Insurekcio de Kościuszko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh:科希丘什科起义
MastiBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: zh:柯斯丘什科起义
Linio 58: Linio 58:
[[sr:Кошћушков устанак]]
[[sr:Кошћушков устанак]]
[[sv:Kościuszko-upproret]]
[[sv:Kościuszko-upproret]]
[[zh:科希丘什科起义]]
[[zh:柯斯丘什科起义]]

Kiel registrite je 18:13, 23 jul. 2009

La ĵuro de Kościuszko en krakova urboplaco, la 24-an de marto 1794
La tendaro ĉe Bosutów
Oni enirigas 12 rusajn kanonojn al Krakovo

La insurekcio de Kościuszko - pola nacia ribelo kontraŭ Rusia imperio en 1794. La insurekcion provokis regado de la targowica konfederacio kaj la 2-a dispartigo de Pollando.

Insurekcio estas arkaismo signifinta ribelon kaj uzita kiel ribelo de la tuta nacio (de latina insurgere - ribeli kontraŭ io).

La insurekcio komenciĝis la 12-an de marto kiam generalo Antoni Madaliński rifuzis malmultigon de la 1-a Grandpolia Brigado de Nacia Kavalerio kaj gvidis ĝin de Ostrołęka al Krakovo.

Tamen oficiale oni agnoskas ke la 24-a de marto estis komenco de la insurekcio. Ĉ. la 10-a horo al krakovan urboplacon venis Tadeusz Kościuszko. Post lego de Akto de Insurekcio li eldiris ĵuron:

Mi, Tadeusz Kościuszko, ĵuras je Dio al la tuta Pola Nacio, ke donitan potencon por tirani neniun mi uzos, sed nur por protekti limojn, reakiri sendependecon kaj firmigi universalan liberecon mi uzados. Helpu min ho Dio kaj Pasiono de la Filo.

La Akto de Insurekcio igis Kościuszkon Ĉefo de Nacia Militforto. Li ekde tiam havis tutan potencon. La plej grava problemo estis tro malmulta nombro de soldatoj. Kościuszko komandis ke ĉiuj kvin domoj armigos unu infanterian rekruton kun fusilo, lancohakilo. Dum du semajnoj devis esti armigotaj homoj iter 18 kaj 40 jaraĝo. Realece oni tamen ne sukcesis en krakova vojevodio kolekti 10 mil soldatojn. Pro manko de armiloj oni kreis trupojn kun lancoj kaj militaj falĉiloj.

La 1-an de aprilo korpuso de Kościuszko formarŝis al Kielce.

La 4-an de aprilo la ribela armeo venkis en la Batalo de Racławice kontraŭ rusaj trupoj.

La 6-an de aprilo Kościuszko fondis tendaron ĉe Bosutowo. La rusa vojevodio aliĝis al la insurekcio.

La 7-an de aprilo oni enirigis al Krakovo 12 kanonojn forprenitajn en Racławice.

La 8-an de aprilo Kościuszko nomis Wojciech Bartos Głowacki standardisto de krakovaj grenadistoj.

La 17-an de aprilo komenciĝis la insurekcio de Varsovio. Plebo sub gvido de ŝuisto Jan Kiliński forpelis rusan garnizonon de la ĉefurbo. En la ambasado de Rusio oni trovis pruvojn ke politikaj eminentuloj ricevadis rusajn salajrojn. Kiel nova prezidento de Varsovio oni elektis Ignacy Wyssogota Zakrzewski.

La 18-an de aprilo Kościuszko eldonis ĉe Bosutowo Ordonon por rabatoj en servuto kaj humana traktado de kamparanoj

La 19-an de aprilo en Varsovio estis kreita la Provizora Konsilantaro Anstataŭa de Mazovia Dukejo. La 24-an de aprilo estis kreita la klubo de polaj jakobenoj.

La 23-an de aprilo en Vilno komenciĝis insurekcio gvidita de Jakub Jasiński. Oni anoncis Akton de litova nacia ribelo. La ribelo sukcesis, malliberigitaj estis multaj rusoj.

La 24-an de aprilo en Vilno estis kreita La plej alta Litova Reganta Konsilantaro.

La 3-an de majo La plej alta Litova Reganta Konsilantaro nomis generalon Jakub Jasiński ĉefa komendanto de litova armeo. Katerino la 2-a nomis Nikolao Repnin ĉefa kom komandanto de armeo por sufoki la insurekcion.

La 5-an de majo Kościuszko fondis fortreson ĉe Połaniec.

La 9-an de majo la tribunalo por kriminalaj aferoj decidis mortigi per pendigo liderojn de Targowica konfederacio.


(...)