Havaja korvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fi:Havaijinvaris
BenzolBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fr:Corneille d'Hawaï
Linio 51: Linio 51:
[[et:Havai vares]]
[[et:Havai vares]]
[[fi:Havaijinvaris]]
[[fi:Havaijinvaris]]
[[fr:Corneille d'Hawaii]]
[[fr:Corneille d'Hawaï]]
[[hu:Hawaii holló]]
[[hu:Hawaii holló]]
[[it:Corvus hawaiiensis]]
[[it:Corvus hawaiiensis]]

Kiel registrite je 14:17, 17 aŭg. 2009

Ŝablono:Taksonomio korektita

La Havaja korvo´Alala (Corvus hawaiiensis) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estas ĉirkaŭ samgranda kiom la nigra korniko, tio estas 48 al 50 cm longa, sed kun pli rondoformaj flugiloj kaj multe pli dika beko. Ĝi havas mildan, brunnigran plumaron kaj longajn, malkombitajn gorĝoplumojn; la gamboj, kruroj kaj beko estas nigraj.

Distribuo kaj habitato

Tiu specio estas nune formortinta en la naturo. Antaŭe, la specio troviĝis nur en la insulo Havajo en malfermaj parkecaj montarbaroj. Tamen, fosilioj indikas, ke ĝi antaŭe loĝis en relativa abundo en ĉiuj el la ĉefaj insuloj, kun aliaj du formortintaj korvospecioj. La specio estas forta kaj lerta fluganto kaj la kialojn de ties formorto oni ne bone komprenas. Oni supozas, ke enmetita malsano estis probable grava faktoro de la malpliiĝo de la specio.

Kutimaro

Dieto

En naturo, Havajaj korvoj konsumis varian dieton, inklude kadavraĵon, ovojn kaj birdidojn, aliajn etajn animalojn, fruktojn kaj eĉ homdevenan manĝaĵojn kaj restaĵojn. Oni scias ankaŭ, ke tiuj birdoj scivolemas arboŝelon por malkaŝi subajn insektojn.

Voĉo

Havajaj korvoj havas voĉon varie priskribita kiel dutona kaŭ kaj krioj kun pli malaltaj aldonitaj tonoj, simile al miaŭo de katoj. Ili faras ankaŭ ka-ŭak kaj kompleksan, bobelan kanton kaj aliajn variajn sonojn.

Konserva statuso

La du lastaj konataj individuoj de tiu specio en la naturo malaperis en 2002; la specio estas nune klasita kiel formortinta en naturo. Dum kelkaj individuoj restas en sistemo de kaptiva reproduktado, klopodoj reenmeti kaptive-bredatajn birdojn en naturon estis malhelpita pro predado fare de la Havaja buteo, kiu siavice estas listita kiel Preskaŭ Minacata.

Bildaro

Referencoj