Dao Anh Kha: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:10, 17 jun. 2005

Vjetnama esperantisto

Dao Anh Kha (naskiĝis 1923) estas vjetnama esperantisto (ekde 1947), poeto, tradukisto, movada aganto, honora membro de UEA.

Dum la 25-jara kontraŭfranca rezista movado li akiris Literaturan Premion per la epika versdramo Pham Hong Thai. En 1990 li omaĝis centjariĝon de Ho Chi Minh per poemo Ho Chi Minh, la Legendo de Realo. En la vjetnaman lingvon li tradukis Elektitaj dramoj de Ŝekspiro (1963). Lia traduko de Su Juan, fama dramo de Kuo Mo Jo, estis enscenigita.

Esperanta literaturon li riĉigis per tri diferencaj poeziaj voĉoj: Tagkajero en Prizono de Ho Chi Minh, elektitaj pecoj el Uc Trai kaj Quoc Am Poemaroj de Nguyen Trai kaj Elektitaj Poemoj de To Huu.

Li ludas la ludon de ĉefredaktoro por kolektiva ellaboraĵo de Vortaro de komparataj proverboj vjetnama - angla - franca - Esperanto.

Dum la kontraŭ-usona rezistado de estis ĝenerala sekretario de Vjetnama Pacdefenca Esperantista Asocio (VPEA).

Li iniciatis okazigi en Vjetnamio la Duan Azian Kongreson de Esperanto, verkis multajn studojn, reviziis plurajn lernolibrojn.