Ordinara foko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: br:Reunig morleue; cosmetic changes
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gl:Foca común
Linio 42: Linio 42:
[[fi:Kirjohylje]]
[[fi:Kirjohylje]]
[[fr:Phoque commun]]
[[fr:Phoque commun]]
[[gl:Foca común]]
[[hu:Borjúfóka]]
[[hu:Borjúfóka]]
[[is:Landselur]]
[[is:Landselur]]

Kiel registrite je 14:59, 5 jul. 2009

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara foko
Biologia klasado
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ordinara fokomarhundo (Phoca vitulina) el la ordo de fokuloj (Pinnipedia) kaj familio de fokedoj vivas en la norda hemisfero. Ĝi troveblas en ĉinaj maroj, la Japana Maro, Pacifiko kaj Atlantiko. Ĝia spindel-forma korpo estas dika kaj grasa. La kapo estas ronda kaj la kolo mallonga. La antaŭaj kaj malantaŭaj membroj havas po kvin fingrojn. Sur ĝia helgriza kaj malhelbruna korpo, 1,3-2 metrojn longa, vidiĝas multaj strioj kaj makuloj. Ĝia vosto longas 7,5-10 cm. La tuta korpo pezas pli ol 100 kg.

La fokoj vivas en la maroj de la varmetaj kaj malvarmaj zonoj, ofte restas en malprofundaĵoj aŭ ĉe sablorieaj bordoj. Iam ili naĝas kontraŭflue laŭ riveroj kelkcent kilometrojn. Ili ne faras difinitan migradon, tamen portempe forlasas la loĝlokon, kiam tie furiozas ventego kaj falas neĝo. Ili vivas unuope aŭ grupete. Somere ili vivas en diversaj lokoj, kaj en la somera fino la diversjaraj fokoj grupiĝas. Ili manĝas fiŝojn kaj krustulojn. Konsiderante, ke fokoj multe manĝas fiŝojn, fiŝistoj mortigas ilin, kaj rezulte de tio malpliiĝas ilia nombro. La Usona Ministerio de Internaj Aferoj taksis en 1974, ke en la mondo vivas ĉ. ,900 '000 fokoj. La.'fokoj seksumas en akvo kaj naskas idojn ĉe bordo. Post 8-9-monata gravedeco la fokino naskas 1-2 idojn. La fokoj, loĝantaj en malsamaj lokoj, naskas en malsama tempo. En la Nordorienta Pacifiko ili naskas inter februaro kaj aprilo, sed en Bohaj-maro de Ĉinio en februaro sur flosanta glacio. La novnaskito pezas 5-10 kg. kun blankaj aŭ helflavaj viloj. La fokino mamnutras siajn idojn ĉ. unu monaton. La fokidoj kreskas rapide. Post 1-2 semajnoj la novnaskito komencas harŝanĝiĝi. Ilia vivo daŭras ĉ. 20 jarojn. La bredataj fokoj povas vivi pli longe. Ili estas saĝaj kaj facile dreseblaj.

Ordinara foko


Ŝablono:LigoLeginda