Julia C. Isbrücker: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18: Linio 18:
'''Julia C. ISBRÜCKER-Dirksen''' (isbrüker) (naskiĝis la [[22-a de septembro|22-an de septembro]] [[1887]] en [[Rotterdam]], mortis la [[14-a de januaro|14-an de januaro]] [[1971]]), esperantistino, nederlandanino, edzino de [[J. R. G. Isbrücker]], Honora Membro de [[UEA]]. Membro de [[ICK]] kaj de la ekzamena komitato. Prez. de la grupo en [[Hago]]. Gvidis kursojn, faris prelegojn, ankaŭ pri [[pacifismo]] kaj verkis plurajn librojn.
'''Julia C. ISBRÜCKER-Dirksen''' (isbrüker) (naskiĝis la [[22-a de septembro|22-an de septembro]] [[1887]] en [[Rotterdam]], mortis la [[14-a de januaro|14-an de januaro]] [[1971]]), esperantistino, nederlandanino, edzino de [[J. R. G. Isbrücker]], Honora Membro de [[UEA]]. Membro de [[ICK]] kaj de la ekzamena komitato. Prez. de la grupo en [[Hago]]. Gvidis kursojn, faris prelegojn, ankaŭ pri [[pacifismo]] kaj verkis plurajn librojn.


E-istino de [[1909]], baldaŭ poste ŝi verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis ŝia iniciato inviti la 12-an Universalan Kongreson en [[1920]] al Hago, en tempo, kiam post la [[unua mondmilito]] ekzistis grandaj duboj pri la estonteco de la internacia movado.
E-istino de [[1909]], baldaŭ poste ŝi verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis ŝia iniciato inviti la 12-an Universalan Kongreson en [[1920]] al Hago, en tempo, kiam post la [[unua mondmilito]] ekzistis malfacile trovi taŭgan urbon por arnaĝi la Universalan Kongreson.


Ŝi organizis la internacian Interreligian Konferencon en Hago [[1928]], fondis kun [[Cseh|Andreo Cseh]] la Internacian Cseh-instituton en 1930 (poste [[Internacia Esperanto-Instituto]]). En ĝia kadro ŝi organizis sennombrajn kursojn, seminariojn, prelegvesperojn, vojaĝojn ktp.
Ŝi organizis la internacian Interreligian Konferencon en Hago [[1928]], fondis kun [[Cseh|Andreo Cseh]] la Internacian Cseh-instituton en 1930 (poste [[Internacia Esperanto-Instituto]]). En ĝia kadro ŝi organizis sennombrajn kursojn, seminariojn, prelegvesperojn, vojaĝojn ktp.
Linio 45: Linio 45:
*Chaudhuri, Bhabes Chandra: '''Nova studo pri la filozofioj de Rabindranath Tagore kaj Walt Whitman''' (1961)
*Chaudhuri, Bhabes Chandra: '''Nova studo pri la filozofioj de Rabindranath Tagore kaj Walt Whitman''' (1961)
*Kojc, Martin:'''La lernolibro de la vivo'''
*Kojc, Martin:'''La lernolibro de la vivo'''
*Limburg Brouwer, P. A. S. van: '''Akbar''' (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans., 1923)
*Limburg Brouwer, P. A. S. van: '''[[Akbar]]''' (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans., 1923)
*Privat, Edmond: '''Tragiek en triomf van Zamenhof, auteur van de wereldhulptaal Esperanto''' (1947)
*Privat, Edmond: '''Tragiek en triomf van Zamenhof, auteur van de wereldhulptaal Esperanto''' (1947)
*Ramaker, Theo: '''Sankta Nikolao en Nederlando'''
*Ramaker, Theo: '''Sankta Nikolao en Nederlando'''

Kiel registrite je 13:11, 1 sep. 2009

Julia C. Isbrücker
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1887
en Rotterdam, Nederlando
Morto 14-an de januaro 1971
Lingvoj Esperantonederlanda
Nacieco nederlandanino
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Subskribo Julia C. Isbrücker
Familio
Frat(in)o Catharina J. Roskes-Dirksen
Edz(in)o J. R. G. Isbrücker
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton ŝiaj tradukoj
Verkis en Esperanto Raporto pri la Konstituanta Kunveno de la Popoloj (1951)
Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1931)
Wereldvrede en Esperanto (En: Jubileumboek 1926-1931)
Esperanto-examenopgaven (1922)
Esperanto-examenopgaven voor diploma A en B met vertalingen (1934)
Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1923)
Aliaj aktivaĵoj Honora Membro de UEA
Membro de ICK
vdr

