Heidi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: eu, hr, ku, simple modifo de: zh
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cy:Heidi
Linio 18: Linio 18:
[[bg:Хайди]]
[[bg:Хайди]]
[[ca:Heidi]]
[[ca:Heidi]]
[[cy:Heidi]]
[[de:Heidi (Roman)]]
[[de:Heidi (Roman)]]
[[en:Heidi]]
[[en:Heidi]]

Kiel registrite je 16:16, 5 sep. 2009

Heidi

Heidi [hajdi] estas 5- ĝis 8-jara knabino el la junularaj romanoj de Johanna Spyri, kies unuaj eldonoj aperis en 1880 kaj 1881.

Heidi vivas ĉe sia avo en la svisa montaro en vilaĝo Maienfeld, kantono Grizono Graubünden kaj ĝuas tie feliĉan vivon. Ŝi ŝatas salti sur la alpaj paŝtejoj, enspiri la freŝan aeron, flari la odoron de la floroj kaj endormiĝi en fojna lito sub la stelplena ĉielo. Sed iun tagon ŝia onklino venigas ŝin al la granda urbo Frankfurto, kie hejmsopiro ŝin turmentas …

La ĉefaj roluloj krom Heidi estas ŝia avo Alp-Ehi (germane Alm-Öhi, origine Alpöhi), kiun ĉiu opinias apartiĝema strangulo, la paŝtista knabo Kapro-Petro (Geißen-PeterZiegen-Peter) kaj Klara, knabino el Frankfurto sidanta en rulseĝo.

La rakonto impresas per multaj kortuŝaj scenoj. Ekzemple la avo, sub influo de la gaja kaj vigla Heidi, montriĝas afabla kaj helpema homo, danke al kies amoplena flegado la paralizita knabino Klara fine eĉ sukcesas mem iri.

Post kiam en 1971 finiĝis la aŭtoraj rajtoj, aperis multaj novaj versioj de Heidi, ofte kun abundaj ŝanĝoj (jen mallongigoj, jen aldono de novaj epizodoj). Heidi famiĝis en la tuta mondo ne nur kiel libro, sed ankaŭ kiel kasedokompaktdisko, kaj per multaj (rolludaj aŭ desegnaj) filmoj.