Łacinka: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
latina alfabeto belorusa
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:11, 17 aŭg. 2009

Libro el 1911, presita per Łacinka

Łacinka estas formo de la latina alfabeto uzata por la belorusa lingvo, apud la oficiala cirila alfabeto.

La lacinka alfabeto konsistas el 36 literoj, en formoj minuskla kaj majuskla, kaj similas la litovan kaj la polan alfabeton. Male al tiuj du ĝi posedas, kiel Esperanto, la literon "ŭ".


Belorusa latina alfabeto (Lacinka)
A a B b C c Ć ć Č č D d
DZ dz DŹ dź DŽ dž E e F f G g
H h CH ch I i J j K k L l
Ł ł M m N n Ń ń O o P p
R r S s Ś ś Š š T t U u
Ŭ ŭ V v Y y Z z Ź ź Ž ž

Historio

En la 19-a jarcento Lacinka estis konsiderata kiel rimedo proksimiĝi al la kulturoj de centra kaj okcidenta Eŭropo. Post la fondo de Sovetunio oni tamen favoris la cirilan alfabeton kiel ligilon al Rusio kaj aliaj sovetiaj respublikoj.