Ripetfrazo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e Aldonita kategorion Muzikaj teknikoj (uzante VarmaKato :P)
e Rifo (muziko) alinomita al Ripetfrazo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:55, 10 sep. 2009

Dosiero:Deep Purple Smoke on the Water.png
Famega rifo el kanto «Smoke On The Water» de rok-grupo Deep Purple

Rifo angle Riff en muzika terminologio signifas melodian teknikon de rok-muziko kaj ĵazo (aparte, svingo), unu el formoj de ostinato. Ĝi estas mallonga melodia frazo, kiun muzikistoj rikure reludas, foje kun malgranda variado. En tre granda grupo aŭ orkestro oni ludas kelkajn diferajn rifojn samtempe aŭ laŭvice.

Deveno de la termino mem estas malklara. Ekzistas versio, ke la angla vorto "riff" estas siglo de "rhythmic figure" (ritma figuro). Tamen, plimulto de muzikistoj opinias, ke la vorto devenas de analoga termino el komedio, kie ĝi signifas mallongan kaj precizan rimarkon en malfacila situacio.

Rifoj estas tre grava elemento de moderna rokmuziko. Ofte, la rifo iĝas "vizaĝo" de la kanto, laŭ kiuj la admirantoj tuj rememoras ĝin (ekzemple, rifo de klasika rokkanto Smoke On The Water de Deep Purple). Rok-gitaristoj plej ofte uzas malatajn fretojn por rifoj, kaj kune kun granda distordo ili donas tre fortan sonon. Ĉiuj rok-rifoj disigeblas je kelkaj kategorioj: unuvoĉaj, en "malfermitaj" tonaloj surbaze de kvinto, blusaj, plej ofte en E-maĵoro, rifoj kun "pedala" (varianta) tono kaj la akordaj. Tiu apartigado, tamen, estas nerigora, ĉar iu rifo povas esti kombinaĵo de tiuj tipoj. Ŝablono:Ĝermo-muziko