Teotiŭakano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Teotihuakanas
e kor HTML (Check: 38) AWB
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:View from Pyramide de la luna.jpg|300px|thumb|Teotiŭakano]]
[[Dosiero:View from Pyramide de la luna.jpg|300px|thumb|Teotiŭakano]]
[[Dosiero:teotihuacan.jpg|right|thumb|300px|Teotiŭakano, pentrita en 1878 de [[José María Velasco]]]]
[[Dosiero:teotihuacan.jpg|right|thumb|300px|Teotiŭakano, pentrita en 1878 de [[José María Velasco]]]]
[[Dosiero:E-grupa_foto.JPG|thumb|300px|Ekskurso al Teotiŭakano en novembro 2007]]
[[Dosiero:E-grupa foto.JPG|thumb|300px|Ekskurso al Teotiŭakano en novembro 2007]]


* '''Situo:''' 19,73° Norde, 98,83° Okcidente
*'''Situo:''' 19,73° Norde, 98,83° Okcidente
* '''Loĝantaro:''' 160 mil ĉ. [[650]]
*'''Loĝantaro:''' 160 mil ĉ. [[650]]
'''Teotiŭakano''' ([[naŭatla lingvo|naŭatle]], <i>Teotihuacán</i> (la urbo de la dioj) estis antikva kaj sankta
'''Teotiŭakano''' ([[naŭatla lingvo|naŭatle]], ''Teotihuacán'' (la urbo de la dioj) estis antikva kaj sankta
urbo de [[Meksiko]], "la urbo, kie la dioj estis
urbo de [[Meksiko]], "la urbo, kie la dioj estis
kreitaj", kiu floris inter la jaroj [[300]] kaj [[700]], estinte urbo de 160 mil homoj, la
kreitaj", kiu floris inter la jaroj [[300]] kaj [[700]], estinte urbo de 160 mil homoj, la
sesa plej granda urbo de la tiama mondo. Ĝi estas 40 km nordoriente de
sesa plej granda urbo de la tiama mondo. Ĝi estas 40&nbsp;km nordoriente de
[[Meksikurbo]]. Ni ne scias la originalan nomon de la urbo, sed nomas ĝin laŭ
[[Meksikurbo]]. Ni ne scias la originalan nomon de la urbo, sed nomas ĝin laŭ
la [[aztekoj|azteka]] nomo: <i>Teotihuacán</i>, "la urbo de la dioj". Ĝi estis la semo
la [[aztekoj|azteka]] nomo: ''Teotihuacán'', "la urbo de la dioj". Ĝi estis la semo
de [[civilizo]], kiu daŭris pli ol mil jarojn, ĝis la alveno de la
de [[civilizo]], kiu daŭris pli ol mil jarojn, ĝis la alveno de la
[[Hispanujo|hispanoj]]. Kvankam Teotiŭakano ekzistis en la tempo de la [[majaoj]] (300-[[900]]),
[[Hispanujo|hispanoj]]. Kvankam Teotiŭakano ekzistis en la tempo de la [[majaoj]] (300-[[900]]),
Linio 18: Linio 18:
[[aztekoj]] ([[1325]]-[[1521]]).
[[aztekoj]] ([[1325]]-[[1521]]).


Kvankam la aztekoj estas pli famaj -- ĉar ili estis la ĉefa gento de
Kvankam la aztekoj estas pli famaj—ĉar ili estis la ĉefa gento de
pra-Meksiko kiam alvenis la hispanoj -- Teotiŭakano estis en la historio de
pra-Meksiko kiam alvenis la hispanoj—Teotiŭakano estis en la historio de
antikva Meksiko pli fama, influa kaj potenca, simile al [[Romo]] de
antikva Meksiko pli fama, influa kaj potenca, simile al [[Romo]] de
[[Eŭropo]]. Nur la majaoj preterpasis ĝin en arto kaj scienco. Kvankam la
[[Eŭropo]]. Nur la majaoj preterpasis ĝin en arto kaj scienco. Kvankam la
Linio 27: Linio 27:
tuta mondo, sed certe la mondo de antikva Meksiko konata al la aztekoj.
tuta mondo, sed certe la mondo de antikva Meksiko konata al la aztekoj.