Julia C. ISBRÜCKER-Dirksen (isbrüker) (naskiĝis la 22-an de septembro 1887 en Rotterdam, mortis la 14-an de januaro 1971), esperantistino, nederlandanino, edzino de J. R. G. Isbrücker, Honora Membro de UEA. Membro de ICK kaj de la ekzamena komitato. Prez. de la grupo en Hago. Gvidis kursojn, faris prelegojn, ankaŭ pri pacifismo kaj verkis plurajn librojn.

E-istino de 1909, baldaŭ poste ŝi verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis ŝia iniciato inviti la 12-an Universalan Kongreson en 1920 al Hago, en tempo, kiam post la unua mondmilito ekzistis malfacile trovi taŭgan urbon por arnaĝi la Universalan Kongreson.

Ŝi organizis la internacian Interreligian Konferencon en Hago 1928, fondis kun Andreo Cseh la Internacian Cseh-instituton en 1930 (poste Internacia Esperanto-Instituto). En ĝia kadro ŝi organizis sennombrajn kursojn, seminariojn, prelegvesperojn, vojaĝojn ktp.

En 1931 la urbestro de Arnhem (Nederlando) disponigis grandan domon kun parko, kie la instituto fondis la faman Esperanto-Domon. Dank' al la organiza talento kaj laborforto de s-ino Isbrucker ĝi fariĝis vigla Internacia Esperanto-Centro, kie okazis regule plej diversaj programoj, kursoj, kunvenoj, konferencoj ktp., plej ofte internaciaj.

Intertempe ŝi estis ankaŭ membro de ekzamena komitato, membro de Internacia Centra Komitato, prezidanto de la floranta haga klubo "Fine ĝi venkos", ŝi gvidis kursojn kaj faris prelegojn en diversaj neesperantistaj medioj. En 1939 ŝi fariĝis sekretariino de ĵus fondita Nederlanda Komitato por praktika aplikado de Esperanto, kies membroj estis i.a. la urbestro de Hago kaj direktoroj de banko, turistoficejo, P.T.T., Philips kaj KLM.

Post la milito, kiam la domo en Arnhem estis detruita, ŝi dediĉis sin al nova afero. Kun Andreo Cseh ŝi fondis la unuiĝon Universala Ligo, mondfederistan organizaĵon surbaze de la verko de Clarence K. Streit. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. De tiam ŝi reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj, ĉiam akcentante, ke supernacia federacio bezonas neŭtralan supernacian lingvon. Per sia inteligenta kaj takta argumentado ŝi kreis en larĝaj medioj favoran sintenon rilate Esperanton.

Intertempe ŝi multe verkis kaj tradukis, antaŭ ĉio por la gazeto La Praktiko, en kiu ŝi kunlaboris ekde la fondo en 1932 kaj kiu fariĝis la oficiala organo de Universala Ligo. Ŝi ankaŭ tradukis en Esperanton, interalie la verkon de Rico Bulthuis 'La alia pasinteco' kaj la verkon de Martin Kojc, La lernolibro de la vivo. Kuntradukantino de Akbar.

(laŭ EdE kaj H. H. Vermaas en Esperanto, marto 1971/784)


Verkoj

  • Raporto pri la Konstituanta Kunveno de la Popoloj (1951)
  • Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1931)
  • Wereldvrede en Esperanto (En: Jubileumboek 1926-1931)
  • Esperanto-examenopgaven (1922)
  • Esperanto-examenopgaven voor diploma A en B met vertalingen (1934)
  • Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1923)

Tradukoj

  • Bulthuis, Rico: La alia pasinteco (1952)
  • Chaudhuri, Bhabes Chandra: Nova studo pri la filozofioj de Rabindranath Tagore kaj Walt Whitman (1961)
  • Kojc, Martin:La lernolibro de la vivo
  • Limburg Brouwer, P. A. S. van: Akbar (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans., 1923)
  • Privat, Edmond: Tragiek en triomf van Zamenhof, auteur van de wereldhulptaal Esperanto (1947)
  • Ramaker, Theo: Sankta Nikolao en Nederlando