Rusia Esperantista Junulara Movado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Rusia Esperantista Junulara Movado''' (REJM) estas la tutlanda organizo de junaj esperantistoj de [[Rusio]], [[Landa Sekcio de TEJO|LS de TEJO]]. REJM estas posteula organizo de [[SEJM]].
'''Rusia Esperantista Junulara Movado''' (REJM) estas la tutlanda organizo de junaj esperantistoj de [[Rusio]], [[Landa Sekcio de TEJO|LS de TEJO]]. REJM estas posteula organizo de [[SEJM]]-2.


La refonda konferenco okazis februare [[2000]] en [[Ĉeboksari|Ĉeboksaro]] enkadre de la kongreso de la [[Rusia Esperantista Unio]] (REU). Kiel kunordiganto de la organizo estis elektita [[Vitalij Malenko]], kiu kun mallonga paŭzo gvidis la organizon ĝis somero [[2004]].
La refonda konferenco okazis februare [[2000]] en [[Ĉeboksari|Ĉeboksaro]] enkadre de la kongreso de la [[Rusia Esperantista Unio]] (REU). Kiel kunordiganto de la organizo estis elektita [[Vitalij Malenko]], kiu kun mallonga paŭzo gvidis la organizon ĝis somero [[2004]].

Kiel registrite je 05:11, 10 aŭg. 2009

Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) estas la tutlanda organizo de junaj esperantistoj de Rusio, LS de TEJO. REJM estas posteula organizo de SEJM-2.

La refonda konferenco okazis februare 2000 en Ĉeboksaro enkadre de la kongreso de la Rusia Esperantista Unio (REU). Kiel kunordiganto de la organizo estis elektita Vitalij Malenko, kiu kun mallonga paŭzo gvidis la organizon ĝis somero 2004.

Malsimile al plejmulto de aliaj landoj, REJM estis ĉiam sendependa de la "plenkreskula asocio" — REU. Tamen, post jarlongaj traktoj, en novembro de 2005 la du organizoj kunfandiĝis. Jam nun ĉiuj junaj (sub 31 jaroj) membroj de REU estas aŭtomate konsiderataj membroj de REJM. Post la kunfandiĝo REJM konservis preskaŭ plene sian aŭtonomion, inkluzive de sia Komitato, sia propra kaso, sia nomo kaj sendependa agado.

Aranĝoj

La ĉefaranĝo de REJM estas OkSEJT (Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro), kiu okazas ĉiujare en diversaj regionoj de la eŭropa parto de Rusio. La lasta estis en aŭgusto de 2006 apud Volgograd.

Malregule okazas ankaŭ alia aranĝo de REJM en la azia parto de Rusio - OrSEJT (Orienta Somera Esperantista Tendaro).

Konferenco de REJM, la supera organo de la organizo, kunvenas ĉiujare enkadre de tutlandaj aranĝoj, kutime dum OkSEJT. Intertempe la gvidan funkcion prenas la komitato de REJM.

La lasta grava evento en la junulara movado estis Rusia Esperantista Junulara Kongreso (REJK) kiu okazis novembre 2006 en Niĵnij Novgorod. En ĝi estis elektita 4-kapa estraro de la orgnizo gvide de Vitalij Malenko (Ĵukovskij, Moskva provinco). En la estraro estas ankaŭ: Jekaterina Predaĉenko (Ĉeboksaro), Marija Terjoĥina (Moskvo), Diana Sakajeva (Niĵnij Novgorod).

Alia aranĝo, kunfarata kun REU, estas arta festivalo EoLA ('Esperanto Lingvo Arta').

Krom tio REJM okazigas aktivul-trejnajn seminariojn.

Inform-organo

Informorgano de REJM estas REJM-info, kiu aperas kiel kvarpaĝa aldono al la organo de REU - REGo (Rusia Esperantista Gazeto) sesfoje monate.

Ekde novembro 2006 en la reto aperis REJM-aktuale, reta informilo.

Kiel aliĝi

Por aliĝi al REJM la kandidato devis trapasi baznivelan ekzamenon de Esperanto, aŭ ricevi konfirmon de du REJManoj pri sia lingvokono. Post kunfandiĝo kun REU tiu praktiko ne plu estas plenumata. Ĉiuj membroj de REJM, krom pago de jarkotizo, estas instigataj aboni la landan Esperanto-informilon "REGo".

Eksteraj ligoj