En sia tago, Teotiŭakano klare estis <b>la centro de religio kaj komerco en
En sia tago, Teotiŭakano klare estis '''la centro de religio kaj komerco en
antikva Meksiko</b>, urbo tre sankta kaj riĉa. Ni ne scias, ĉu ĝi estis
antikva Meksiko''', urbo tre sankta kaj riĉa. Ni ne scias, ĉu ĝi estis
centro de politika [[imperio]]. La urbo estis tre riĉa, sed estis planita
centro de politika [[imperio]]. La urbo estis tre riĉa, sed estis planita
sen penso pri milita defendo, kiu kutime estas signo de granda potenco.
sen penso pri milita defendo, kiu kutime estas signo de granda potenco.
Teotiŭakano '''oferis homojn al la dioj''', kaj eble tio devigis ĝin militi por
Teotiŭakano '''oferis homojn al la dioj''', kaj eble tio devigis ĝin militi por
kapti homojn -- kiel faris la aztekoj en epoko posta. La religio de
kapti homojn—kiel faris la aztekoj en epoko posta. La religio de
Teotiŭakano ne estis religio milda: apud unu templo la korpoj de 130 viroj
Teotiŭakano ne estis religio milda: apud unu templo la korpoj de 130 viroj
kaj virinoj estis amase enterigitaj.
kaj virinoj estis amase enterigitaj.
Linio 42: Linio 42:
La '''kvartaloj''' de la urbo estis laŭ metio kaj gento. En la centro,
La '''kvartaloj''' de la urbo estis laŭ metio kaj gento. En la centro,
inter la temploj, estis la palacoj de la [[nobelo|nobelaj]] familioj de
inter la temploj, estis la palacoj de la [[nobelo|nobelaj]] familioj de
[[sacerdoto|sacerdotoj]].
[[sacerdoto]]j.


La urbo estis '''regata de sacerdotoj'''. Se Teotiŭakano similis la aztekojn, la sacerdotoj ankaŭ estis la militestroj. Ili klare estis la plej riĉaj urbanoj, loĝante en palacoj.
La urbo estis '''regata de sacerdotoj'''. Se Teotiŭakano similis la aztekojn, la sacerdotoj ankaŭ estis la militestroj. Ili klare estis la plej riĉaj urbanoj, loĝante en palacoj.
Linio 61: Linio 61:


'''La Strato de la Mortintoj''' estas la ĉefa strato de la urbo. Ĝi
'''La Strato de la Mortintoj''' estas la ĉefa strato de la urbo. Ĝi
estas 40m larĝa kaj 5km longa kaj iras norden rekte al la sankta monto de
estas 40m larĝa kaj 5&nbsp;km longa kaj iras norden rekte al la sankta monto de
[[Cerro Gordo]] (dika monto). Laŭ la strato estis la ĉefaj temploj, palacoj kaj placoj. El
[[Cerro Gordo]] (dika monto). Laŭ la strato estis la ĉefaj temploj, palacoj kaj placoj. El
la temploj la du plej grandaj estis:
la temploj la du plej grandaj estis:
Linio 73: Linio 73:
m&#179;.
m&#179;.


<p>'''La Piramido de la Luno''', kiu estas ankaŭ ĉe la Strato de la
'''La Piramido de la Luno''', kiu estas ankaŭ ĉe la Strato de la
Mortintoj, sed en la nordo de la urbo. Malpli granda ol la
Mortintoj, sed en la nordo de la urbo. Malpli granda ol la
Piramido de la Suno, ĝi tamen estas ankoraŭ granda: 43 m alta kun
Piramido de la Suno, ĝi tamen estas ankoraŭ granda: 43 m alta kun
Linio 88: Linio 88:


----
----

<br clear=all>
{{commonscat|Teotihuacán}}

{{LigoElstara|de}}

[[Kategorio:Historio de Meksiko]]
[[Kategorio:Historio de Meksiko]]
[[Kategorio:Azteka imperio]]
[[Kategorio:Azteka imperio]]
Linio 93: Linio 99:
[[Kategorio:Historio de Meza Ameriko]]
[[Kategorio:Historio de Meza Ameriko]]
[[Kategorio:Malaperintaj urboj]]
[[Kategorio:Malaperintaj urboj]]

<br clear=all>
{{Commons|:Category:Teotihuacán}}

{{LigoElstara|de}}


[[ar:تيوتيهواكان]]
[[ar:تيوتيهواكان]]

Kiel registrite je 11:53, 5 sep. 2009

Teotiŭakano
Teotiŭakano, pentrita en 1878 de José María Velasco
Dosiero:E-grupa foto.JPG
Ekskurso al Teotiŭakano en novembro 2007
  • Situo: 19,73° Norde, 98,83° Okcidente
  • Loĝantaro: 160 mil ĉ. 650

Teotiŭakano (naŭatle, Teotihuacán (la urbo de la dioj) estis antikva kaj sankta urbo de Meksiko, "la urbo, kie la dioj estis kreitaj", kiu floris inter la jaroj 300 kaj 700, estinte urbo de 160 mil homoj, la sesa plej granda urbo de la tiama mondo. Ĝi estas 40 km nordoriente de Meksikurbo. Ni ne scias la originalan nomon de la urbo, sed nomas ĝin laŭ la azteka nomo: Teotihuacán, "la urbo de la dioj". Ĝi estis la semo de civilizo, kiu daŭris pli ol mil jarojn, ĝis la alveno de la hispanoj. Kvankam Teotiŭakano ekzistis en la tempo de la majaoj (300-900), ĝi estas urbo pli antikva, kiu influis la majaojn. La urbo pereis en fajro kaj disfalis je 700, sed post 250 mallumaj jaroj, la civilizo daŭris sub la toltekoj (950-1200) kaj la aztekoj (1325-1521).

