Ionel Oneț: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43: Linio 43:
=== Aliaj ===
=== Aliaj ===
* Kontribuis al [[BA1]], [[BA3]], [[BA4]] kaj [[BA5]].
* Kontribuis al [[BA1]], [[BA3]], [[BA4]] kaj [[BA5]].
* Ĉefa kunlaboranto kaj redakoro de ''Bibliografie de traduceri din literatura română în limba esperanto'' (2007)
* Ĉefa kunlaboranto kaj redaktoro de ''Bibliografie de traduceri din literatura română în limba esperanto'' (2007)


[[Kategorio:Rumanaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Rumanaj esperantistoj]]

Kiel registrite je 19:19, 6 jul. 2009

Ionel Oneţ prezentas librojn en Malferma Tago de UEA

Ionel ONEŢ [ionel' onec'] naskiĝis en 1956 en Transilvanio kaj eklernis Esperanton en 1981. Ekde 1988 li vivas ekster Rumanio. Aktivas en la Esperanto-movado je diversaj niveloj en sia denaska Rumanio kaj en siaj adoptaj landoj, Usono kaj Nederlando.

Li tradukis en Esperanton el la lingvoj: rumana, angla, franca, romanĉa kaj el Esperanto, franca kaj la angla en la rumanan. Aperigis kelkajn librojn kaj centojn da materialoj (originalaĵoj kaj tradukaĵoj) en periodaĵoj, en la lingvoj Esperanto, rumana, angla.

Ekde de 1989 li laboras profesie por Esperanto, unue ĉe ELNA, ekde majo 2002 ĉe UEA. En 1990 li fondis Eldonejon Bero, ĉe kiu aperas nur verkoj en aŭ pri Esperanto. Li cetere instruis Esperanton kaj prelegis en aŭ pri tiu lingvo, en diversaj landoj.

Iama redaktoro de Bukureŝta Informilo, Esperanto USA kaj La Orient-ekspreso, kaj kunredaktoro de ELNA Update.

Verkoj

Originalaj

  • Primii paşi în esperanto (lernolibro, 1993)
  • ABC de esperanto (informilo, 1994)
  • Alţi paşi în esperanto (lernolibro, 1997)
  • Usono nigre-blanke (informlibro, 1998)
  • Dicţionar de buzunar esperanto-român şi român-esperanto (vortaro, 2002)
  • Esperanto - dicţionar pentru începători (vortaro, 2004)

Tradukoj

  • 4 * (4 * 4) rumanaj poemoj (1990)
  • Aforismoj kaj tekstoj de Constantin Brâncuşi (1994)
  • L' avantaĝo de l' vertebroj (surrealisma poemo de Gellu Naum, 1995)
  • Paĝoj bizaraj (tekstoj de avangarda verkisto Urmuz, 1998)
  • Sep manifestoj DADA (tekstoj de Tristan Tzara, 2001)
  • Gerda malaperis! - vortlisto/vocabular (2003)
  • Esperanto - manual de limba internaţională (A) (lernolibro, 2003)
  • Esperanto - manual de limba internaţională (B) (lernolibro, 2004)
  • Reĝino Jokasta (triakta dramo de Constantin Zărnescu, 2004)
  • Ekzile (du noveloj de Mircea Eliade, 2006)
  • Fraŭlino Maitreyi (romano de Mircea Eliade, 2007)
  • Esperanto pri metoda directă (lernolibro de Stano Marček, 2007)
  • Kontribuis po unu prozaĵon al Orbito nula 1 (1995), Beletra almanako 1 (2007), Beletra almanako 4 (2009), kaj kelkajn poemojn al Beletra almanako 3 (2008).


  • Kunlabore:
  • L' ekzakto de l' ombro (surrealismaj poemoj de Gellu Naum, 1995)
  • Documente esperanto (6 volumoj, 1997-2002)

Aliaj

  • Kontribuis al BA1, BA3, BA4 kaj BA5.
  • Ĉefa kunlaboranto kaj redaktoro de Bibliografie de traduceri din literatura română în limba esperanto (2007)