Elektromagneto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Linio 5: Linio 5:
[[Dosiero:Sturgeon electromagnet.png|thumb|180px|left|Elektromagneto de Sturgeon, 1823]]
[[Dosiero:Sturgeon electromagnet.png|thumb|180px|left|Elektromagneto de Sturgeon, 1823]]
== Historio ==
== Historio ==
Elektromagneton eltrovis la [[Britio|brita]] sciencisto [[William Sturgeon]] en [[1823]]. Ĝia bobeno estis el neizolata drato volvita ĉirkaŭ lakata fera
Elektromagneton eltrovis la [[Britio|brita]] sciencisto [[William Sturgeon]] en [[1823]]. Ĝia bobeno estis el neizolata drato volvita ĉirkaŭ lakita fera
stango en formo de [[hufumo]]. En [[1827]] la [[Usono|usona]] sciencisto [[Joseph Henry]] uzis izolatan draton, tio, kio permesis volvi pli dense la bobenon.
stango en formo de [[hufumo]]. En [[1827]] la [[Usono|usona]] sciencisto [[Joseph Henry]] uzis izolitan draton, kio permesis volvi pli dense la bobenon.


== Konsistiĝo ==
== Konsistiĝo ==

Kiel registrite je 14:02, 15 sep. 2009

Elektromagneto
Industria elektromagneto levas feraĵojn

Elektromagneto estas elektoteknika aparato, kiu produktas magnetan kampon kiam oni nutras ĝin per elektro.

Elektromagneto de Sturgeon, 1823

Historio

Elektromagneton eltrovis la brita sciencisto William Sturgeon en 1823. Ĝia bobeno estis el neizolata drato volvita ĉirkaŭ lakita fera stango en formo de hufumo. En 1827 la usona sciencisto Joseph Henry uzis izolitan draton, kio permesis volvi pli dense la bobenon.

Konsistiĝo

Elektromagneto konsistiĝas el elektra bobeno plejofte volvita ĉirkaŭ peco el feromagneta substanco de malgranda histerezo nomata magneta cirkvito. Kiam la bobeno estas trairata de elektra kurento, ĝi estigas magnetan kampon. Se la bobeno ĉirkaŭvolvas materio, kies magneta permeableco estas granda, la magneta kampo estos des pli granda.

La formo de la magneta cirkvito estas kualkulita por gvidi kajkoncentri la magnetan kampon.

La elektromagneto utilas ĉu por generi magnetan forton (kiel magneto) ĉu por produkti dezirata magnetan kampon en difina loko.

Elektromagneto povas esti nutrata per alterna kurento, kaj do generi alternan magnetan kampon. Tiam ĝia magneta cirkvito estu farita el maldikaj ladoj por malhelpi la kirlokurentojn. Tiel estas la magnetaj cirkvitoj de la elektraj maŝinoj aŭ de transformatoroj

Uzoj

Elektromagneto estas komandita magneto, kiu utiligas por levi ferajojn, teni pordon fermita, funkciigi relajson, movigi (aŭ senmovigi) iajn ajn pecojn en elektromekanikaj aparatoj, kiel la elektra sonorileto.

Statoro kaj/aŭ rotoro de elektromotoro povas esti rigarditaj kiel elektromagnetoj, kies altiro kaj repuŝo estigas la movon.

La membrano de laŭtparolilo estas ligata al elektra bobeno metita en la kampo de elektromagneto. La bobeno, do la membreno, vibras laŭ la elektra signalo kiu trairas ĝin.

En la magnetaj registriloj (magnetofono, magnetoskopo), la magneta bendo pasas ĉe elektromagneto, kiu magnetigas ĝin laŭ la registrota elektra signalo.

Elktromagnetoj levas kaj impulsas la ŝvebantan veturilon "maglevon".

En la partiklaj akceliloj, kampoj de elektromagnetoj gvidas la ŝargitajn partiklojn kaj kurbas iliajn trajektoriojn.