Stifto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"sifto"->"stifto"
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: en:Pin
Linio 27: Linio 27:


[[Foldo]] - [[Sekuriga ringo]] - [[Tredfiksilo]]
[[Foldo]] - [[Sekuriga ringo]] - [[Tredfiksilo]]

[[en:Pin]]

Kiel registrite je 05:55, 6 sep. 2009

Dosiero:STIFTOJ.JPG
Stiftoj

Inĝenierarto - Industrio - Tekniko - Maŝino - Parto de maŝino

Stifto estas metala vergeto, uzata por kunfiksi du pecojn per junto, aŭ metala peceto, kiu en sistemo akso/lagro malhelpas la relativan rotacion aŭ ŝoviĝadon (laŭ PIV).

Stiftaj juntoj estas uzataj por fiksaj malmunteblaj aŭ ne malmunteblaj kunigaĵoj. Laŭ formo la stiftoj povas esti cilindraj, konusaj aŭ folditaj.

Cilindraj stiftoj estas uzataj por kunigo de du elementoj, kiujn oni bezonas de tempo al tempo dismunti. Fabrikataj specoj:

  • cilindra stifto por disnitado (kun malpintaj ekstremoj)
  • cilindra stifto por kutima stiftado (tonda) - kutime ĝi kaptas la tranĉan forton kaj estas enfrapita en unu el elementoj fikse, kaj en la alia elemento ĝi estas en aperturo kun bezona movlibero.
  • alĝustigita cilindra stifto
  • cilindra stifto kun ekstremoj preparitaj por facila disnitado - ĝi havas kavetitajn ekstremojn tiel, ke post frapopuŝo en truon la finoj disnitiĝas (disiĝas) kaj la junto estiĝas ne malmuntebla.
  • elasta (kava) cilindra stifto estas kava kaj havas diametron pli grandan ol estas la diametro de aperturo.

Konusaj stiftoj estas uzataj por la samaj celoj kiel la cilindrajn stiftojn. Ili havas konusecon 1:50 kaj tenas sin en la truo per froto. La froto estiĝas per premo sur konusan surfacon dum frapopuŝo de la stifto en truon. Ekzistas jenaj specoj:

  • konusa rekta stifto estas uzata tie, kie la malpli dika ekstremo estas alirebla por malmuntado.
  • konusa stifto kun ekstera ŝraŭbumo
  • konusa stifto kun ŝraŭbumo
  • konusa stifto kun kapo

Malavantaĝo de juntoj kun stifto estas la malfortigo de la ŝafto per la truo. Pro tio oni elektas la diametron de la stifto d < aŭ = D/3, kie D estas diametro de la ŝafto aŭ pivoto. Pli konvena stifta junto (per kiu la ŝafto ne estas tro malfortigita), estas junto per intera stifto kaj junto kun tanĝante enborita stifto.

Folditaj cilindraj stiftoj havas tri laŭlongajn foldojn, kiuj estas enpremitaj en ilia cilindra surfaco laŭ la tuta longo de stifto, aŭ nur ĝis mezo de ĝia longo. La foldoj estas nur perimetre supraĵe de la stifto. Dum enfrapado en la truon, la akraĵoj de la foldoj entranĉas sin en materialon de la alia elemento; per tiu la stifto estas sekurigita kontraŭ loziĝo. Foldita stifto estas pli malmultekosta, ĉar ĝi estas fabrikata el tirita ronda ŝtalostango. La diametro de la stifto kaj de la truo estas malpli precizaj, tial oni uzas ilin tie, kie estas permesata malpli severa precizo.

Stifta junto-kutime portas tirontordan momanton, dum kiu en ambaŭ kazoj la stifto estas streĉata per tranĉo. Per enfrapo de stifto ekestas certa antaŭstreĉo.

Foldo - Sekuriga ringo - Tredfiksilo