Vasilij Eroŝenko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Sibazyun (diskuto | kontribuoj)
→‎Vojaĝoj: pri blindiĝo kaj japana vivo
Linio 4: Linio 4:


==Vojaĝoj==
==Vojaĝoj==
Malgraŭ sia '''[[blindeco]]''', li multe vojaĝis tra la mondo, per helpo de [[Esperanto]]. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon en [[Britio]]n, kie li lernis en instituto por blinduloj. En aprilo 1914 Eroŝenko venis en [[Japanio]]n kaj studis [[masaĝo]]n ĉe blindula lernejo en [[Tokio]].
Malgraŭ sia '''[[blindeco]]'''de la 4a jaraĝo, li multe vojaĝis tra la mondo, per helpo de [[Esperanto]]. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon en [[Britio]]n, kie li lernis en instituto por blinduloj. En aprilo 1914 Eroŝenko venis en [[Japanio]]n kaj studis [[masaĝo]]n ĉe blindula lernejo en [[Tokio]], aŭdinte, ke japanaj blinduloj ofte memstariĝas per tiu ĉi metio.


Tie li ageme propagandis Esperanton inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis en [[Siamo]]n kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante [[Barato]]n, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa [[bolŝeviko]]. Dum somero 1919 li forkuris tra [[Ŝanhajo]] denove en [[Japanio]]n.
Tie li ageme propagandis Esperanton inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis en [[Siamo]]n kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante [[Barato]]n, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa [[bolŝeviko]]. Dum somero 1919 li forkuris tra [[Ŝanhajo]] denove en [[Japanio]]n.

Kiel registrite je 11:10, 20 sep. 2009

Vasil Eroŝenko, 1921, Ĥarbin

Vasilij EROŜENKO (ruse: Василий Яковлевич Ерошенко; 12-a de januaro 1890, Obuĥovka23-a de decembro 1952) ukraina esperantisto, verkisto, lingvisto kaj pedagogo. Li esperantistiĝis inter 1908 kaj 1910.

Vojaĝoj

Malgraŭ sia blindecode la 4a jaraĝo, li multe vojaĝis tra la mondo, per helpo de Esperanto. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon en Brition, kie li lernis en instituto por blinduloj. En aprilo 1914 Eroŝenko venis en Japanion kaj studis masaĝon ĉe blindula lernejo en Tokio, aŭdinte, ke japanaj blinduloj ofte memstariĝas per tiu ĉi metio.

Tie li ageme propagandis Esperanton inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis en Siamon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Baraton, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. Dum somero 1919 li forkuris tra Ŝanhajo denove en Japanion.

Bone regante la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro.

La 1-an de majo 1921 pro partopreno en laborista manifestacio kaj en kongreso de japana socialista federacio, Eroŝenko estis arestita kaj baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis en Ĉinion kaj dum 1922 prelegis lekciojn pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.

En Sovetunio

En 19291930 Eroŝenko vojaĝas al Ĉukotko; en 1935 li laboras en Niĵnij Novgorod kaj Moskvo.

En 1935 li fondas la unuan lernejon por blinduloj en Turkmenio apud la urbo Mari, kie li restas ĝis 1945.

En 19461948 laboras kiel instruisto de la Moskva lernejo por blindaj infanoj; en 19491951 vivas kaj laboras en Taŝkento.

En 1952 li translokiĝas al Obuĥovka kaj laboras pri sia lasta libro.

La multnombraj arkivoj de la verkisto estis neniigitaj ĉe neklaraj cirkonstancoj.

Verkoj

El originalaj verkoj de Eroŝenko aperis:

  • Turo por fali
  • Unu paĝeto el mia lerneja vivo, 1923
  • Ĝemo de unu soleca animo
  • Rakontoj de velkinta folio

kaj volumetoj de "Elektitaj verkoj de Vasilij Eroŝenko" sub redakto de Mine Yositaka:

  • Lumo kaj ombro (originaloj en Esperanto, verkitaj en la restado en Ĉinio)
  • La tundro ĝemas (originaloj en Esperanto, subtitolitaj "el vivo de ĉukĉoj")
  • Malvasta kaĝo (originaloj en la japana, tradukitaj esperanten)
  • Stranga kato (originaloj en la japana, tradukitaj esperanten)
  • La kruĉo de saĝeco (originaloj en Esperanto, kun biografio fare de Mine Yositaka)
  • Cikatro de amo (originaloj en la ĉina, tradukitaj esperanten)

Lia verko "El vivo de ĉukĉoj" estas legebla en la reto.

En 1923 ĉe la UK en Nurnbergo li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de Esperanto deklaminte sian originalan poemon "Ciganino".

Por bibliografio de Eroŝenko en aliaj lingvoj, vidu la ruslingvan artikolon ru:Ерошенко, Василий Яковлевич.

Eksteraj fontoj

Citaĵo el "Enciklopedio de Esperanto"


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Eroŝenko Vasilij, ruso.

Malgraŭ sia blindeco, li multe vojaĝis tra la mondo, per helpo de E.. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon al Britlando, kie li lernis en instituto por blinduloj. En printempo 1915 Eroŝenko venis Japanlandon kaj studis masaĝon ĉe blindula lernejo en Tokio. Tie li ageme propagandis E-n inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis Siamon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Hindujon, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. En somero 1919 li forkuris tra Ŝanĥajo denove al Japanlando. Bone posedante japanan lingvon, E. verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro. La 1-an de majo 1921 pro partopreno en laborista demonstracio kaj en kongreso de japana socialista federacio Eroŝenko estis arestita kal baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis Ĉinlandon kaj en 1922 prelegis lekciojn pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.

El originalaj verkoj de Eroŝenko aperis:

  • Turo por fali;
  • Unu paĝeto el mia lerneja vivo, 1923;
  • Ĝemo de unu soleca animo;

En 1923 ĉe la UK en Nürnberg li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de E. deklaminte sian originalan poemon "Ciganino". La verkoj de Eroŝenko ĉarmas per sia treege simpla, sincera, iom naiva kaj sentimentala enhavo.