Ribosomo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: is:Netkorn
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ka:რიბოსომა
Linio 60: Linio 60:
[[ja:リボソーム]]
[[ja:リボソーム]]
[[jv:Ribosom]]
[[jv:Ribosom]]
[[ka:რიბოსომა]]
[[ko:리보솜]]
[[ko:리보솜]]
[[la:Ribosoma]]
[[la:Ribosoma]]

Kiel registrite je 04:50, 24 sep. 2009

Ribosomoj estas protein-rRNA-kompleksoj, kiuj troveblas en la citoplasmo de biologia ĉelo. Ili havas karakterizan formon (similan al neĝulo), ili konsistas el du diversgrandaj subunuoj.

Ties tasko estas produkti proteinojn per la sinsekvoj informoj de DNA tra mRNA. Tiu proceso nomiĝas proteinbiosintezotranskodigo.

Kvankam ankaŭ eŭkariotoj, prokariotoj same posedas ribosomojn, ezistas diferenco inter tiuj.

Eŭkariotaj ĉeloj entenas ĉ. 105 ĝis 107 ribosomojn kun diametro de 25 nm, molekula pezo ĉ. 4,2 · 106. La ribosmo de eŭkariota ĉelo entenas 4 molekulojn da r-RNA kaj ĉ. 70-80 diversajn proteinojn. La supozita tasko de rRNA estas la ligo de la proteinoj kaj tiel fiksado de la ribosoma strukturo. La ribosomaj proteinoj estas gravaj por la proteinbiosintezo.

La ribosomoprodukto okazas en la nukleolo, la ribosomaj proteinoj estiĝas en la citoplasmo kaj migras en la nukleeton, kie ili kunligixgas kun la rRNA. Post tio, la du subunuoj remigras en la citoplasmon,kie ili rezerviĝas, ĝis renkoto kun mRNA, kiam estiĝas duopaĵo.

La bakterioj entenas malpli (ĉ. 104) kaj pli etajn ribosomojn (diametro 23 nm, molekula pezo ĉ. 2,5 · 106).

Strukturo de prokariota ribososmo de E.coli

La ribosomoj troveblas aŭ ligite al raspa ER aŭ libere en la citoplasmo. Ilia fukciado samas rilate, ke ili estas lokoj por la proteinsintezo, sed dum la liberaj ribosomoj produktas la proteinojn por la propra ĉela bezono, la ligitaj ribosomoj produktas la trasportendajn (eksportendajn) proteinojn kaj la membranproteinojn.



Eksteraj ligiloj

greke http://biochem.otago.ac.nz/ribocon/home.htm greke http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=pubmed&dopt=Abstract&list_uids=16376378&query_hl=1&itool=pubmed_docsum greke http://www.bio.cmu.edu/Courses/BiochemMols/ribosome/70S.htm greke http://www.nature.com/nsmb/journal/v11/n11/full/nsmb853.html