Kvankam la aztekoj estas pli famaj—ĉar ili estis la ĉefa gento de pra-Meksiko kiam alvenis la hispanoj—Teotiŭakano estis en la historio de antikva Meksiko pli fama, influa kaj potenca, simile al Romo de Eŭropo. Nur la majaoj preterpasis ĝin en arto kaj scienco. Kvankam la aztekoj ne konis la nomon de la urbo kaj nur vidis urbon ruinigitan, ili profunde respektis ĝin, pilgrimante al la urbo kaj servante ĝiajn diojn. Laŭ la aztekoj, la nuna, kvina mondo estis kreita tie. Eble ne la tuta mondo, sed certe la mondo de antikva Meksiko konata al la aztekoj.

En sia tago, Teotiŭakano klare estis la centro de religio kaj komerco en antikva Meksiko, urbo tre sankta kaj riĉa. Ni ne scias, ĉu ĝi estis centro de politika imperio. La urbo estis tre riĉa, sed estis planita sen penso pri milita defendo, kiu kutime estas signo de granda potenco. Teotiŭakano oferis homojn al la dioj, kaj eble tio devigis ĝin militi por kapti homojn—kiel faris la aztekoj en epoko posta. La religio de Teotiŭakano ne estis religio milda: apud unu templo la korpoj de 130 viroj kaj virinoj estis amase enterigitaj.

Ni ne konas la lingvon de Teotiŭakano. Ĝi eble estis la naŭatla, la lingvo, kiun la aztekoj parolis. La urbo ŝajne ne postlasis iujn ajn skribojn kaj eble estis senskriba.

La kvartaloj de la urbo estis laŭ metio kaj gento. En la centro, inter la temploj, estis la palacoj de la nobelaj familioj de sacerdotoj.

La urbo estis regata de sacerdotoj. Se Teotiŭakano similis la aztekojn, la sacerdotoj ankaŭ estis la militestroj. Ili klare estis la plej riĉaj urbanoj, loĝante en palacoj.

En la komenco Teotiŭakano eble estis simpla loko de pilgrimado, kiu, per la hazardoj de historio, fariĝis unu el la grandaj urboj de la mondo. La plej grandaj kaj centraj konstruaĵoj estis piramidaj temploj al dioj kaj en la urbo okazis grandaj, pompaj festoj kaj oferoj de homoj al la dioj.

En Teotiŭakano loĝis metiistoj kaj komercistoj el ĉiu parto de Meksiko. Eble du trionoj de la urbanoj estis kamparanoj: tiuj dumtage prilaboris siajn kampojn ekster la urbo kaj vespere revenis al siaj domoj en la urbo. Sed spite de tio, la urbo estis tro granda por esti subtenata sole de siaj kampoj, sed dependis de komerco, metio kaj eble tributo.

La urbo montras altan scion pri la steloj, arto, konstruado kaj kalkulado.

La Strato de la Mortintoj estas la ĉefa strato de la urbo. Ĝi estas 40m larĝa kaj 5 km longa kaj iras norden rekte al la sankta monto de Cerro Gordo (dika monto). Laŭ la strato estis la ĉefaj temploj, palacoj kaj placoj. El la temploj la du plej grandaj estis:

La Piramido de la Suno, kiu staras apud la centro de la urbo laŭ la Strato de la Mortintoj. Ĝi estas 63 m alta (kaj iam 75 m) kun bazo de 225 x 222 m. Ĝi estas la tria plej granda piramido en la mondo kaj la plej granda de Meksiko. Ĝi havas volumenon de unu miliono da m³.

La Piramido de la Luno, kiu estas ankaŭ ĉe la Strato de la Mortintoj, sed en la nordo de la urbo. Malpli granda ol la Piramido de la Suno, ĝi tamen estas ankoraŭ granda: 43 m alta kun bazo de 150 x 140 m.

En la centro de la urbo laŭ la strato estis la malgranda Piramido de Kecalkoatlo, la Serpento de Plumoj, dio fama de antikva Meksiko. Sur la muroj estas centoj da skulptaĵoj de la kapo de la dio. La placo de la templo estis sufiĉe granda por 100 mil homoj.

Sub la urbo estas multaj kavernoj kaj tuneloj.



Ŝablono:LigoElstara