTU UNUECAJ AŬ NE, ĜI NENIEL DECIDAS KIU SISTEMO ESTU UZATA.

La unua alternativo: Vikipedio uzu en la artikolaj titoloj kaj tekstoj ĉie la saman sistemon (aŭ -uj-, aŭ -i-).

La dua alternativo: Vikipedio uzu en la artikolaj titoloj ĉie la saman sistemon. Artikolo, kies titolo enhavas landnomon, ankaŭ uzu nur tiun unuecan sistemon. En artikolo sen landnomo en la titolo aliflanke povos esti libera[1] elekto inter la du sistemoj, kun la limigo ke la du sistemoj ne estu miksitaj en la sama artikolo.

La tria alternativo: Vikipedio uzu en la artikolaj titoloj ĉie la saman sistemon; por la artikolaj tekstoj ne estos deviga regulo: uzantoj povos uzi la landonomojn libere[2] (tiel ke la du sistemoj ankaŭ povos esti uzataj en la sama artikolo).

La kvara alternativo: Uzado de landonomoj estu libera[2] kaj en la artikolaj titoloj, kaj en la artikolaj korpoj.

  1. "Libereco" ĉi-kaze signifas, ke tiu, kiu unuafoje en iu artikolo uzas landnomon kun -io aŭ -ujo, rajtas decidis, kiun el la du sistemoj uzi. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se la origina versio estis ĝermo kaj li aldonas multan enhavon al la artikolo. Se iu jam ekzistanta artikolo estis (ne-ĝerme) kreita de iu Vikipediisto, kiu preferas la -ujo-sistemon, sed kiu pro unuec-principo uzis la -io-sistemon, tiam tiu Vikipediisto rajtas ŝanĝi la landnoman sistemon uzatan en la artikolo al la -ujo-sistemo.
  2. 2,0 2,1
    • Ĉe redaktado de teksto, "libereco" signifas, ke tiu, kiu origine verkas iun frazon, rajtas decidi ĉu uzi la -ujo-sistemon aŭ la -io-sistemon. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se li grave ŝanĝas la enhavon de la frazo. Vikipediistoj, kiuj preferas la -ujo-sistemon, sed antaŭe pro unuec-principo verkis -io-sisteme, rajtas ŝanĝi siajn antaŭajn redaktojn al la -ujo-sistemo.
    • Ĉe titoloj, "libereco" signifas, ke tiu, kiu kreas novan artikolon (ekzemple "Marvirinoj el Hispanujo/Hispanio"), rajtas decidi, ĉu uzi la -io-sistemon aŭ la -ujo-sistemon. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se la origina versio estis ĝermo kaj li aldonas multan enhavon al la artikolo. Se iu jam ekzistanta artikolo estis (ne-ĝerme) kreita de iu Vikipediisto, kiu preferas la -ujo-sistemon, sed kiu pro unuec-principo uzis la -io-sistemon, tiam tiu Vikipediisto rajtas ŝanĝi la titolon de la artikolo al la -ujo-sistemo.

Koncizaj argumentoj por kaj kontraŭ ĉiu alternativo

Argumentoj por kaj kontraŭ la unua alternativo

Por Por: Unueco en la tuta Vikipedio laŭ iuj aspektas pli profesiece kaj evitigas konfuziĝon ĉe la leganto pro uzo de du malsamaj sistemoj (ĉar ne estas kutime en Esperanto miksi la du sistemojn). Kontraŭ Kontraŭ: Vikipediistoj ĉi-kaze havas neniun liberecon por uzi la de si preferatan sistemon. Tio povus kaŭzi seniluziiĝon ĉe kelkaj Vikipediistoj. Kontraŭ Kontraŭ: Estus skandalo eventuale fakte tute malpermesi uzadon de la ununura oficiala sistemo.

Argumentoj por kaj kontraŭ la dua alternativo

Por Por: Unueco en unuopa artikolo laŭ iuj aspektas pli profesiece kaj evitigas konfuziĝon ĉe la leganto pro uzo de du malsamaj sistemoj (ĉar ne estas kutime en Esperanto miksi la du sistemojn).

Argumentoj por kaj kontraŭ la tria alternativo

Por Por: Ĉi tiu sistemo donas iugradan liberecon al la redaktantoj. Kontraŭ Kontraŭ: Malunueco en unuopa artikolo laŭ iuj aspektas ne-profesiece kaj povus kaŭzi konfuziĝon (ĉar ne estas kutime en Esperanto miksi la du sistemojn). Kontraŭ Kontraŭ: Ĉi tiu sistemo povus kaŭzi senĉesan ŝanĝadon de artikol-tekstoj.

