Albert Lienhardt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:44, 4 jun. 2005

Francaj esperantistoj

Albert LIENHARDT (1904-1996), dumviva membro de UEA kaj de Unuiĝo Franca por Esperanto, honora membro de Franca Fervojista E-Asocio, forpasis la 23-an de novembro cn Mulhouse (Francio). Konatiĝinte 20-jara kun Esperanto, li kreis post la dua mondmilito la eldonejon NOVA, kiu jam de 1946 publikigis vortarojn kaj lernolibrojn en Francio, i.a. lernilon por komencantoj (1955), kiun li mem verkis sub la anagrama pseŭdonimo Bernard Thaillet. Tre aktiva en la orient-franca movado, Lienhardt ne okupis oficialajn postenojn, sed iniciatis multajn kursojn ĉeestajn kaj korespondajn. Lia nomo iĝis tutmonde konata pro la popularaj didaktikaj verkoj Amuzaj dialogoj (1973,1980;1981), Facilaj dialogoj (1982) kaj Amuza legolibro (1984,1989). Dum siaj lastaj dudek jaroj li dediĉis sin al interlingvistikaj studoj kaj lanĉis la proponon Optimala ortografio (1978).