Nomoj de Aziaj Landoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
UJ-igis parton, kiun mi mem siatempe I-igis.
Linio 35: Linio 35:
Nacilingve - ''Sakartvelo'', t.e. lando de kartveloj, de la antikva tribnomo - ''kartu'', ''kardu'', ''ĥaldu''. Malsamaj nomoj de Kartvelio.
Nacilingve - ''Sakartvelo'', t.e. lando de kartveloj, de la antikva tribnomo - ''kartu'', ''kardu'', ''ĥaldu''. Malsamaj nomoj de Kartvelio.


=== [[Koreiuj]], [[Sud-Koreujo]], [[Nord-Koreujo]] ===
=== [[Koreujo]], [[Sud-Koreujo]], [[Nord-Koreujo]] ===
Devenas de la nomo de mezepoka ŝtato ''Koryo'' (935-1392). La koreaj ĝin nomas ĝin ''Hangug'' ("lando de la koreoj"), kaj ankaŭ ''Ĉoson'' ("matena beleco" aŭ "lando de matena freŝeco"), Post ekrego de la Li-dinastio ĝi estis nomita ''Taehan''.
Devenas de la nomo de mezepoka ŝtato ''Koryo'' (935-1392). La koreaj ĝin nomas ĝin ''Hangug'' ("lando de la koreoj"), kaj ankaŭ ''Ĉoson'' ("matena beleco" aŭ "lando de matena freŝeco"), Post ekrego de la Li-dinastio ĝi estis nomita ''Taehan''.



Kiel registrite je 11:13, 18 jul. 2009

Toponimio > Landnomoj > Nomoj de Aziaj Landoj kaj Regionoj


Armenio

La diversaj formoj de la landnomo devenas de la armenaj tribnomoj - arme, hajasa kaj suhme. En la eŭropaj lingvoj - Armenia k.s., nacilingve - Hajastan.

Azerbajĝano

En la 9a jc a.K. sur la teritorio de la lando ekzistis Romana provinco Medio Atropatena aŭ simple Atropatena, laŭ la nomo de reganto. Ĝia misformita arabigita varianto estas Adrabadan, Aderbadagan, de kie venis nuna nomo Azerbajĝan.

Bangladeŝo

Nacilingve - Bangladesh, 'lando de la bengaloj'.

Barato

La landnomo en la hinda lingvo, kaj en multaj aliaj Barataj lingvoj, estas Bharat. Ĝi devenas de la nomo de la Arja malnovhinda tribo baratoj, kiuj en la 6a jc a.K. kreis fortan ŝtaton. Ĝia internacie pli konata nomo "Hindio" (India k.s.) devenas de la rivero Indus (Sanskrite Sindhu ).

Birmo

La nacilingva nomo, Myanma, devenas de la vortoj: mien - forta kaj ma - honora.

Butano

La nacilingva nomo estas DzongkhaDruk Yul. La tibetanoj ĝin nomas Brug (Yul), Lho Brug, Mon.

Ĉinio

Tiu nomo devenas de la dinastio Cin. La ĉinoj ĝin nomas Ĉungŭo, t.e. meza(j) ŝtato(j).

Filipinoj

En 1542-45 ĉi tie albordiĝis ekspedicio de la hispano R. L. Villalovos, kiu donis nomon al la insuloj laŭ honoro de la hereda princo de Hispanio, Filipo.

Indonezio

La nomo estis donita de germana vojaĝanto A. Bastien en 1884. En la greka lingvo Indos Nesos signifas "Hindaj insuloj".

Japanio

La japana nomo Nihon (aŭ Nippon) estas skribata per 2 ĉinaj signoj, de kie la unua signifas "suno", kaj la dua - "radiko". De tie oni prenis la simbolesprimon por Japanio: 'La lando de la leviĝanta suno". Eŭropajn nomojn oni ricevis per alia elparolo de tiuj signoj, pli simila al la Ĉina lego Riben. En la korea oni legas tiujn signojn kiel Ilbon.

Kartvelio

Nacilingve - Sakartvelo, t.e. lando de kartveloj, de la antikva tribnomo - kartu, kardu, ĥaldu. Malsamaj nomoj de Kartvelio.

Koreujo, Sud-Koreujo, Nord-Koreujo

Devenas de la nomo de mezepoka ŝtato Koryo (935-1392). La koreaj ĝin nomas ĝin Hangug ("lando de la koreoj"), kaj ankaŭ Ĉoson ("matena beleco" aŭ "lando de matena freŝeco"), Post ekrego de la Li-dinastio ĝi estis nomita Taehan.

Laoso

Laŭ la nomo de unu el ĉefgentoj, la laŭoj ("lao").

Maldivoj

Sanskrite: mal - mil, diva - insulo.

Mongolio

Laŭ la etnonomo mongoloj, konata laŭ ĉinaj fontoj (7-10 jc a.K.) kiel mengu, mengu-li, men-va. Aliaj nomoj: Menggu (ĉina); Sog Po, Sog Yul (tibeta); Mongoru (japana).

Nepalo

En la malnovhinda lingvo "lando ĉe malsupro de monto".

Pakistano

La landnomo en Urduo signifas "sankta lando", "pura lando".

Singapuro

La landnomo en Sanskrito signifas "urbo de leono": singha = "leono", pore = "urbo".

Tajlando

Laŭ la nomo de la ĉefgento, la tajoj. La landnomo ŝanĝiĝis kelkfoje. De mezepoko ĝis 1939 ĝi nomiĝis Siamo (Siam, sanskrite Sayam - "malhelhaŭta"). La loĝantoj de lando mem nomis ĝin Muangtay - 'lando de liberaj homoj'. De 1939 la oficiala nomo estas Thayland - "lando de la tajoj". La vorto Thay signifas "libera".

Vjetnamio

La vorto viet estas vjetnama prononco de ĉina signo, kies signifoj estas "fore de", "transiri", "preteriri". Tiel ĝi indikas landon fore de Ĉinio. La vorto nam signifas 'suda'.