Holstinio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: da:Hertugdømmet Holsten
Almabot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: is:Holtsetaland
Linio 30: Linio 30:
[[he:הולשטיין]]
[[he:הולשטיין]]
[[hu:Holstein]]
[[hu:Holstein]]
[[is:Holtsetaland]]
[[it:Holstein]]
[[it:Holstein]]
[[ja:ホルシュタイン]]
[[ja:ホルシュタイン]]

Kiel registrite je 18:33, 22 jul. 2009

blazono de la dukoj de Holstinio
blazono de la dukoj de Holstinio

Holstinio (altgermane Holstein, platgermane Holsten kaj Holsteen, dane Holsten, latine Holsatia) estas historia regiono en la nordo de Germanio kaj konsistigas la sudan parton de la nuna federacia lando Ŝlesvig-Holstinio. La nomo devenas de unu el la tri origine tie loĝintaj ĝermanaj triboj el la tribaro saksoj. Tiu tribo havis la nomon Holsaten, kio konsistas el la platgermanaj vortoj Hol (altgermane Holz), "ligno" aŭ ĉi-tie "arbaro", kaj Saten, "saksoj" - do la "arbaraj saksoj".

Inter la jaroj 811 kaj 1806 Holstinio apartenis al la Franka kaj poste Germana Regno kaj konsistigis ties plej nordan teritorion. Ĝis la jaro 1474 ĝi estis graflando (altgermane Grafschaft) kaj poste ĝis 1864 duklando (altgermane Herzogtum).

la Holstinia pordego (germane Holstentor) en Lubeko

Ĝis la jaro 1806 Holstinio apartenis al la germanlingva Sankta Romia Imperio, post 1815 ĝi estis parto de la Germana Ligo, Dum la jaro 1864 ĝi iĝis parto de Aŭstrio-Hungario kaj post milito dum 1867 de Prusio - per tio ĝi perdis sian politikan aŭtarkion. Ekde la jaro 1946 Holstinio kune kun la regiono Ŝlesvigo (germane Schleswig) konsistigas la federacian landon Ŝlesvig-Holstinio de Germanio.

La plej granda urbo de Holstinio ĝis la jaro 1937 estis la urbo Altona tuj norde de Hamburgo - dum tiu jaro Altona laŭ administra reformo iĝis urboparto de Hamburgo. Post tiu jaro la historia ĉefurbo de la regiono, Kijlo, iĝis la plej granda urbo kaj pli kaj pli rekonsideriĝis centro de la regiono. La prusa provinca registaro de la regionoj Ŝlesvigo kaj Holstinio tamen inter la jaroj 1879 kaj 1917 troviĝis en la urbo Schleswig, ekster la limoj de Holstinio.

Ŝablono:Ĝermo-geografio

Retaj ligiloj