Miroslav Smyčka: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
aktualigo de la ekstera ligo
Linio 27: Linio 27:
==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==


*[http://web.archive.org/web/20070520150736/http://www.operabalet.cz/texty.php?akce=ukaz&id=350&rubrika=1 Historio de la operejo, en kiu estas M. Smyčka dufoje menciita]
*[http://www.operabalet.cz/default.php?page=txt&id=350 Historio de la operejo, en kiu estas M. Smyčka dufoje menciita]
*[http://www.operabalet.cz/clovek.php?jmeno=Miroslav%20Smy%E8ka Roloj de Miroslav Smyčka en la Operejo de Ústí nad Labem]
*[http://www.operabalet.cz/clovek.php?jmeno=Miroslav%20Smy%E8ka Roloj de Miroslav Smyčka en la Operejo de Ústí nad Labem]
{{DEFAULTSORT:Smyčka, Miroslav}}
{{DEFAULTSORT:Smyčka, Miroslav}}

Kiel registrite je 09:04, 23 aŭg. 2009

Kantanta Miroslav Smyčka 2006

Miroslav Smyčka (naskiĝis la 11-an de septembro 1926 en Olomouc) estas ĉeĥa operkantisto kaj esperantisto, konata pro siaj koncertoj en esperantistaj medioj. Li estas [Honoraj membroj de ĈEA|honora membro de ĈEA]] (2002).


Li frekventis realgimnazion en Brno, en 1945-1949 universitaton samloke (filozofion + filologion), antaŭ la abiturientiĝo eksigita dum politika enketo – studinte samtempe kanton kaj muzikteorion en muziklernejo kaj konservatorio, engaĝita ekde 1949 en la operĥoro de Ŝtata teatro en Brno - post militservo kontinuis en operĥoro de Silezia teatro en Opava – ekde 1953 komenciĝis lia kariero de opersolisto en operejoj de Liberec, denove Opava, České Budějovice kaj Ústí nad Labem - post sia emeritiĝo li transloĝiĝis al České Budějovice, kie ĝis nun li kantas kiel eksterulo en la operĥoro.

Proksimume dudek jarojn (ĝis 1995) li aktivis kiel baritonulo en la Nordbohemia Teatro de Opero kaj Baleto en Ústí nad Labem.

Roloj: Sekretario Fu-li (Franz Lehár), Giorgio Testaccio (Johann Strauss), Mirski (Oskar Nedbal), Adolfo el Harasov (Antonín Dvořák), Talbot (Gaetano Donizetti), Stárek (Leoš Janáček), Tomeš (Bedřich Smetana), diablo-pordisto (Antonín Dvořák), centuriestro (Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij), Jake (George Gershwin), barono Scarpia (Giacomo Puccini), Bohuš (Antonín Dvořák), muzik-instruisto (Richard Strauss), diablo Marbuel (Antonín Dvořák).

Lia filino Jolana Smyčková (naskiĝinta la 20-an de majo 1979 estas populara ĉeĥa aktorino kaj kantistino (vidu ŝian retejon Jolana).

Miroslav Smyčka unue kontaktis Esperanton dum siaj studentaj jaroj, ĉirkaŭ la j. 1945. En la j. 1960 li unuan fojon membriĝis en Esperanta klubo, nome en Opava, ekde la j. 1963 li estis membro de la Esperanta Klubo en České Budějovice kaj ekde la j. 1970 ĝis 2005 li estis aktiva membro de la klubo en Ústí nad Labem, kie li plenumis funkcion de la prezidanto de la klubo ekde 1999. En 2005 li transloĝiĝis al České Budějovice (laŭ teksto, kiu pravigas lian honoran membrecon de ĈEA)

Li mem rememoras jene:
Mi esperantiĝis en 1950-aj jaroj en Opava, membris tiean klubon, samkiel poste en 60-aj j. en Č. Budějovice. - Translokiĝinte en j. 1970 al Ústí n.L. mi komencis aktivi kiel E-a kantisto kaj deklamisto lige kun E-poeto kaj kantpoezia tradukisto Jiří Kořínek + lia bofilo, E-a publicisto Vlastimil Novobilský. - En la j. 1971 mi kante partoprenis UK de UEA en Londono, en 1973 en Beogrado, poste kiam E-o fariĝis (ĉe ni post fera kurteno) „danĝera lingvo“, mi sukcesis kiel kantisto elvojaĝi nur al UK en Varna (1978) kaj Rotterdam (1988) kaj post la falo de fera kurteno al Vieno (1992) - fine ĉe ni en Prago (1996). - Krome mi kantis kaj deklamis dum pluraj fakaj kongresoj (SAT, IKUE, KELI, IFEF) kaj kelkaj naciaj kongresoj.


S-ano Smyčka estas tre konata ne nur en la ĉeĥa Esperanta medio, sed ankaŭ eksterlande, kiel fervora preleganto, deklamanto, sed precipe kantisto. Per sia arto li riĉigis kaj riĉigas multajn Esperantajn kongresojn, festivalojn, konferencojn, kunvenojn kaj aliajn entreprenojn. El la longa vico estu nomataj almenaŭ: Universalaj Kongresoj en Londono, Beogrado, Roterdamo, Vieno, Varno kaj Prago; Kongresoj de IFEF en Ĉervia, Košice kaj Tábor; Kongresoj de SAT en Strážnice, Aŭgsburgo kaj Karlovy Vary; Kongresoj de GEA en Leipzig, Freital, Karlovy Vary, Mülheim kaj Lubeko; Kongresoj kaj konferencoj de IKUE (Olomouc, Kroměříž), KELI (Jánské Lázně), kulturaj festivaloj en Lesjöfors, Seifhennersdorf, ktp.

Li estis longan vicon da jaroj ĉef-organizanto de kulturaj festivaloj en Ústí nad Labem, de antaŭkristnaskaj festoj kaj de Ĉeĥaj-Saksaj Tagoj, plejparte en Ústí nad Labem.

Pri tiu ĉi sia aktivado li disponigis jenan rememoron:
En Ústí n. L en la 1980-aj jaroj komenciĝis ĉiujara tradicio de 19 Internaciaj Kulturaj Festivaloj (1986 ĝis 2007). E-aj kulturaj festivaloj, origine dediĉitaj al 2 korifeoj de nialanda E-a kulturo, Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr, al kiuj mi kontribuis kante, deklame, kiel programdirektoro kaj sekretario. - Simile mi tie aktivis ĉe alia internacia aranĝo, lanĉita antaŭ 20 j. en la tiama GDR – nome ĉe „ĉeĥa-saksa tago“- okazinta alterne en najbara Saksio aŭ ĉe ni. En Ústí ĝi konsistis regule el prelega matineo kaj el bunta kultura programo. En la E-klubo de Jiří Kořínek en Ústí n. L. mi dum pluraj jaroj funkciis kiel klubestro, dum kelkaj gvidis kurson kaj ĉe mia adiaŭo en la j. 2004 ricevis titolon de „honora prezidanto“.

Eksteraj ligiloj