Konsonanto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 67: Linio 67:


=== Voĉmanieroj ===
=== Voĉmanieroj ===
(Eble alvenos la artikolo)
(Eble alvenos la artikolero)


== Nepulmaj sonoj ==
== Nepulmaj sonoj ==

Kiel registrite je 07:50, 22 jul. 2009

En fonetiko konsonanto estas sono, kiu estas karakterizita per fermo aŭ baro de la aerfluo. Kontraste al vokaloj, konsonantoj ne formas silabojn.


Pulmaj konsonantoj

La pulmaj konsonantoj estas konsonantoj kies produktada aero venas el la pulmoj.

Voĉlokoj

Por ke konsonanta sono estu produktita, unu el tiuj moveblaj organoj devas esti movita al unu el la malmoveblaj organoj. Kavoj povas ankaŭ produkti sonon.

Moveblaj organoj

Malmoveblaj

Kavoj

Ordigo de la konsonantoj

Por produkti sonon 2 el supre menciitaj organoj devas kune agi. Ĉiu movebla organo povas agi kun fina nombro da organoj. Jen ĉiuj eblecoj kiuj jam estis trovitaj en la homaj lingvoj:

  1. dulipa konsonanto: la du lipoj tuŝiĝas.
    • en esperanto: b [b], p [p]
  2. lipodenta konsonanto: supraj dentoj kaj suba lipo tuŝiĝas
    • en esperanto: f [f], v [v]
  3. pintodenta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
  4. pintodulipa konsonanto: la pinto de la lango estas premita inter la du lipoj
  5. denta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
  6. dorsodenta konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la suprajn dentojn
  7. alveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la alveolojn
    • en esperanto: t [t], d [d], s [s], z [z], c [ʦ], dz [ʣ], r [r], l [l]
  8. dorsoalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la alveolojn,
  9. postalveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la postalveolojn
    • en esperanto: [ŝ], [ĵ], [ĉ], [ĝ]
  10. dorsopostalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la postalveolojn
  11. retrofleksa konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la palaton (la lango estas retrofleksita en la buŝo)
  12. palata konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la palaton
    • en esperanto: j [j]
  13. vela konsonanto: la radiko de la lango tuŝas la velon
    • en esperanto: k [k], g [g]
  14. uvula konsonanto: la radiko de la lango kaj la uvulo tuŝiĝas
    • en esperanto: ĥ [χ]
  15. faringa konsonanto: la faringo obstrukciĝas
  16. epiglota konsonanto: la epigloto obstrukciĝas
  17. glota konsonanto: la gloto obstrukciĝas
    • en esperanto: h [h]

Voĉmanieroj

(Eble alvenos la artikolero)

Nepulmaj sonoj

(Eble alvenos la artikolero)

Klakoj

(baldaŭ alvenas la artikolo)

Voĉaj injektivoj

(baldaŭ alvenas la artikolo)

Glotigitaj plozivoj

(baldaŭ alvenas la artikolo)