Kultivado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: en:Cultivation
Linio 12: Linio 12:


[[de:Kultivierung]]
[[de:Kultivierung]]
[[en:Cultivation]]

Kiel registrite je 15:58, 5 sep. 2009

Kultivado en biologio laŭ PIV estas la "kreskigo (de plantoj), prilaborante la teron kaj havigante plej favorajn kondiĉojn".

La vorto plantoj en tiu difino estas inter krampoj: Kvankam la agrikultura kultivado de manĝeblaj plantoj kaj la ĝardena kaj parka kultivado de dekoraj plantoj (floroj, arbustoj ktp.) estas ofta uzo de la vorto kaj konsistigas vastan gamon de agrikulturaj sciencoj (vidu ekzemple la vinkultivadon), eblas kultivi ekzemple ankaŭ bakteriojn en mikrobiologia laboratorio kaj eblas kultivi fungojn (ekzemple ĉampinjonojn) por posta manĝado. Nur kiam temas pri kreskigo de bestoj en agrikultura senco, oni parolas ne pri kultivado, sed pri bestobredado.