Teksasurbo (Teksaso): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Ismo (diskuto | kontribuoj)
plia viktimo trovita post eksplodo
Ismo (diskuto | kontribuoj)
plia viktimo trovita post eksplodo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:28, 25 mar. 2005

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Teksaso > Texas City


Texas City [TEKses SIti] estas urbo en konteo Galveston en Teksaso. Laŭ la censo de 2000 ĝi havis 41.521 loĝantojn. Ĝi posedas gravajn marhavenon kaj petrolan industrion.

Ĝiaj koordinatoj estas 29,40° N kaj 94,93&deg U; ĝi situas ĉe la Meksika Golfo.

Historio

La unuaj blankulaj setlejoj en la regiono ekestis ĉirkaŭ 1830. Inter 1837 kaj 1839 tie ekzistis setlejo nomata Austinia, planita kiel stacio de konstruota fervojo. Ĝi estis nomita laŭ Stephen F. AUSTIN, same kiel la urbo Aŭstino, kiu tiutempe ankoraŭ nomiĝis Waterloo.

Kiam klariĝis, ke tie ne pasos la fervojo, la setlejo dissolviĝis. Proksime ekestis aliaj setlejo, Shoal Point, Dollar Point kaj Miller's Point.

Iom post 1890 kelkaj investemuloj decidis konstrui havenon proksime de tiuj setlejoj. Ekestis industriejoj, kaj en 1893 oni oficiale fondis la urbon Texas City. Ankaŭ la fervoja ligo nun estis establita, kiu permesis altransporti kotonon kaj grenon por ŝiptransporto. La haveno forte konkuris kun tiuj de Galveston (10 km for) kaj Houston (40 km for).

Post ekribeloj en Meksiko ĉirkaŭ 1910 la urbo iĝis usona garnizonurbo; sed en 1915 uragano detruis la kazernajn barakojn.

En 1913 la dua aviada divizio de la usona armeo estis establita ĉe Texas City.

Katastrofoj

Dufoje en sia historio la urbo suferis je granda hom-kaŭza katastrofo:

1947

Je la 16-a de aprilo 1947 en la haveno eksplodis du ŝipoj, Grandcamp kaj Highflyer. 500 homoj mortis. Ŝipo Grandcamp, registrita en Francio, havis kargon de municio kaj de 1.850 tunoj da amonia nitrato, uzota kiel sterko.

Iom post la oka horo matene oni rimarkis incendion surŝipe, kiu ne estis regebla. Post malpli ol horo la municio kaj la nitrato eksplodis, detruante la ŝipon kaj grandajn partojn de la haveno kaj mortigante centojn da homoj, inter ili 28 fajrobrigadanoj surŝipaj.

Ŝipo Highflyer estis ankrita en distanco de 200 metroj kaj damaĝita pro la eksplodo. La ŝipanaro decidis forlasi ĝin unu horon poste. Ĉar ankaŭ Highflyer enhavis preskaŭ mil tunojn da nitrato kaj 2000 tunojn da sulfuro, ankaŭ ĝi minacis eksplodi, kaj oni provis fortreni ĝin maren. 12 horojn post la unua eksplodo alvenis trenŝipoj el Galveston, sed ne eblis liberigi la ankritan ŝipon. Ĉirkaŭ noktomezo ankaŭ Highflyer eksplodis kaj mortigis almenaŭ du pliajn homojn.

2005

Je la 23-a de marto 2005 okazis eksplodo en petrola rafinejo de kompanio BP, la tria plej granda rafinejo de Usono kun 2000 dungitoj. Je la 13:20 eksplodis la "izomeriga unuo" de la rafinejo; sekvis incendio, estingota nur post du horoj. Je la 13:28 la aŭtoritatoj instrukciis ke ĉiu restu en protektita loko; tiu instrukcio restis ĝis 14:10. Nur je 15:22 oni sukcesis estingi la fajron kaj povis serĉi viktimojn.

Mortis 15 homoj, pli ol cent estis vunditaj. La eksplodo estis aŭdebla kaj sentebla en granda parto de la distrikto; en la urbo Texas City fenestroj rompiĝis.

La izomeriga unuo estis tiutempe reaktivigata post periodo de flegado. Spertuloj diras, ke tia fazo de reaktivigo estas la plej danĝera.

Uraganoj

Kvin fortaj uraganoj atakis la urbon en ĝia historio, interalie en 1900 kaj 1915.

Eksteraj ligoj