Argumentoj por kaj kontaŭ la kvara alternativo

Por Por: Ĉi tiu sistemo donas al la redaktantoj multan liberecon. Por Por: Havi unuecan sistemon nepre forbaras (almenaŭ el la titoloj) aŭ la eblon uzi la Fundamentan sistemon (kun -ujo) aŭ la eblon uzi la nuntempe pli uzatan sistemon (kun -io). Kiu ajn el la du ebloj estos forbarita, tio povus ĉagreni kelkajn kunlaborantojn. Por Por: Ĉiu meznivela esperantisto scias, ke ekzistas la du sistemoj, do li ne aparte konfuziĝus pro miksado de ambaŭ sistemoj. Kontraŭ Kontraŭ: Ĉi tiu sistemo povus kaŭzi senĉesan alinomadon de artikoloj kaj ŝanĝadon de artikol-tekstoj. Kontraŭ Kontraŭ: Malunueco en unuopa artikolo laŭ iuj aspektas ne-profesiece kaj povus kaŭzi konfuziĝon (ĉar ne estas kutime en Esperanto miksi la du sistemojn). Kontraŭ Kontraŭ: Por ebligi facilan trovadon de artikoloj, devus esti kreitaj multegaj alidirektiloj (ja ne nur la artikoloj pri landoj enhavas landnomojn, sed ankaŭ artikoloj kiel Historio de Germanio ktp). Se oni kreas multajn tiajn alidirektilojn, ne-administrantaj Vikipediistoj, kiuj antaŭe pro unuec-principo kreis artikolon kun -io-sistema titolo, ne povas sen helpo de administranto ŝanĝi la artikolon al la -ujo-sistemo (kvankam ili laŭ la supre difinita libereco rajtas tion fari). Tio povus kaŭzi multan aldonan laboron al administrantoj.

Rezultoj kaj konsekvencoj

Se neniu alternativo ricevas pli ol duonon de la voĉdonoj, devas okazi dua raŭndo inter la du plej sukcesaj alternativoj de la unua raŭndo.

Se necesas dua raŭndo, sed ne eblas decidi, kiuj estas la du plej sukcesaj proponoj (pro sama kvanto da voĉdonoj por la dua kaj tria el la plej sukcesaj proponoj), oni plilongigu la baloton je tri tagoj. Se tiam ankoraŭ ne eblas decidi laŭ kvanto de voĉdonoj, oni kalkulu la suman kvanton de kontribuoj de la voĉdonantoj por ĉiu unuopa alternativo; tiu kun la pli alta nombro konsideriĝos pli sukcesa.

La sama procedo (unue tri-taga plilongigo, poste nombrado de kontribuoj) ankaŭ estos uzata, se en la dua raŭndo la du tiam restontaj alternativoj havos saman kvanton da voĉdonoj.

Post ĉi tiu baloto, plua samtema baloto ne rajtos okazi ĝis la 30-a de Junio 2012.

Voĉdonado

En ĉi tiu sekcio okazas la voĉdonado. Ĉiu Vikipediisto, kiu faris almenaŭ dek redaktojn antaŭ la 1-a de Junio, rajtas voĉdoni por precize unu alternativo.

La baloto finiĝos je la 30-a de Junio 2009.

Por la unua alternativo

  1. Thomas Guibal 09:51, 20. Jun 2009 (UTC)
  2. PaulP@diskkont 12:25, 20. Jun 2009 (UTC)
  3. ThomasPusch 09:54, 21. Jun 2009 (UTC)
  4. Fiskot (diskuto) 10:09, 21. Jun 2009 (UTC)

Por la dua alternativo

  1. Marcos 08:09, 20. Jun 2009 (UTC)
  2. --Joliejoker 15:44, 21. Jun 2009 (UTC)

Por la tria alternativo

  1. --Petrus Adamus 11:25, 21. Jun 2009 (UTC)
  2. Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:17, 21. Jun 2009 (UTC)
  3. --Koracio 12:36, 21. Jun 2009 (UTC)
  4. --kani 15:32, 21. Jun 2009 (UTC)

Por la kvara alternativo

  1. Crosstor 13:05, 20. Jun 2009 (UTC)
  2. --Forstbirdo 09:26, 21. Jun 2009 (UTC)
  3. Hildekd 11:58, 21. Jun 2009 (UTC)