Homeopatio: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: yi:האמעאפאטיע)
 
===Vitalismo===
Konsiderata kiel doktrino, la vitalismo konceptas la vivon ne kiel epifenomenon de la fiziko-kemiaj reakcioj, sed kiel aŭtonoman enton neredukteblan al la materio. Tio signifas, ke super la organismo potencas la "[[vitala principo]]", kiu regas kaj subtenas ĝin je intima kunestado. Jen kiel diras Hahnemann en sia Organono: “En la individua farto regas absolute la vitala forto de nemateria naturo (''Autokratie''), kiu animas la materian korpon (organismon) kiel "'''Dynamis'''"*, subtenante admirinde la tutajn partojn laŭ vitala kaj harmonia proceso de ĝiaj sensaĵoj kaj funkcioj, laŭmaniere, ke la racia spirito, kiu loĝas en ĝi, povu libere servi sin de tiu viva kaj sana instrumento por la plej alta celo de nia ekzistado” – Org. § 9. Kiel aŭtokrata kaj instinktoplena ento ĝi neniel povas esti identigata kun ajna speco konata de energio, male ĝi estas io diferenca, reganta super la elektro-kemia energio de la organismo. Oni povas diri, ke la vitala principo estas “organisma konscio”, “organisma psiko”(**), la "[[vitala elano]]" de [[Henri Bergson|Bergsono]], la "[[monado]]" de [[Lejbnico]]. La granda vitalisto Sthal nomis ĝin “[[animo]]”. Hahnemann plue diras: “La materia organismo, konceptita sen la vitala forto, ne scipovas ian ajn sensaĵon, ian ajn aktivecon, nek memkonservadon (ĝi estas morta kaj sub la efiko de la ekstera fizika mondo, putranta kaj malkomponiĝanta denove je siaj kemiaj komponaĵoj); nur la nemateria ento (la vitala principo, vitala forto), kiu animas la organismon je sana stato aŭ malsana, donas al ĝi la tutan sensaĵon kaj stimulas ĝiajn vitalajn funkciojn.” - Org. § 10. Do la vitala principo estas formiga kaj ordiga principo de la korpo, konservanta la organismon en sana stato. Pri la farto de la vitala principo li diras: “La homo malsaniĝas nur pro tio ke, origine, tiu forto de nemateria naturo, tiu vitala forto kun propra aktiveco (vitala principo) estis afekciita de dinama efiko, fare de morba aganto, damaĝa al la vivo; nur la vitala principo afekciita farfare de tia perturbo povas doni al la organismo la nenormalajn sensaĵojn, kiuj pelas ĝin, tiele, al neregulaj funkcioj, kiujn ni nomas malsanoj, ĉar ĉi tiu dinama esto, nevidebla per si mem kaj nur rekonebla per siaj efikoj ĉe la organismo, oferas sian morban mistonion nur pere de malsana manifestiĝo en la sensaĵoj kaj funkcioj (la nura flanko de la organismo turniĝinta al la observantoj kaj kuracartistoj), tio estas, pere de la rekonado de la malsanaj simptomoj, pro neekzisto de alia maniero konatigi ĝin” - Org, § 11. En noto al ĉi tiu paragrafo la aŭtoro provas klarigi la dinaman afekcion komparante ĝin kun altiraj fortoj de la naturo, ezkemple: la [[magneto|magnetismo]], la [[tajdo|tajda]] fluso kaj [[gravito]]. Por li ĉiuj ĉi efikoj estas dinamaj kaj ne estas malfacileco por komuna homo kompreni la dinamajn interagojn de la vitala principo.
 
La 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento estis la plej fekunda grundo por la vitalismo (nomita metapsikia periodo), ĉar la tiama scienco estis banita de tiu ondo da strangaj fenomenoj kaj havis sian avangardon tute envolvitan en tiaj esploroj. [[William Crookes]], [[Charles Richet]], [[Ernesto Bozzano]], [[W. J. Crawford]], Gustave Geley, [[F. Myers]], [[Cesare Lombroso]], [[Alexandre Aksakof]], [[Oliver Joseph Lodge]]; k.a., estis kelkaj el la multaj eminentuloj esplorantaj la vitalismajn fenomenojn. W. Crookes esploris la fenomenon dum tri sinsekvaj jaroj ĉe la mediumino Florence Cook (observado okazinta dum la jaroj 1870-73 kaj publikigita je la unua fojo en la “Quartely Journal of Science” de januaro de 1874) kaj konstatis la ekziston de biopsikan emanaĵon kies kapablo “kondensiĝi” (“materiiĝi” laŭ la metapsikia termino) kaj formigi anatomiajn membrojn tre miris la sciencistojn. Li nomis tiun emanaĵon [[psikoforto]]. Dum longa tempo li kunvivis eĉ kun viva “fantomo”, Katie King, kiu manifestiĝadis per ektoplasma organismo. Charles Richet, nobelpremiito pri fiziologio en 1913, komisiita de la sciencista rondo de Parizo, por studi la fenomenon ankaŭ rekonis la veraĵon de la manifestiĝo, observante ke tiu ĉi biopsika emanaĵo eliĝadis de la poroj kaj naturaj aperturoj de la mediuma organismo. Li nomis ĝin [[ektoplasmo]]. ([[Richet]], C., Traité de Metapsychique, Paris,1923). Tiu ĉi vitaleca “substanco”, devenanta de Vitala Principo, nur manifestiĝadis en tre speciala medio aŭ etoso, ne ĉiam reproduktebla de la sciencistoj, fakto kiu tre embarasis la tiaman sciencon. La principo de unueco de tiu Vitala Principo estis adekvate asertata de Dro. Gustave Geley (Geley, G., De l’ Inconscient au Conscient, Paris. 1919) kiam li komparis la ektoplasman fenomenon kun la fenomeno de histolizo en la enpupiĝinta raŭpo. Li diras: “ĉio okazas en biologio kvazaŭ la homa organismo estis esence konstituita de '''primitiva''' kaj '''unika substanco''', kies organikaj formaĵoj estas simplaj reprezentaĵoj”. Geley alvenis al konkludo ke ekzistas "'''supera dinamismo, direktiva, organiza kaj centraliza'''", kiu ŝajnas subteni ĉiujn fenomenojn de la vivo.

Navigada menuo