Piemonta lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hak:Phì-âi-mùng-thi̍t-ngî; cosmetic changes
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh-min-nan:Piemont-gí
Linio 67: Linio 67:
[[tr:Piyemontece]]
[[tr:Piyemontece]]
[[zh:皮埃蒙特語]]
[[zh:皮埃蒙特語]]
[[zh-min-nan:Piemont-gí]]

Kiel registrite je 20:31, 28 sep. 2009

piemonta lingvo (Piemontèis)
lingvo • moderna lingvo
Gaŭlo-itala lingvaro • Piedmontese–Lombard
Parolata en regiono Piemonto en nordokcidenta Italio
Parolantoj 2 000 000
Denaskaj parolantoj ĉ. 2 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
Italika
latinida
gaŭlo-latinida
piemonta lingvo
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 roa
  ISO 639-3 pms
  SIL pms
  Glottolog piem1238
Angla nomo Piedmontese
Franca nomo piémontais
vdr
Piedmontese linguistic map

La piemonta lingvopiemonta dialekto – piemonte Piemontèis, itale Piemontese – estas latinida lingvo tradicie konsiderata dialekto de la itala lingvo, kiun parolas proksimume 2 milionoj da homoj en la regiono Piemonto en nordokcidenta Italio. Ekde la jaro 1981 ĝi estas de la Konsilio de Eŭropo oficiale agnoskita kiel malplimulta lingvo kaj troviĝas en la ruĝa listo de endanĝerigitaj lingvoj de Unesko. La lingvo apartenas al la okcidentaj latinidaj lingvoj kaj listiĝas inter la gaŭlo-latinidaj lingvoj: Fakte ĝi pli similas al la francaokcitana lingvoj ol al la norma itala lingvo, kiu apartenas al la orientaj latinidaj lingvoj. Pralingvo de la piemonta estas la mezepoka vulgara latino, kiu miksiĝis kun lokaj keltaj lingvoinfluoj. Multaj vortoj venis el la arpitana lingvo, el keltaj kaj ĝermanaj lingvoj.

Kiel skriba lingvo la piemonta uziĝas ekde la fino de la 12-a jarcento. Dum la 16-a jarcento evoluiĝis vasta literaturo kun nacilingva karaktero, kiuj ampleksis ĉiujn literarajn formojn, poemojn samkiel romanoj, dramoj kaj epopeoj. Ekde la 19-a jarcento ankaŭ ekestis natursciencaj, lingvistikaj kaj literaturkritikaj tekstoj.

Ekzistas aparta vikipedia branĉo en la piemonta lingvo.

Reta ligilo

greke retejo de "Gioventura Piemontèisa", movado por la lingva identeco piemonta (paĝoj piemontlingvaj)